Antal Nyárády
NYÁRÁDY Antal [nja:ra:di] estis rumania hungara botanikisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 5-an de junio 1920 kaj mortis en Kluĵo la 21-an de aŭgusto 1982. Li estis la filo de botanikisto Erazmus Gyula Nyárády.
Antal Nyárády | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1920 en Târgu Mureș |
Morto | 21-an de aŭgusto 1982 (62-jaraĝa) en Kluĵo |
Familio | |
Patro | Erazmus Gyula Nyárády |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
Biografio redakti
Antal Nyárády estis praktikanto, asistanto en Koloĵvaro instituto pri botaniko. Reveninte el soveta militkaptiteco en 1947, li instruis du jarojn en la porinstruista lernejo, poste li estis katedrestro en Agrikultura Instituto (1949-75). En 1949 li reorganizis la botanikan ĝardenon de la instituto. Samtempe li estis ĉefesploristo ĉe la filio de Kluĵo de la Rumana Akademio, ĉefredaktoro de revuo Notulae Botanicae Clujenses (1965-75).
Verkoj en hungara lingvo por larĝa publiko redakti
- Szántóföldi gyomnövények (1952);
- A méhlegelő és növényei (1958).
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine