Anquela del Ducado

Anquela del Ducado estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Temas pri du domaroj, nome Anquela del Ducado kaj Tobillos.

Anquela del Ducado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro David Roche (PCAS)
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 2,48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 2° 8′ U (mapo)40.971666666667-2.1288888888889Koordinatoj: 40° 58′ N, 2° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 128 m [+]
Areo 25,76 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Anquela del Ducado (Hispanio)
Anquela del Ducado (Hispanio)
DEC
Anquela del Ducado
Anquela del Ducado
Situo de Anquela del Ducado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anquela del Ducado [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas anquelano [ankeLAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 64 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,48 loĝ/km².

Situo redakti

Anquela del Ducado situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.128 m super marnivelo; je 113 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25,76 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°58′18″N 2°07′44″Ok.

Historio redakti

 
Urbodomo.
 
Tobillos.

Anquela del Ducado apartenis el la 12-a jarcento, kiam estis konkerita tiu areo fare de la kristanoj kontraŭ la islamanoj, al la teritorio nome Común de Villa y Tierra de Medinaceli. El la 15-a jarcento ĝi formis parton de la senjorio de la familio Cerda, dukoj de Medinaceli, kaj defendis dum jarcentoj la orientan limon, kun Molina, de la Duklando. En la 13-a jarcento, doña Sancha Gómez, edzino de la grafo don Fernando Pérez de Lara, kaj kreantino de la komunumo de Bernardaj monaĥinoj en Buenafuente, donis al tiu monaĥejo la salejojn.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 64, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Anquela del Ducado, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Anquela del Ducado kie oni falis al la nunaj 64.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Vidindaĵoj kaj servoj estas jenaj: preĝejo, urbodomo, lavejo, fontano, placo kaj mura pilkoludejo, trinkejo, kurackonsultejo kaj sportejo.

Vidu ankaŭ redakti