Antaŭ Du Mil Jaroj

Antaŭ Du Mil Jaroj estas spiritisma romano psikografie skribita de la mediumo Francisko Cândido Xavier kun aŭtoreco atribuita al la Spirito Emmanuel. Ĝi estas publikigita en la jaro 1939 fare de la Brazila Spiritisma Federacio (FEB) kaj estas majstre tradukita esperanten fare de L. C. Porto Carreiro Neto.

Antaŭ Du Mil Jaroj
Aŭtoro Francisco Cândido Xavier
Eldonjaro 1951
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto FEB
Paĝoj 399
vdr

Portante la subtitolon de Epizodoj de la historio de kristanismo dum la unua jarcento, ĝi rakontas la precipajn faktojn pri la vivo de la orgojla romana senatano Publius Lentulus, kiu estis unu el la enkarniĝoj de la spirita aŭtoro, inter kiuj ni trovos la renkontiĝon kun Jesuo, la miraklon pri la kuracado, fare de la Dia Majstro, de la filino Flavia kiu malsaniĝis pri lepro kaj la konvertiĝon al la kristanismo de lia edzino Livia.

Antaŭ Du Mil Jaroj inkludiĝas inter la dek plej bonaj brazilaj portugallingve spiritismaj libroj de la 20-a jarcento laŭ esploro okazinta en la jaro 1999 de la Candeia Spiritisma Organizaĵo pri Diskonigo kaj Kulturo.

Recenzoj

redakti
 
 Jen voĉo el la transmondo.

El tie transe Emanuel la spirita aŭtoro de "Antaŭ dumil jaroj", diktis sian romanon al la Brazila mediumo Francisko Cândido Xavier, malaltranga kaj nur elemente instruita oficisto, kiu jam skribis (ne "verkis") kaj hodiaŭ publikigis kvardek unu verkojn beletristikaj, historiajn aŭ sciencajn. Tion klarigas al ni enkonduke la tradukinto L. C. Porto Carreiro Neto. Ni do tuj kuj lojale estas informataj pri la tendenco de la libro. Nu, kia ajn estu lia opinio pri nia postmorta estonto, ni certigas al la leganto ke, malferminte la volumon, li al ĝi restos katenita ĝis la lasta paĝo. La temo rilatas al la spiritisma koncepto pri la evoluado de animo al perfektiĝo, pere de sinsekvaj reenkarniĝoj, Pritraktiĝas stadio de tia evoluado. La okazintaĵoj lokiĝas, en Romo kaj Palestino, inter la jaroj 31 kaj 79 post la naskiĝo de Kristo, kiam la koncernatan animon — laŭpretende tiun mem de Emmanuel — enkarnigas Publio Lentulus Cornelius, romana patricio kaj senatano. Veninte Palestinon, kies klimato, li esperas, estos favoru por lia malsana filineto. Publio Lentulus Cornelius renkontas tie la grandan figuron de Jesuo. la impresa personeco de la Nazareta profeto momenton ekŝancelos la fieran romanon. Sed li ne kapablos profiti tiun oportunaĵon unikan, kaj baldaŭ rekaptiĝos de la Cezaraj pompoj. Tute male lia edzino, la milda Livia, avide malfermos al la nova doktrino sian koron jam brilan de intimaj ĉagrenoj ŝi laŭiros, ĝis la lasta stacio, la kalvarion de la tiamaj kristanoj, kaj mortos dispecigita en la cirko, sub la okuloj de sia edzo, la tagon mem kiam tiu ĉi estas publike honorata kiel aliaj altranguloj de la imperio. Ekde tiam ni vidas Publio Lentulus Cornelius droni en abismo de malfeliĉo. Iĝinte blinda, li fariĝos, en sia mediumo, la pentanta gasto de siaj pasintaj eraroj. Sed La spirito de Livia revenos konsoleme ŝvebi ĉirkaŭ li. Kaj kian fine li siavice mortos, enterigite sub la minoj de Pompeja, ni komprenos ke lia animo supreniris plian ŝtupon survoje al reaĉeto.

La suprecititaj ĉefroluloj moviĝas meze de tuta fluo de homoj kaj okazaĵoj, pro la mezurita loko ne aludeblaj en la kadro de tiu ĉi recenzeto. Mi diru nur ke la majstra maniero, laŭ kiu estas elvokita la atmosfero de la antikvaj Romo kaj Palestino, lasos al la imagemulo impreson de aŭtentikeco kiu ĵaluzigus Sro Cecil B. de Mille. Jen konklude verko, altnivela laŭ formo kaj enhavo, elegante tradukita, kaj el kiu

ĉiu ĉerpos elektindan substancon; la doktrinano fidindan gvidilon, la laiko belan legendon kaj ambaŭ ĝuindan legaĵon. 
— H. CASTEL.Belga esperantisto n313 (dec 1952)
 
 En la bretoj, kie vicas pli aŭ malpli bonorde Esperanto-libroj, bedaŭrinde, ne abundas dikaj volumoj, kiujn, pro formo kaj aspekto, oni povus montri kiel librojn laŭ la plena signifo, kiun la vorto havas en naciaj lingvoj. Tial, oportuna ŝanco kaj salutinda evento estas ia apero de ĉi tiu libro, pri kiu oni povas aroge deklari la trian dimension: 3 cm.! Ho... ia mi scias, ke en arta verko, kompreneble, ne nur valoras ĝia volumeno, sed la influo de ĝia etiko kaj ia efiko de ĝia estetiko; tamen, jen altaj kvalitoj, kiuj ne mankas en la impona libro, kiun grava brazila asocio prezentas nun al la esperantista mondo; ĉar, se vere eksterordinara, laŭ amplekso, ĉi tiu verko ankaŭ estas eksterordinare interesa pro la enhavo kaj eksterordinare valora pro la stilo. Sed, la kulmino de ĝia tuta eksterordinareco troviĝas en la aserto, ke la efektiva aŭtoro estas iu supera spirito, nomata Emmanuel, kiu revelacie diktis la rakonton al S-ro Cándido Xavier, kiu, kiel mediumo, simple skribis ĝin —ne verkis! — Nu, ternas pri aŭtentika rakonto, en formo de distra — eĉ foje streĉa — romano, kun historia fono, pri la epoko de la Roma Imperio, kiam Kristo predikis sian doktrinon, instruadis siajn disĉiplojn kaj mortis fine sur kruco... Sekve, la leganto ĝuas la emocion de lerte aranĝitaj epizodoj kaj aventuroj, en la malproksima tempo, kiam tiu supera spirito Emmanuel estis mem la vivanta ĉefrolulo de sia romano: la senatano Publio Lentulus, kiu, malgraŭ sia altranga posteno en Palestino, eltenis domaĝojn kaj malfeliĉojn, en sia privata

vivo, kiel edzo, kiel patro, kiel homo... La dirita aserto, ke spirito diktis kaj homo nur skribis, certe fariĝos nebula kaj stranga por tiuj legantoj, kiuj ne estas sufiĉe spertaj pri spiritismaj aferoj; sed, la agrabla maniero rakonti kortuŝajn scenojn kaj eksponi purajn tezojn, tra la kalejdoskopo de antikva nekolora vivmaniero, tre multe plaĉos al ĉiuj kulturitaj personoj, kiuj ŝatas la bonon kaj admiras la belon. Tamen, kun profunda respekto por la idealismo, kiun la verko disradias, estu sincere dirite, ke speciale min logis la pureco kaj beleco de la lingvo, zorge kaj dorloteme cizita de la sperta tradukinto, akademiano L. C. Porto Carreiro Neto. Oni ne povas, ne miri antaŭ la daŭra sinsekvo de tiom da poluritaj frazoj kaj tiom da agrablaj parolturnoj, kiuj, kvazaŭ lingvaj frandaĵoj, liveras rafinitan ĝuon al ĉiuj amikoj de la klasika stilo. En rolo jam de kritikisto, ĉar kritiko sen mencio de difektoj ne estas kompleta, mi povus pinĉi kelkajn eraretojn pri ĝusta apliko de vortoj, kaj kiuj atestas pri la influo de la nacia lingvo, eĉ en plej talentaj esperantistoj. Pro simileco inter la portugala kaj hispana lingvoj, facile mi povas elekti du tipajn ekzemplojn: «...li oferis (proponis) la brakon al sia edzino» «ŝi fiksis (alrigardis) per larmantaj okuloj la stelplenan cielon.» Nu. plenumita la devo iomete lapsi, decas nun laŭdi la bonkvalitan paperon de la libro, kies bela aranĝo kaj klara preso estas regalo por la okuloj. Jen, do, plia merito por tiu verko, khi, en sia esperanta kostumo, estas ne nur modelo pri lingvo, sed alta monumento pri la artaj kapabloj kaj elstaraj virtoj de la nobla Brazilo, juvelo de Ameriko, lando de estonteco, lando de espero por ĉiuj esperantoj kaj granita citadelo de nia movado, dank'al la fervoro de tiuj samideanoj, kiuj nun, en epoko de krizo, kuraĝis eldoni verkon kun kvarcent paĝoj da rica enhavo. En konkludo, oni legu, la libron, kiun varme mi rekomendas, ĉar nur legante ĝin oni pravigos mian diron, ke oni devas malŝpari gratulojn kaj dankojn, je honoro de la sindonema Federacio kaj de la genia tradukinto, kiu sendube gajnis pro sia

bonega laboro la titolon de majstro. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín n041 (maj 1952)

Eksteraj ligiloj

redakti