Antarkta hargreso (Deschampsia antarctica) estas unu el la nur du enlandaj angiospermoj de la Antarkta ekozono, la alia estante antarkta perloradiko (Colobanthus quitensis). [1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antarkta hargreso

Biologia klasado
Regno: Plantoj (Plantae)
Divizio: Angiospermoj (Magnoliophyta)
Klaso: Unukotiledonaj plantoj (Liliopsida)
Ordo: Poales
Familio: Poacoj (Poaceae)
Subfamilio: Pooideae
Tribo: Poeae
Genro: Deskampsio Deschampsia
Deschampsia antarctica
E.Desv. 1854
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La antarkta hargreso estas herbotufkonstituanta staŭdo. Ĝi altas 10 ĝis 30 centimetrojn. La ligulo longas 4 ĝis 8 milimetrojn. La folio estas mallarĝa, rulita kaj larĝas ĉirkaŭ 2,5 ĝis 3 milimetrojn.

La infloresko estas malkompakta paniklo kiu longas 5 ĝis 20 centimetrojn. La tigitaj spiketoj longas 5 ĝis 7 milimetrojn, portas du aŭ tri floretojn, kaj staras unuope sur la harkovritaj floraksoj.

La frukto estas malhelbruna kariopso kiu longas 1 ĝis 1,2 milimetrojn.

Disvastiĝo redakti

La specio troviĝas en suda Sudameriko, en la subantarktaj insuloj, kaj en la antarkta kontinento.

Kaŭze de la tutmonda varmiĝo, pli da semoj kapablas ĝermi, kreante multe da ĝermoplantoj kaj plantidoj. Referaĵoj indikas ke estiĝas dudekkvinfoja multoblo de plantoj kiel rezulto. Tiu kaŭzis la plivastiĝon de tiu specio suden kaj la okupadon de pli grandaj areoj. La arealo de antarkta hargreso etendiĝas pli sude ol la 56-a cirklo de suda latitudo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Their, Rudolph E. D. 1965 : American Institute of Biological Sciences, BioScience, 15, nr 4, pp. 285–287. [1]

Bibliografio kaj eksteraj ligiloj redakti