Annegret Kramp-Karrenbauer
germana politikistino
Annegret KRAMP-KARRENBAUER (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1962 en Völklingen, do nun 58-jara) estas germana juristino kaj politikistino. Ekde 2018 ŝi estas partiestro de la Kristandemokrata Unio (CDU).
Annegret Kramp-Karrenbauer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Partiestro de CDU | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Annegret Kramp | ||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1962 (58-jara) en Völklingen | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | germana lingvo • angla lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Püttlingen [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Sarlando • University of Trier [#] | ||||
Partio | Kristandemokrata Unio de Germanio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Helmut Karrenbauer [#] | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto [#] | ||||
Aktiva en | Berlino • Bonno • Saarbrücken [#] | ||||
| |||||
| |||||
Oficiala retejo | https://www.kramp-karrenbauer.de/ [#] | ||||
Ministroprezidanto de Sarlando ![]() | |||||
Dum | 2011–2018 | ||||
Antaŭulo | Peter Müller | ||||
Sekvanto | Tobias Hans | ||||
Germana ministro pri defendo ![]() | |||||
Dum | 2019– | ||||
Antaŭulo | Ursula von der Leyen | ||||
Partiestro de la Kristandemokrata Unio ![]() | |||||
Dum | 2018–nun | ||||
Antaŭulo | Angela Merkel | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde junio 2011 ŝi estas la federacilanda prezidanto de la kristandemokrata partio, kaj ekde novembro 2010 ankaŭ nacia estrarano de sia partio.
De aŭgusto 2011 ĝis februaro 2018 ŝi estis ministroprezidanto de la federacia lando Sarlando de Germanio.
Ekde februaro 2018 ŝi estis ĝenerala sekretario de ŝia partio. En decembro 2018 ŝi estis elektita kiel nacia partiestro, sekvanta post Angela Merkel.