Antal Siposs [ŝipoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Siposs Antal estis hungara pianisto, komponisto, profesoro.

Antal Siposs
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1839 (1839-01-17)
en Šahy
Morto 18-an de junio 1923 (1923-06-18) (84-jaraĝa)
en Révfülöp
Lingvoj aŭstra-germanahungara
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioHungario
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Antal Siposs [1] naskiĝis la 17-an de januaro 1839 en Hungara reĝlando en Ipolyság (nuntempa Šahy en Slovakio). Li mortis la 18-an de junio 1923 en Révfülöp.

Biografio redakti

Antal Siposs lernis muzikon jam en la familio, poste en Budapeŝto. Li komencis sian karieron kiel muzika instruisto. En 1858 li koncertis, kiun vidis Franz Liszt, sekve li estis invitita al Weimar. Post 2 jaroj li hejmenvenis kaj li koncertadis en la tuta lando. Ekde 1864 li koncertadis en Vieno, poste en Prago, fine li revenis al Pest (urbo). En 1874 li fondis privatan muzikan akademion, kie li instruis longe, sed dume li komponadis.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • ’’Három magyar ábránd’’ (1863)
  • ’’Koronázási magyar’’ (1867)
  • ’’Tisza partján’’ (1870)

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • ’’Az ujjak egyenlő kiművelése’’ (1898)

Fontoj redakti