Antal BARTAL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartal Antal estis hungara klasika filologo, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1898).

Antal Bartal
Persona informo
Naskonomo Anton Bartl
Naskiĝo 24-an de aprilo 1829 (1829-04-24)
en Banská Bystrica
Morto 6-an de septembro 1909 (1909-09-06) (80-jaraĝa)
en Dunaharaszti
Lingvoj germanahungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • gimnazia instruisto
vdr

Antal Bartal [1] naskiĝis la 24-an de aprilo 1829 en Hungario, en Besztercebánya (nuntempa Banská Bystrica en Slovakio). Li mortis la 6-an de septembro 1909 en Dunaharaszti.

Biografio redakti

Antal Bartal frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. En 1856 li ekinstruis en Ungvár, post 2 jaroj en Pest, kie li instruis la grekan kaj latinan lingvojn. Inter 1871-1890 li estis direktoro en gimnazio. Li emeritiĝis en 1890.

Verkaro (elekto) redakti

  • Teljes latin-magyar szótár (Plena latina-hungara vortaro) (1864)
  • A classica-philologiának és az összehasonlító árja nyelvtudománynak mívelése hazánkban (1874)
  • Görög-latin hangtan (Greka-latina fonetiko) (1876)
  • Glossarium mediae et infimae latinitatis regni Hungariae (Vortaro de la Hungarlanda latino) (1901)
  • diversaj tradukaĵoj

Fontoj redakti