Antônio SALES (naskiĝis la 13-an de junio 1868 proksime al Paracuru, Cearao; mortis la 14-an de novembro 1940 en Fortalezo), estis naturalisma brazila verkisto. Pro sia humura maniero dediĉi sin al literatura vivo li estas laŭdita de ĉiuj, kiuj konatiĝas kun lia intelekta agado.

Antônio Sales
Persona informo
Antonio Ferreira Sales
Naskiĝo 13-an de junio 1868 (1868-06-13)
en Paracuru
Morto 14-an de novembro 1940 (1940-11-14) (72-jaraĝa)
en Fortalezo
Lingvoj brazilportugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto vd
Verkado
Verkoj Q16495813 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekzemplas tion lia funkcio ĉe "Spirita Bakejo" (verdire pli "sprita" ol "spirita"...), kie li estis "ĉef-panisto". La viglaj kaj bruaj kunsidoj de tiaj panistoj ĉe Kafejo Jsava, agitis, inter 1892 kaj 1898, la trankvilan ĉefurbon de ŝtato Ceará. Tiuj estis la unuaj tagoj de brazila Respubliko.

Pro malriĉeco de sia patro, li devis frue labori kiel komercofisto en Fortalezo. Post kelkaj jaroj, li fariĝis publika oficisto, politikisto kaj ĵurnalisto. Persekutite de ŝtata prezidanto, li strategie transiris al Rio de Ĵanejro kaj tie restis dum multaj jaroj. Nur en 1920 li revenis al Fortalezo, kie loĝis ĝis sia morto.

Antônio Sales verkis poezion: "Diversaj Versoj" (1890), "Norda Kantaro" (1895), "Poemoj" (1902), "Mia Lando" (1919). Proze, li eldonis la romanon "Migrantaj Birdoj" (1914), impresionisma verkaĵo kiu daŭrigis la naturalisman doktrinon de naturalismo.