Antaŭpaga fraŭdo

Antaŭpaga fraŭdo estas trompo, per kiu oni kredigas al viktimo, ke li aŭ ŝi povas gajni grandegan monsumon. Por akiri tiun monsumon (kiu fakte ne ekzistas), la viktimo faru antaŭpagojn.

La antaŭpaga fraŭdo populariĝis meze de la 1980-aj jaroj kun la disvastigo de la fakso kaj - iom poste - la interreto. Estis amase dissenditaj faksoj aŭ retmesaĝoj en kiuj oni plej ofte petas helpon pri transpago de giganta sumo (ekzemple 80 milionoj da Usonaj dolaroj, el kiuj la viktimo ricevu ĉirkaŭ trionon). La mesaĝoj plej ofte estis dissenditaj el Niĝerio; tiukaze oni parolas en la angla pri la Nigeria ConnectionNigerian scam kaj en Esperanto pri la Niĝeria konekto, Niĝeria trompoNiĝeria fraŭdo.

La mesaĝoj estas plej ofte skribitaj en angla lingvo ("URGENT BUSINESS PROPOSAL"), tamen oni uzas ankaŭ multege da aliaj lingvoj. Jam ĉirkaŭ la jaro 1990 aperis averto de UEA, ke oni sendas tiajn trompajn leterojn aŭ faksojn en naciaj lingvoj al adresoj el la Jarlibro de UEA, kaj ĉirkaŭ la jaro 2000 eĉ dissendiĝis amaso da trompaj retmesaĝoj en Esperanto. Montriĝis, ke iu el la krimuloj vere parolis Esperanton.

Vidu ankaŭ redakti