Antarktandoj, aŭ Antarktaj Andoj, estas la nomo kiun ricevas la aro de montoĉenoj kiuj estas akso de la Antarkta duoninsulo kaj kiun kelkaj geologoj konsideras kiel pluiĝo de la montaro Andoj en la kontinento Antarkto. Laŭ tiu teorio, Andoj startas en la landlimo inter Kolombio kaj Venezuelo kaj eniras en la Atlantika Oceano oriente de Tierra del Fuego formante la submaran montaron nomitan Skotia dorso, kiu reaperas foje en la insuloj Aŭroroj, Sud-Georgioj, Sud-Sandviĉinsuloj, Sudaj Orkadoj kaj Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, kaj pluas poste en la Antarkta duoninsulo. La Antarktandoj estas en areo en kiu konverĝas la teritoriaj postuloj de Argentino (Argentina Antarkta Teritorio), Ĉilio (Ĉilia Antarkta Teritorio) kaj Unuiĝinta Reĝlando (Brita Antarkta Teritorio), pro kio la teorio kiu ligas ilin kun Sudameriko estas de ĝenerala akcepto en Argentino kaj Ĉilio.

Antarktandoj
Geografia regiono
montara sistemo [+]

LandoAntarkto

Supermara alteco3 239 m [+]
- koordinatoj68° 3′ 14″ S, 66° 17′ 44″ U (mapo)-68.0539196-66.2955529Koordinatoj: 68° 3′ 14″ S, 66° 17′ 44″ U (mapo)
Plej alta punktoMount Hope [+]


Antarktandoj (Antarkto)
Antarktandoj (Antarkto)
DEC
Antarktandoj
Antarktandoj

Map
Antarktandoj
vdr

La maksimuma altaĵo de Antarktandoj estas la monto Coman kun 3657 m s.m. kaj elstaras ankaŭ la monto Esperanza (aŭ Hope) kun 2860 m s.m. en la montara segmento nomita montoj de la Eternidad (aŭ Eternity).[1]

  • Koordinatoj 67°58′11″S 63°51′55″O

Notoj redakti