Antal Babics

hungara kuracisto, politikisto

Antal BABICS [babiĉ], hungare Babics Antal estis hungara kuracisto (kirurgo, urologo), politikisto, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio.

Antal Babics
Persona informo
Babics Antal
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1902 (1902-08-04)
en Lovászpatona
Morto 17-an de januaro 1992 (1992-01-17) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio National Peasant Party • Komunista Partio de Hungario • Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio vd
Familio
Edz(in)o Ilona Esterházy vd
Profesio
Okupo politikisto • kirurgo vd
Laborkampo medicino vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antal Babics naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1902 en Lovászpatona. Li mortis la 17-an de januaro 1992 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Babics frekventis universitaton en Universitato Pázmány Péter, poste li eklaboris en malsanulejo. En 1936 li studvojaĝis al Berlino kaj Varsovio. Hejmenveninta li ricevis baldaŭe diversajn rangojn. Post la 2-a mondmilito li reiris al la universitato, kie li gvidis sian fakon. En 1956 dum la revolucio li estis ministro, inter 1963-1971 li estis parlamentano. Li ricevis premion Kossuth en 1951, inter 1950-1982 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto) redakti

  • A vízforgalom és uraemia kérdése a sebészeti vesebetegségekben (1942)
  • Vérvizelés (1959)
  • Urológia - lernolibro por studentoj - (1965)

Fontoj redakti