Annie Jump Cannon

usona astronomo
(Alidirektita el Annie Jump CANNON)

Annie Jump CANNON (naskiĝis la 11-an de decembro, 1863; mortis la 13-an de aprilo, 1941) estis usona astronomino, kies laborado pri katalogado de astroj estis esenca en moderna stel-klasifikado.

Annie Jump Cannon
Persona informo
Annie Jump Cannon
Naskiĝo 11-an de decembro 1863 (1863-12-11)
en Dover
Morto 13-an de aprilo 1941 (1941-04-13) (77-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Radcliffe College • Universitato Harvard • Universitato Wellesley • Wesley College vd
Profesio
Okupo astronomofizikisto • universitata instruisto • astrofizikisto vd
Laborkampo astrofizikoastronomio vd
Verkado
Verkoj Harvard spectral classification vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ĉeestis la universitaton en Wellesley College en Masaĉuseco, tiam unu el la plej bonaj akademiaj lernejoj en Usono. La malvarma vintra klimato estigis multajn malsanojn, kaj ŝi malsanis pro skarlata febro. Tial, ŝi iĝis preskaŭ tute surda.

Cannon laboris dum granda parto de sia vivo en la observatorio en Harvard. Frue, ŝi pristudis la variantajn stelojn, kaj multe okupiĝis pri iliaj klasifikadoj. En 1911, ŝi ricevis la postenon de kuratoro pri fotoj ĉe la Observatorio Harvard.

La asteroido 1120 Cannonia ricevis sian nomon en ŝia honoro.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti