Antal Konrád
Antal Konrád, laŭ hungarlingve kutima nomordo Konrád Antal estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Knébl.
Antal Konrád | |
---|---|
Antal Konrád | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1943 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Antal Knébl[1][2] naskiĝis la 12-an de novembro 1943 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Antal Konrád akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1966. Lia ĉefinstruisto estis Zoltán Várkonyi. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1968 kaj 1973 li estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), poste li revenis al Nacia Teatro. Baldaŭ li ludis en Teatro Thália (Budapeŝto) kaj alia teatro. Li ofte havis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1961-2019.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Firsz (maljuna servisto)
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra adapto) - János Koltay, instruisto
- Bulgakov: La Majstro kaj Margarita - Júdás
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Tódor Szilvai
- István Örkény: Macskajáték - Viktor Csermlényi
- Imre Kálmán: Marica grófnő - grafo Móric Hochstappler
- Ferenc Molnár: Olympia - Krehl
- Pál Ábrahám: Viktória - János Pörkölty
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Ezek a fiatalok (1967)
- Fekete gyémántok (1977) - grafo István
- Vérszerződés (1983) - kelnero
- A játékos (1997) - kreditanto
- L'île aux trésors (2007) - gastejestro
- I Would Have Come Back (mallonga filmo, 2014)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Stephen Fry, Heiner Lauterbach, G. Gordon Liddy[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Tyúkfürösztés (1971) - Lali Lepke
- Krízis (1986) - Pettlik
- Mária, Jézus anyja (1999) - gastejestro
- Tűzvonalban (serio, 2007) - S-ro Harmat
- Borgiák (serio, 2012, 2013) - ceremoniisto