Antal Kodolányi

hungara redaktoro

Antal Kodolányi [kodolAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kodolányi Antal estis hungara redaktoro, agronomo, instruisto.

Antal Kodolányi
Antal Kodolányi en 1905
Antal Kodolányi en 1905
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1835 (1835-02-16)
en Bátor
Morto 10-an de decembro 1910 (1910-12-10) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo agronomo • terkultivisto • verkisto de nefikcio
vdr

Antal Kodolányi[1] naskiĝis la 16-an de februaro 1835 en Bátor, li mortis la 7-an de decembro 1910 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas la 7-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Antal Kodolányi komence iomete studis en Reĝa Universitato de Pest, ekde 1856 li studis agronomion apud Lejpcigo. Post 2 jaroj li estis agronomia oficisto en pluraj magnataj familioj. Inter 1863 kaj 1869 li estis redaktoro de agrikulturaj gazetoj, samtempe li havis gravan postenon en tutlanda agronomia organizaĵo. En tiu periodo li estis sendita al pluraj eksterlandaj agronomiaj renkontiĝoj. Inter 1869-1873 li instruis province en agrikultura mezlernejo, poste jaron en Reĝa Universitato palatino József, fine ĝis la emeritiĝo en 1895 li havis ŝtatan postenon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Növénybonc-, vegy- és élettan (1867)
  • Mezei gazdasági üzlettan (1871)
  • A gyümölcsfatenyésztés (1877)
  • A rózsatenyésztés (1886)
  • Mezőgazdasági munkák és teendők (1909)

Fontoj redakti

Referencoj redakti