Anonimaĵo de Raveno

La Anonimaĵo de Raveno (Ravennatis Anonymi Cosmographia), ankaŭ populare konata kiel Ravennate, estas kompilaĵo de kristana kosmografo, farita en la 7-a jarcento (ĉirkaŭ la jaro 670), pritraktanta dokumentaron de antaŭaj jarcentoj (3-a aŭ 4-a jarcentoj), kun multaj koruptaĵoj kaj variantoj enkondukitaj poste fare de la sinsekvaj mezepokaj kopiistoj, en kiuj oni priskribas romiajn itinerojn.

Mapo el la Anonimaĵo de Raveno

Pli ol kosmografiaĵo, kiel la aŭtoro mem nomas ĝin, temas pri katalogo kosmografieca kiu ampleksas la tutan tiaman konatan mondon. Poste la verko estis dividita de la unuaj eldonintoj en kvin librojn.

  • I Libro: Geografiaj konceptoj kaj priskribo de la Tero kie estas eksplikita ĝia tuta etendiĝo, ĉirkaŭata de oceano kaj tute lumigita de la suno, ĉar laŭ tiama kredo, la tero estis tute plata.
  • II Libro: Priskribo de Azio
  • III Libro: Priskribo de Afriko
  • IV Libro: Priskribo de Eŭropo
  • V Libro: Priskribo de la Mediteraneo, insuloj en diversaj maroj kaj la oceano.

Vidu ankaŭ redakti