Antea - (helene `Αντεια, latine Antea) estis en la helena mitologio filino de la lidia reĝo Jobato kaj edzino de la fondinto de Tirinso, Preto.

Antea
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Jobato
Edzo/Edzino Preto
Infanoj Megapento • Iphianassa • Iphinoe • Lysippe
vdr

Antea, iam ankaŭ Anteia, estas en la helena mitologio ofte nomata ankaŭ Stenebeo (helene Σθενέβοια). Ŝia edzo Preto estis filo de argolanda reĝo Abaso. Lia frato Akrisio post morto de ilia patro forpelis Preton el Argo. Li foriris en proksiman Tirinson kaj helpe de Ciklopoj, unuokulaj Gigantoj, li konstruis fortan masivan burgon. Tie li poste regis kiel la unua tirinsa reĝo.

Preto edziĝis al filino de la lidia reĝo Antea. Ŝi estis senhonta kaj senĥaraktera virino. Ŝi enamiĝis al juna Belerofono, kiam li trovis rifuĝejon en Tirinso. Ŝi provis adultigi lin, sed li rifuzis kaj pro venĝo ŝi kulpigis lin ĉe sia edzo pro perforto. Preto ne volis la gaston puni kaj sendis lin al la reĝo Jobato. Li ankaŭ ne punis Belerofonon, sed donis al li malfacilan, preskaŭ neplenumeblan taskon: mortigi monstron Ĥimeron. Sed Belerofono la taskon, helpe de sia flugilhava ĉevalo Pegazo, plenumis kaj revenis en Tirinson. Kiam Antea ne ĉesis kun intrigoj, Belerofono proponis al ŝi komunan fuĝon kaj dumvoje ĵetis ŝin en la maron, kie ŝi dronis.

Sed alia versio rakontas, ke al la reĝo Jobato ne sufiĉis, ke Belerofono mortigis Ĥimeron, sed sendis lin plenumi plian taskon - batali kontraŭ solimioj kaj iliaj aliancanoj amazonoj. Ankaŭ ĉi tie li kondutis bonege. Per sia flugilhava ĉevalo li elflugis alten super la kontraŭuloj kaj ĵetadis al ili grandajn ŝtonojn kaj tiel venkis. Fine la reĝo ekopiniis, ke kulpigo de Belerofono estis malprava, lasis al si la situon klarigi kaj fine senkulpigis lin. Plie li eĉ edzinigis al Belerofono sian filinon kaj nomis lin heredanto de la likia trono. Sed pli poste Belerofono pro malespero provis elflugi per sia Pegazo al monto Olimpo kaj dioj lin pro tiu ĉi arogo ĵetis teren.

Preto kaj Antea havis filinojn Lisipa, Ifina kaj Ifianasa. Ili ĉiuj estis belaj, sed ankaŭ malpiaj. Ili ne respektis dion Dionizon kaj li pro tio sendis al ili punon de frenezeco. El ĝi kuracis ilin mesena aŭguristo Melampo, kiu poste al unu el la pretidinoj edziĝis. Al la dua edziĝis lia frato Biaso. Inter ilin dividis Preto sian reĝolandon.

Reflekto en arto redakti