Frenke (rivero)

(Alidirektita el Antaŭa Frenke)

Frenke estas rivero en Kantono Bazelo Kampara, kiu konsistas el la du brakoj Antaŭa Frenke (germane Vordere Frenke - orienta brako) kaj Malantaŭa Frenke (germane Hinere Frenke - okcidenta brako) kunfluantaj en Bubendorf ĉe la koordinatoj 47° 26′ 56″ N 7° 44′ 10″ O / 47.44889 °N, 7.73611 °O / 47.44889; 7.73611 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 56″ N 7° 44′ 10″ O / 47.44889 °N, 7.73611 °O / 47.44889; 7.73611 (mapo).

Frenke
rivero
Bazaj informoj
Longeco sen fontriveroj 4 km
Akvokolekta areo 120 km²
Averaĝa trafluo ĉ. 2 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 380 m
Enfluejo Ergolz
- Alteco 324 m
Geografio
Alfluantoj Vordere Frenke kaj Hintere Frenke
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo redakti

La rivero Frenke estiĝas per la kunfluo de la du fontriveroj Antaŭa kaj Malantaŭa Frenke en Bubendorf en distanco de 4 km de la alfluejo al Ergolz.

Malantaŭa Frenke redakti

La Malantaŭa Frenke estas la okcidenta de la du fontriveroj kaj formas la tiel nomitan valon de Reigoldswil. Ĝi fontas je alteco de proksimume 900 m s.m. norde de la monto Wasserfallen, kiu apartenas al la Falda Ĵuraso. De ĝia fonto ĝis la kunfluo kun la Antaŭa Frenke la distanco estas proksimume 11 km.

Antaŭa Frenke redakti

La orienta fontrivero, la Antaŭa Frenke fontas ĉe la Supra Hauenstein-Pasejo je alteco de 720 m s.m.. De la fonto ĝis la kunfluo kun Malantaŭa Frenke la distanco estas proksimume 14 km. Ĝi fluas tra Waldenburg kaj Hölstein.

Inundoj redakti

La rivero Frenke, precipe ĝia antaŭa brako, estas konata pro regulaj inundoj. Raportitaj estas ekzemple la historiaj inundoj en Hölstein en la jaroj 1629, 1830, 1924 kaj 1926. Post la lastaj gravaj inundoj en la 1930-aj jaroj oni rektigis kaj korektis la riverfluon por eviti estonte similajn katastrofojn.

Eksteraj ligiloj redakti