Antaŭsokrataj filozofoj

(Alidirektita el Antaŭsokratuloj)

Antaŭsokrataj filozofoj estas la filozofoj kiuj vivis antaŭ Sokrato. Ili loĝis en Antikva Grekio. Ili inkluzivas ĉefajn figurojn kiaj Taleso, Alkmeono, Hipokrato, Empedoklo, kaj Demokrito.

Priskribo redakti

Tradicie, oni reirigas la originon de la tuta okcidenta filozofio al greka arkaika pensado, kaj aparte al serio da modifoj tipe historia, ekonomia-politika, kiuj, kiel instruas fakuloj pri la greka filozofio[1] kiuj enkondukis ĉirkaŭ la 7-a jarcenton a. K. al progresiva desanktigo de la antikva kosmologio kaj teogonio de Homero kaj Heziodo. Samtempe tamen malfacilas distingi la novan saĝulan pensadon el religieco malplej malkaŝita kiu sin esprimas en la formoj de la Orfeismaj Misteroj kaj Eleŭzisaj Misteroj.[2]

Unuflanke, tial, energie altrudiĝas bezono de pli aŭtonoma pensado, iuaspekte scienca ĉar bazita sur principoj respektantaj la naturajn fenomenojn: tiu postulo puŝas la unuajn pensulojn,[3] Aparte tiujn de la tieldirita Skolo de Mileto ekde Taleso, ili metis en la centron la problemon pri la “Arkeo”: kiu estas la unua elemento el kiu ĉiuj aliaj descendas havante en ĝi la originon? Kaj kiuj estas la leĝoj reguligantaj la rilatojn inter la unuaj elementoj? Taleso identigos tian unuan principon kun la akvo, Anaksimandro kun la Apeiron (‘senlimo’),[4] Anaksimeno kun la aero, kaj aliaj pensuloj, sekve, proponos diversajn hipotezojn tiucele.

Substrekendaj, en tiuj pensuloj, ne estas la konkludoj atingitaj sed la klopodon alfronti la problemon pri la origino kaj pri la senco de la realo sen rifuĝa turniĝo al eksplikoj liveritaj de la mitoj aŭ al tradicioj; unuafojon la senpera kontrolo pri la naturo kaj la racia kapablo de la homo estas konsideritaj en ĝiaj aŭtonomio kaj supereco.

 
Pitagoro

Aliflanke, en la greka arkaika pensado, krom la supremenciitaj problemoj prezentiĝis al la iliaj medito la bezono repripensi la rilatojn kun la dieco kaj aliri la problemojn specifajn de la etiko koncernantajn la manieron per kiu la homo reguligas sian ekziston kaj la rilatojn kun la ”poliso”, la urbo-ŝtato kie iompostiome la basileus (greke: Βασιλεύς = reĝo) estadis anstataŭata de reĝimoj egalismaj kun leĝoj konceptitaj kiel reflekso de la natura ordo de la universo.[5] Tiu bezono, kiu trovas sian respondon en la maksimoj de la sep saĝuloj (reale dudeko da personoj kiu nur hazarde korespondis inter si, kaj kiuj allasis serion da lapidaraj diroj temspecife etikaj), plimalfrue albordiĝos en la formulkolektoj de la sofistiko kaj de la sokrata kaj postsokrata filozofioj, fariĝante unu el la plej gravaj pensfluoj de la greka filozofio.

En la unua fazo la ontologia kaj kosmologia aspektoj estas tiuj privilegiitaj; la filozofia pripensado de Pitagoro, rilate tion, alfaciĝas kiel grava evoluo ĉar unua provo priskribi la realon laŭ la kriterio de la Neceso, nome pere de matematikaj leĝoj. Temas pri mensa aliro kiu sin proponas esplori la interligojn de la nevidebla Harmonio, taksata fundamento de la universo; aliro rezervita al malmultaj inicitoj pro la sankta karaktero atribuita al la doktrino.[6] La Nombro fakte ĉe Pitagoro konsideriĝas kiel la origino de la saĝo, kaj la Unuo al kiu li aludas ne estas simpla cifero kiel la aliaj, sed simbola kaj supera entaĵo, la origina elemento el kiu ĉiu cetera realaĵo alekzistiĝas kaj povas esti deduktita, laŭ rigida matematika-geometria kunĉeniĝo, kie tamen, la elemento kvalita kaj kontempla pli influas ol tiu kvanta. Iuj aspektoj de la filozofio de Pitagoro, aparte la kosmologia mistikema enhavo, trovos poste kromajn disvolvojn en la pensado de Platono.

 
La ento laŭ Parmenido: sena je malperfektetaĵoj kaj identa en ĉiuj ĝiaj eroj kiel la sfero

Al provo esplori pri la dieca kaj nesensebla aspekto de la naturo alflankiĝas la laboro de aliaj filozofoj engaĝiĝantaj liveri la priontologian esploron, koncerne la originajn elementojn, el la enkrustoj de religiecaj tradicioj. Pri kritiko rilate tiujn lastajn, direktita aparte kontraŭ ties antropomorfismo sin igas informisto Ksenofono, kies penso anticipas la plej gravan disvolvon de la greka ontologio, reprezentita de la Elaja skolo iniciatita de Parmenido. Tiu ĉi ekpolemikas kontraŭ la unuaj filozofoj, kiuj postulis plurecon de la originaj elementoj kiel fonton kaj kaŭzon de la fenomeno ŝanĝiĝo, kaj kontraŭ Heraklito kiu difinis la realon kiel produkton de senĉesa ŝanĝiĝo, submetita al la leĝo de la kontraŭoj, akcentante la multoblon kaj la kontraŭdirojn kiel faktan datumon kaj ne kiel erarojn de la penso.[7] La filozofoj de Elajo pripensas ke la Esto estas unusola kaj ke la impresoj de la sensa sistemo ne kapablas nin konduki al la scio: nur la penso kapabla sin liberigi el la sensa sperto povas adresiĝi kun sukceso al la Vero de la esto: vero distingiĝanta el opinio en radikala ontologia diferenco rilate la fenomenan realon.

Tiu permanida pozicio, kiu postsigniĝas per la influo de Pitagoro, havos grandan rimarkindecon en la sekvaj disvolvoj de la filozofio. Jam kun Empedoklo, tamen, la tezo de la unikeco de la Esto estas malplektita kaj metita al nova pridiskuto: li fakte proponas prefere plurisman tezon, unuigante la kvar elementojn kiel unikan radikon de ĉio kio estas, en du fundamenta movo-motoroj, la Amo kaj Malamo levitaj al unikaj kaŭzoj de la movo-fariĝo; Anaksagoro, sekve, redikigos eĉ pli la tezon de Empedoklo, inokulante en la filozofion panoramon kosman intelekton, difinitan Nous (Nùs), administrantan la kontinuan fariĝon rimedante per la nombra senfineco de simplaj elementoj, nomitaj homeomerioj.

Okazas nur kun la atomistoj Leŭkipo kaj Demokrito, tamen, ke la plurisma fiziko atingas siajn ekstremajn konsekvencojn: kun Demokrito, la Esto, kiun Parmenido teoriigis Unu kaj Simpla, dismembriĝis en la nombre senfina multoblo da atomoj, kiuj de la Esto konservas nur la individuecon, sed kiuj estas simplaj elementoj de iu kosmo konceptata materiisme, en kiu ĉiu celismo estas neimagebla.

Polemikante kun la tuta strukturo de la ontologia fluo de la antaŭsokrata filozofio, jen plurisma jen monisma, la sofistoj, aŭ la estaruloj de la sofistiko, turnas male siajn esplorojn al temoj strikte etikaj, aparte asertante la menscelecon individui universalajn valorojn komunajn al ĉiuj homoj.

Kaj ĝuste polemikante kontraŭ la sofistiko okazos ke la penso de Sokrato kaj la sinsekva greka filozofio serĉos universalan kaj objektivan fundamenton por la Homaj Valoroj kaj Scio.

La Plurisma skolo estas antaŭsokrata filozofia skolo, kiu disvolviĝis post la Elaja filozofia skolo, kaj kontraŭis la koncepton kiu malagnoskas pri la ekzisto de movado kaj fenomenoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Ekzemple oni vidu Jean Pierre Vernant, Les origines de la pensée grecque, 1962,
  2. Vidu Ugo Bianchi, A. Motte e AA.VV., Trattato di antropologia del sacro, Jaca Book, Milano 1992, ISBN 978-88-16-40298-0.
  3. La unua difino uzata por tiuj ‘arkaikaj’ filozofoj estis Antaŭsokratuloj, sed ili estas ankaŭ diritaj hilozoistoj (el la greka hýle = "materio" + zòon = "vivanta"), ĉar ili estis similigitaj per la koncepto pri la naturo konsiderita kiel tutaĵo animhavanta kaj vivanta.
  4. Apeiron estis laŭ Anaksimandro elemento nelimigita kaj nedifinita malsimile al la aliaj kvar elementoj (fajro, tero, aero, akvo), kaj pensaranĝis tielmaniere ke neniu el tiuj superregu (tiel interpretis Aristotelo, Meteorologio', II, 359b, 6-11).
  5. «Montriĝas profunda struktura analogio inter la institucia spaco en kiu ludas la homa kosmos (kosmo) kaj la spaco en kiu la Miletanoj projekcie lokigas la naturan kosmon. [...] Pri tiuj kunrilatoj inter la strukturo de la natura kosmo kaj la organizo de la socia kosmo, Platono konservas konsciajn spurojn en la 4-a jarcento» (Jean Pierre Vernant, en la citita verko.
  6. Vidu Vincenzo Capparelli, La sapienza di Pitagora, edizioni Mediterranee, Roma 2003 ISBN 88-272-0587-X
  7. «La principo de nekontraŭdiro, surfacigita de Parmenido por igi konebla la eston mem, la esencan veron, estis sekve uzita kiel pensilo absolute necesa por kiu ajn ĝusta aserto. Naskiĝis tial la logiko kaj la dialektiko» (K. Jaspers, Die großen Philosophen. Piper, München 1957, ISBN 3-492-11002-9.