La Anseroj de Lorenz estis grizaj anseroj kiuj konsideris Konrad Lorenz kiel patrina figuro (kaj tiele sekvis lin ĉien ajn ktp.).

Estas same esprimo por aludi al la sekvo de eksperimentado de tiu etologo kiu evidentigos la principon de impregnado (aŭ de psikologia stampaĵo):

Lorenz interesiĝis en siaj espertoj pri la anseridoj ĵus eloviĝintaj. Li konstatis, ke la anseridoj ligiĝas al sia patrino kaj eksekvas ŝin sisteme, sed li konstatis same ke la anseridoj povas ligiĝi, kvazaŭ al patrino, al la unua moviĝebla objekto kiun vidas post sia naskiĝo. Ili akiris tiele anseridojn kiuj sekvas lin, kaj aliajn kiuj sekvas eĉ koloran pilkon. La posta prezentado de ties vera patrino nenon ŝanĝas: estas certe la unua veninta, vidita objekto de la anseridoj, kiu lasas sian stampon.

Tiun procezo estis uzata de Carroll Ballard, nome la filmisto de Fly Away Home por akiri la fidon de la migrantaj birdoj kun kiuj li flugas en migrado per Ultramalpeza aviadilo.

La instinkto tute funkcias, sed ankaŭ estas sistemo de situo (en la ekzemplo de la anseridoj: la identigo de la "patrino") kiu permesas strangajn asociojn.

Referencoj redakti

  • Lorenz K., 1941. Vergleichende Bewegungsstudien an Anatiden, J. Ornithol, 89, pp. 194-293.
  • Lorenz K., 2007. Evolution et modification du comportement, éd. Payot&Rivages, 174 p. (éd. originale, 1966).