BEKE Antal estis hungara historiisto, kanoniko naskita la 19-an de januaro 1838 en Barót kaj mortinta la 9-an de majo 1913 en Gyulafehérvár,

Antal Beke
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1838 (1838-01-19)
Morto 9-an de majo 1913 (1913-05-09) (75-jara)
Okupo
Okupo historiisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Antal Beke pristudis teologion kaj filozofion en Vieno, oni konsakris lin pastro en 1860. Li estis helppastro, poste inspektisto de pastroedukejo, respektive ĝia guvernanto, gvidanto de Biblioteko Batthyaneum. Ekde la 1-a de majo 1872 li estis kanoniko, notario kaj asesoro de episkopa sanktjuĝejo de Transsilvanujo.

Verkoj pli gravajRedakti

  • Rákóczy György és a porta (Bp., 1888);
  • Az erdélyi káptalan levéltára Gyulafehérvárt (Bp., 1896);
  • A kolozsmonostori konvent levéltára (Bp., 1897).

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]