Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antaŭ unu jarcento. La granda milito kaj Esperanto estas la kolektiva verko "mozaika" laŭ la esprimo mem de ties redaktoroj Javier Alcalde kaj José Salguero, kiuj celis "kolekti tekstojn el diversaj devenoj, pri diversaj enhavoj, pri la milito, la militaj jaroj, kaj pri la rolo de Esperanto en ĉio tio".[1] Eldonis la eldona fako de SAT.

Antaŭ unu jarcento :
la granda milito kaj Esperanto
Antaŭ unu jarcento : la granda milito kaj Esperanto
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Javier Alcalde kaj José Salguero
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2018
Eldoninto SAT eldona fako kooperativa
vdr

Kontribuintoj redakti

Verkis aŭ tradukis kontribuojn: Eugène Adam, Javier Alcalde, J. Borel, Ed Borsboom, Lucien Bresler, Henry Broadbent, Mikaelo Bronŝtejn, István Ertl, Nikolao Gudskov, Claudine Guéguen, Javier Guerrero, Walter Guhr, Stanislav Kamarýt, Luis Ladeira, Eduardo Larrouy, R. Lederman, Petro Levi, Albert Louvrier, Miroslav Malovec, Antonio Marco Botella, Vinko Markovo, Otto Maschl, Robert Murray, Brigid O’Keeffe, Marius Paulet, Thérèse Pinet, Roland Platteau, Edmond Privat, José Salguero, Martine Schneller, Richard Schneller, Gustav Scholze, Jean Selle, Jens Stengaard Larsen, Humphrey Tonkin, Bernhard Tuider, Urtzi Urrutikoetxea, Nikolao Xil Karvaljo, Ludoviko Zamenhof.

Enhavo redakti

  • Antaŭparolo 
  • Enkonduko de Brigid O’Keeffe 
  • 1 La milito 
    • 1.1 La unua pafo okazis en Aŭstralio de Henry Broadbent 
    • 1.2 Pensoj pro legado de José Salguero
    • 1.3 Taglibro pri la kampanjo 1914-1915 de Marius Paulet
    • 1.4 Eksterordinara okazaĵo en NeuvilleSaint-Vaast de Roland Platteau
    • 1.5 En Rusio – La 1-a mondmilito kiel preludo de la 2-a Rusa revolucio de Nikolao Gudskov
    • 1.6 Miaj aventuroj dum la Granda Milito de Robert Murray
    • 1.7 En Portugalio
    • 1.8 En Afriko de Albert Louvrier
    • 1.9 En Mezoriento. Pri Sykes-Picot de Urtzi Urrutikoetxea
    • 1.10 En Orienta Azio 
  • 2 La milito kaj Esperanto 
  • 3 Personaj memoroj de Petro Levi, Lucien Bresler, Thérèse Pinet, Roland Platteau, Mikaelo Bronŝtejn kaj Eduardo Larrouy
  • Postparolo

Recenzoj kaj reagoj redakti

Laŭ Pascal Dubourg Glatigny en la roterdama Esperanto, "Antaŭ unu jarcento estas grava kolekto de dokumentoj kaj studoj, kiu montras kial, malgraŭ sia marĝena socia influo, la esperantista movado kiel specifa preternacia observopunkto al la monda historio, ebligas lumigi makrofaktojn per freŝaj okuloj".[2]

Simile, Bo Sandelin en la sveda La Espero (septembro 2018, p. 8) konkludis jene: "Estas interesa libro. Ĝi donas en pluraj kontribuaĵoj personan bildon pri la milito de tiuj, kiuj iel rilatis al ĝi. Ofte dum la legado mi pensis pri la romano En okcidento nenio nova."

La recenzisto en la japana La Monato (revuo el Nagojo) atentigis pri tio ke la libro pensigas kaj pri la milito kaj pri ties efiko sur la posta evoluo de la Esperanto-movado.[3] Sandor Horvath en la oceania Esperanto sub la Sudra Kruco asertis ke la libro "bone montras ke historio havas ĉiam preskaŭ sennombrajn angulojn el kiuj vidi kaj studi la eventojn".[4]

Laŭ Nikolao Gudskov en Cerbe kaj Kore, kultura suplemento al Bulteno de Rusia Esperantista Unio, "sendepende de tio, kiom grave la leganto konas la koncernan historian epokon, ĝi donas al ĉiu novajn sciojn pri ĝi kaj novajn imagojn pri la gravega evento".[5]

Anneke Buys en la nederlanda Fenikso taksis la libron "tre interesa por ĉiuj kiuj interesiĝas pri historio", sed bedaŭris lingvajn erarojn.[6]

Siaflanke, Carlo Minnaja observis en Libera Folio ke la libro "aspektis al mi originalaĵo, malgraŭ ke aperis pri la unua mondmilito centoj kaj centoj da memorverkoj" kaj ankaŭ, ke "tiu kolekto estas manka je du gravaj detaloj: la traktado de la suda milit-fronto kaj la sinteno de la katolikoj".[7] En Esperantologio/Esperanto Studies, la sama Minnaja atentigis la leganton pri tio ke "La stilo ĉarmas, ĉar en pluraj eroj oni rekonas la pason de la jaroj", sed ankaŭ avertis ke "kiam pluraj voĉoj traktas la saman temon, maleblas eviti ripetiĝojn".[8]

Fine, Ivan Orsini en Literatura Foiro konkludis, ke temas pri "ĉarmanta libro, altkvalita rezulto de la klopodoj de la du redaktoroj, libro kiu provizas utilajn kaj kelkfoje entute nekonatajn sciigojn, desegnas larĝajn historio-freskojn kaj, plej grave!, donas elementojn kaj perspektivojn cele al venontaj serĉadoj".[9]

La enkonduko de Brigid O’Keeffe aperis angle en la blogo Languages and the First World War[10], kiu post unu semajno fariĝis la plej legata ero de tiu blogo;[11] kaj ankaŭ Esperantlingve en Beletra Almanako 31, kie ankaŭ aperis la ĉapitro de Humphrey Tonkin. Simile, la ĉapitro de Javier Alcalde aperis en la 2019-a numero de Sennacieca Revuo.

En 2018 ĝi estis unu el la 10 plej vendataj libroj de la libroservo de UEA.[12]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito, Javier Alcalde kaj José Salguero (red.); SAT-EFK, Parizo, 2018. 375 paĝoj. ISBN 978-2-918053-18-7

Eksteraj ligiloj redakti