Annie Romein-Verschoor

Nederlanda historiisto kaj verkisto

Anna Helena Margaretha ROMEIN-VERSCHOOR, konata kiel Annie ROMEIN-VERSCHOOR (naskiĝis la 4-an de februaro 1895 en Nijmegen, mortis la 5-an de februaro 1978 en Amsterdamo) estis nederlanda verkisto kaj historiisto.

Annie Romein-Verschoor
Persona informo
Naskonomo Annie Verschoor
Naskiĝo 4-an de februaro 1895 (1895-02-04)
en Nimego
Morto 5-an de februaro 1978 (1978-02-05) (83-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Partio Komunista Partio de Nederlando vd
Subskribo Annie Romein-Verschoor
Memorigilo Annie Romein-Verschoor
Familio
Edz(in)o Jan Romein vd
Infanoj Annelies Romein vd
Profesio
Alia nomo Anna • Annie Romenein-Verschoor vd
Okupo verkistohistoriisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • redaktisto • aŭtoro vd
Aktiva en Amsterdamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Annie Verschoor naskiĝis sub la adreso Burghardt van den Berghstraat 107 (tiam 89) en Nijmegen. Ŝi plenkreskis sur Javo kaj en Den Helder. Ŝi studis literaturon kaj historion ĉe la Universitato de Lejdeno. En 1920 ŝi geedziĝis kun la historiisto Jan Romein. Ŝiaj multaj verkoj pri literatursociologio kaj kulturhistorio ĝenerale estis marksismaj orientitaj.

En 1935 Romein-Verschoor kompletigis sian disertaĵon Vrouwenspiegel (esperante Virina Spegulo), literatursociologia studo pri nederlandaj romanistinoj post 1880. Ĉi tiu libro estis premiita la D-ro Wijnaendts Francken-premion. En 1947 ŝi verkis Slib en Wolken (esperante Koto kaj Nuboj), resumo de nederlanda literaturo post 1880. La libro estis samjare tradukita al la franca kaj en 1950 al la angla. Sekvis la libron studo pri tendenca literaturo, nomata De vruchtbare muze (esperante La fekunda muzo) en 1949. Historiajn verkojn ŝi plejparte verkis kun sia edzo inter 1934 kaj 1940.

En 1948 ŝi verkis romanstilan biografion pri Hugo de Groot, Vaderland in de verte (esperante Patrujo en la foro). En Met eigen ogen (esperante Kun propraj okuloj) ŝi en 1953 priskribis studan vojaĝon al Indonezio. Inter 1970 kaj 1971 ŝi eldonis en du partoj la memuaron Omzien in verwondering (esperante Mirante rigardi reen) pri sia vigla vivo de bataleme maldekstra engaĝiĝo kaj streboj por la emancipiĝo de virinoj.

Premioj redakti

  • 1937 - D-ro Wijnaendts Francken-premio pro Vrouwenspiegel
  • 1948 - Fikciopremio de la komunumo Amsterdama pro Vaderland in de verte
  • 1970 - Constantijn Huygens-premio pro ŝia tuta verkaro
  • 1977 - J.P. van Praag-premio

Verkoj redakti

  • 1928 - Aan de Oedjoeng (porknabina libro)
  • 1934 - [kun Jan Romein] - De Lage Landen bij de zee
  • 1935 - Vrouwenspiegel (disertaĵo) (originala titelo De Nederlandsche romanschrijfster na 1880)
  • 1938-1940 - [kun Jan Romein] - Erflaters van onze beschaving (kvar volumoj)
  • 1947 - Slib en wolken: Stromingen en gestalten van de nieuwste Nederlandse literatuur
  • 1948 - Vaderland in de verte (romano)
  • 1949 - De vruchtbare muze: Tendens en engagement in de literatuur
  • 1953 - Met eigen ogen
  • 1957 - Spelen met de tijd (eseoj)
  • 1962 - Zedelijkheid en schijnheiligheid (eseo)
  • 1970-1971 - Omzien in verwondering (du volumoj)
  • 1974 - Ja vader, nee vader (eseoj)
  • 1975 - Drielandenpunt (eseoj)
  • 1979 - Spelen met de tijd (eseoj)
  • 1981 - Vrouwen, wijsheid (kritikoj kaj eseoj) [kuniĝita kaj prizorgita de Claire Rappange; antaŭparolo de Emma Brunt]

Eksteraj ligiloj redakti