Antal Beczásy
BECZÁSY Antal (beca:ŝi) estis rumania hungara, hungara pentristo, grafikisto naskita en Târgu Mureş la 28-an de aŭgusto 1938 kaj mortinta en Budapest la 1-an de januaro 2007. Li estas la patro de aktoro Áron Beczásy. Li estis entombigita en Cioboteni.
Antal Beczásy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1938 en [ |
Morto | 1-an de januaro 2007 (68-jaraĝa) |
Familio | |
Infano | Áron Beczásy ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Biografio
redaktiAntal Beczásy inter 1947-1949 studis la instrumenton de violonĉelo en sia naskiĝurbo. La mezlernejon li finis en Miercurea Ciuc. En 1955-56 li studis juron en Kluĵo. Ekde 1958 li estis dancisto en la Állami Székely Népi Együttes. De 1963 li laboris kiel scenejdekoraciisto ĉe la puptearto de Târgu Mureş. Inter 1860-1963 li studis la fakon pri desegno, pli poste inter 1964 kaj 1970 pentradon en Belarta Artlernejo Ion Andreescu de Kluĵo. Inter 1971 kaj 1990 li vivis en Miercurea Ciuc kaj pli poste en Budapeŝto.
Individuaj ekspozicioj
redakti- Miercurea Ciuc - 1970-1999 ĉiujare; Târgu Secuiesc - 1975; Sfântu Gheorghe, Gheorgheni, Odorheiu Secuiesc, Târgu Mureş -1976; Bukareŝto, Kluĵo - 1977; Dombóvár - 1982; Arad - 1984; Pilisborosjenő - 1990; Budavár - 1997; Munkeno - 1997; Köln - 1999; Budapeŝto - 1999, 2001. Miercurea Ciuc, 2007 - memorekspozicio.
Grupaj ekspozicioj
redaktiFonto
redakti- Prospekto de memorekspozicio
Eksteraj ligiloj
redakti- Je la memoro de A. B. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine