Infanĝardeno

lernejo por tre junaj infanoj
(Alidirektita el Antaŭlernejo)

Infanĝardeno estas speciala edukejo, al kiu la laborantaj gepatroj povas konfidi siajn infanojn de antaŭlerneja aĝo dum la laborhoroj. Infanĝardenisto zorgas pri la infanoj kaj edukas ilin per pedagogiaj ludoj. Infanĝardeno estas nomata ankaŭ infanvartejo, lernludejo, antaŭlernejo, en la naciaj lingvo ofte patrina lernejo, ĉar ĝi anstataŭas patrinon dum ŝiaj laborhoroj.

Infanĝardeno en Afganio.
Infanĝardeno en Stutgarto-Luginsland
Infanĝardeno en strato Zámostní en Silezia Ostrava

En limigita senco infanvartejo estas sanitara flegejo por beboj ĝis 3-jaraj, kiuj ankoraŭ ne estas instruataj, sed nur flegataj, kiam zorgi la infanon ne povas gepatroj mem, dum la infanĝardenon frekventas infanoj pli ol 3-jaraj, kiuj jam estas iomete instruataj per kolektivaj ludoj, kantoj, versoj. La bebovartejo servas por infanoj ĝis aĝo de 3.

La beboj ĉefe dormas aŭ rampas sur la planko inter ludiloj, sed ne okazas kolektivaj ludoj, deklamado de rimaĵoj aŭ kantado kiel en infanĝardeno por infanoj pli ol 3-jaraj.

La unuan infanĝardenon - tiam kun la nomo "anĝelĝardeno" - fondis Teréz Brunszvik 1828 en Hungario. La unuan infanĝardenon kun tiu nomo fondis Friedrich Wilhelm August Fröbel 1837 en la turinga Bad Blankenburg, Germanio. Li elektis la nomon ĉar laŭ lia intenco la infano kresku kiel planto. La germanlingva nomo Kindergarten pruntvorte penetris en plurajn aliajn lingvojn, en Esperanton ĝi venis en laŭvorta traduko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti