Antal Hekler
Antal Hekler (naskiĝis je la 1-a de februaro 1882, mortis je la 3-a de marto 1940) estis hungara klasika arkeologo kaj arthistoriisto. Li estis membro de la Hungara Scienca Akademio.
Antal Hekler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de februaro 1882 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de marto 1940 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara • latina |
Ŝtataneco | Hungario Germana Regno |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto classical archaeologist (en) universitata instruisto |
Antal Hekler naskiĝis kaj mortis en Budapeŝto. Li estis en Munkeno disĉiplo de Adolf Furtwängler kaj okupiĝis unuavice pri la klasika arto, sed poste kiel profesoro de arthistorio en la budapeŝta universitato li sin dediĉis ankaŭ al la historio de la pli nova arto. Liaj verkoj aperis en la hungara, kaj germana lingvoj. La ĉefaj estas (kun esperantigita titolo):
- Romiaj virinaj vestostatuoj (Munkeno, 1909)
- Greka kaj romia portretoskulpto (Stuttgart, 1912, Budapeŝto 1918; aperis ankaŭ angle kaj france)
- La problemoj de la skulptista stilo (Budapeŝto,1915)
- La arto de Pheidias (Budapeŝto 1922; Stuttgart, 1924)
- Michelangelo (Budapeŝto, 1926).
Literatura Mondo eldonis en 1934 kaj 1935 lian libron "Arthistorio" tradukitan al Esperanto de Kalman Kalocsay en du volumoj.