Antal Molnár (pentristo)
Antal Molnár, ekster Hungario Anton Molnar, laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Antal estas hungara-franca pentristo.
Antal Molnár | |
---|---|
Antal Molnár | |
Persona informo | |
Naskonomo | Molnár Antal |
Naskiĝo | 1957 en Budapeŝto (Hungario) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Biografio redakti
Antal Molnár abiturientis en belarta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1976, poste li eklaboris en Belarta Muzeo (Budapeŝto). Li akiris pentristan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1983, poste samloke li frekventis majstan kurson 3 jarojn. Lia ĉefinstruisto estis Gábor Dienes. En 1986 li komencis labori kiel grafikisto por Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Post 2 jaroj li translokiĝis al Francio kun sia familio kaj li iĝis profesia pentristo. Li ofte revizitas Hungarion, kie li ankaŭ ekspozicias. En 2012 en Dijon li ricevis premion "Salon des artistes" inter 500 artistoj.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Francio (ekde 1990)
- Los Angeles (1993)
- Tokio (1998)
- Budapeŝto (2002, 2011)
- Novjorko (2012)
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Travelling by Reid's
- Wine Time
- Breakfast in Madeira
- Marché de Bamako
- Apple and Models