Antónia Kölcsey

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

KÖLCSEY Antónia [pr. koelĉei] estis hungara taglibroverkistino naskiĝinta en Szatmárcseke la ? 1821 kaj mortinta en Apa la ? 1876. Ŝi estis la patrino de Klementin Ábrányiné Katona kaj nevino de poeto, verkisto Ferenc Kölcsey.

Antónia Kölcsey
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1821 (1821-12-15)
en Szatmárcseke
Morto 30-an de novembro 1875 (1875-11-30) (53-jara)
en Apa
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Clementina Katona
Okupo
Okupo verkisto
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Antónia Kölcsey edukiĝis en Buda, sed ekde 1837 ŝi vivis denove en Cseke. Ŝi verkis sian taglibron inter 1834 kaj 1844. Ŝi faras interesajn, delikatajn rimarkojn pri la ĉirkaŭaĵo de sia onklo, Ferenc Kölcsey, pri lia morto, pri la familiaj kutimoj, pri la vivo malfacila de la kamparanoj.

Eksteraj ligilojRedakti

  • Taglibro de Antónia Kölcsey[1] en hungara lingvo.

FontoRedakti

  • Új Magyar Irodalmi Lexikon, 1994.