Ansgarda de Burgonjo

Ansgarda de Burgonjo (naskigis ĉ. 826) estis la filino de iu Harduino el Burgonjo. Ŝi sekrete edziniĝis kun la franca reĝo Ludoviko la 2-a la Balbutulo, kaj fariĝis la patrino de du estontaj francaj reĝoj : Ludoviko la 3-a kaj Karlomano la 2-a.

Ansgarda de Burgonjo
Reĝedzino de Francio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 826
en loko nekonata
Morto dato nekonata
en loko nekonata
Familio
Patro Harduin de Burgundio vd
Patrino nekonata de Warimburg vd
Edz(in)o Ludoviko la 2-a la Balbutulo
Infanoj Ludoviko la 3-aKarlomano la 2-a • Gisela der Franken • Ermentrude of France vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam ŝi edziniĝis kun Ludoviko la Balbutulo, Ansgarda jam estis 36-jarojn aĝa, dum li estis nur 16-jarojn aĝa. La patro de Ludoviko, Karlo la 2-a la Senhara, poste volis reedzigi sian filon kun Adelajda de Friulo, kaj devis do unue nuligi lian unuan edziĝon fare de la papo.

Ansgarda estis konsekvence reĵetita : okaze de la morto de la reĝo Ludoviko en Compiègne, ŝi tamen sukcese traktadis la kronigon de siaj du filoj kaj la reagnoskon de sia edziĝo fare de la ĉefepiskopo de Reims. Ŝi cetere atakis la legitimecon de la dua edzino de Ludoviko, Adelajda. Post la rapida morto de la du filoj de Ansgarda, la juna filo de Adelajda, Karlo la 3-a la Simpla finfine akiris la tronon.

La precizan mortdaton de Ansgarda oni ne precize konas.