Antefikso, termino kiu devenas de la Latina antefixa, fikis antaŭe,[1] estas arkitektura ornamaĵo, nome vertikala peco lokigita en la malsupra ekstremo de la tegoloj, en la tegmentoj. En grandaj konstruaĵoj, la bildo de la antefiksoj el ŝtono estas ĉizitaj ege zorge, ofte kun ornamaĵo de palmeto. En pli minoraj konstruaĵoj oni uzas antefiksojn el ceramiko, ĝenerale el terakoto, kiuj povas esti ornamitaj per bildoj aŭ maskoj, speciale dum la romia periodo. En tiu epoko estis ofta ties apero en nombraj konstruaĵoj kaj eĉ en privataj domoj.

Antefikso etruska de Vulci, 1-a jc a.K.
Antefikso etruska de Cerveteri, 1-a jc a.K.
Antefiksoj en sia loko.

Laŭ Francisko Azorín antefikso estas Ornamaĵo montriĝanta sur tegmenta bordo.[2] Fakte li markas ankaŭ etimologion el ante + fixa (antaŭ fiksaĵo).[3]

Notoj redakti

  1. Lajo Pérez, Rosina (1990). Léxico de arte. Madrid - España: Akal. p. 15. ISBN 978-84-460-0924-5.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 15.
  3. Samloke.