Antarkta Sciencekspedicio Ronne

La Antarkta Sciencekspedicio Ronne aŭ en angla Ronne Antarctic Research Expedition (RARE) estis ekspedicio el 1947-1948 kiu enketadis pri la areo ĉirkaŭ la pinton de Maro Weddell tra la Suda Oceano en Antarkto.

Fono redakti

Finn Ronne estris la RARE kiu estis la fina private sponsorita ekspedicio el Usono kaj esploris kaj mapis la lastan nekonatan marbordon surtere kaj determinis ke la Maro Weddell kaj la Maro Ross ne estas konektita. En la ekspedicio iris Isaac Schlossbach, kiel dua komandanto, laŭ kiu poste nomiĝis la Kabo Schlossbach. La ekspedicio, kun bazo ĉe Insulo Stonington estis la unua en kiu partoprenis virino vintre. La edzino de Ronne nome Edith Ronne estis korespondanto por la North American Newspaper Alliance por la ekspedicio kaj ankaŭ la ĉefa piloto Darlington kunportis sian edzinon.[1]

Notoj redakti

  1. Finn Ronne. The Columbia Encyclopedia, Sixth Edition 2008

Eksteraj ligiloj redakti