Antal Bélafi

hungara laboristo, politikisto

Antal Bélafi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bélafi Antal estis hungara laboristo, parlamenta deputito.

Antal Bélafi
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1925 (1925-11-26)
en Kislőd
Morto 29-an de septembro 1992 (1992-09-29) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistolaboristo
vdr

Antal Bélafi[1] naskiĝis la 26-an de novembro 1925 en Kislőd, li mortis la 29-an de septembro 1992 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Bélafi frekventis lernejojn en sia naskiĝvilaĝo, Veszprém (urbo), Sopron kaj Budapeŝto ĝis 1938. Li estis kamparana laboristo en Kislőd (1939-1940), poste li laboris en la administracio (1940–1943), pli poste li havis malaltan postenon en similaj laborejoj en Devecser kaj Zirc inter 1943–1950. Li estis akuzita false kaj kondamnita, li estis en prizono en la jaroj 1951 kaj 1952. Post la liberiĝo li laboris en ŝtata entrepreno ĝis la emeritiĝo en 1989. En tiu periodo li funkciigis diversajn maŝinojn. Li politikadis jam inter 1945-1948 en kamparana partio, poste depost la socialismo. Eĉ li estis parlamentano ekde 1990 ĝis sia morto. Li edziĝis en 1947, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1955–1961.

Fontoj redakti

Referencoj redakti