Antequera

urbo en Hispanio

Antequera [anteKEra], en Esperanto Antekero, estas municipo kaj komunumo en la provinco Malago en la regiono kaj Aŭtonoma Komunumo Andaluzio de Hispanio. Ĝi situas en la nordo de la provinco, kaj estas la centro de la samnomaj komarko kaj jurteritorio.[1]

Antekero
urbo
municipo en Hispanio • urbo

Flago

Escudo color Excmo. Ayuntamiento de Antequera

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Andaluzio
Provinco Malago
Poŝtkodo 29015
Retpaĝaro [59]
Politiko
Urbestro Manuel Jesús Barón Ríos (PP)
Demografio
Loĝantaro 41 141  (2015)
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 1′ N, 4° 34′ U (mapo)37.0183652-4.5596649Koordinatoj: 37° 1′ N, 4° 34′ U (mapo) [+]
Alto 575 m [+]
Areo 749,34 km² (74 934 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Loko de Antequera en la provinco Malago.
Fonto: IAE - SIMA
Antekero (Malago)
Antekero (Malago)
DEC
Antekero
Antekero
Situo de Antekero
Antekero (Hispanio)
Antekero (Hispanio)
DEC
Antekero
Antekero
Situo de Antekero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antequera [+]
vdr
Vido al Antekero.

En 2015 Antekero havis 44 141 loĝantojn.[2] Ĝi ampleksas areon de 749,34 km² kaj densecon de 55,82 loĝ/km² kaj ĝi situas je averaĝa alto de 575 msm. Laŭ loĝantaro, Antekero estas la unua municipo de la interno (ne marborda) de la provinco kaj la plej granda laŭ areo, krom la 24-a plej granda de Hispanio.[3] Antekero troviĝas sur geografie strategia loko, ĉar estas situa en la centro de Andaluzio, kie kunfluas la ĉefaj komunikvojoj de Malago kun Kordovo kaj Granado kun Sevilo, nome la kvar plej grandaj urboj de la regiono. La urbo troviĝas je 45 km de Malago kaj je 115 de Kordovo, urboj kun kiuj ĝi komunikas per rapida trajno kaj per la aŭtovojo A-45, kaj 160 de Sevilo kaj 102 de Granado, kun kiu komunikas pere de la aŭtovojo A-92 kaj, en tuja futuro, ankaŭ per rapida trajno, post la fino de la Eje Ferroviario Transversal (Transira Fervoja Akso).[4]

Pro sia strategia komunika situo, kun kvar flughavenoj situaj je unu veturhoro proksimume de distanco kaj ĉe la fervoja linio de la Haveno Bahía de Algeciras, Antekero montriĝas kiel grava centro de logistika infrastrukturo, kun variaj entreprenaj parkoj kaj nova Logistika Centro de Andaluzio.[5] Krome, la ebenaĵo Vega de Antequera, irigaciita de la rivero Guadalhorce, estas fekunda agrikultura zono kiu havigas cerealojn, olivoleon kaj legomojn abunde.[6]

Ĝia nomo devenas el Anticaria, la iama romia nomo, poste Antakira en araba, sed variaj arkeologiaj kuŝejoj disaj tra la tuta municipa teritorio atestas ke la zono jam estis loĝata ekde antaŭ pli ol 6.000 jaroj. El tiu pasinto oni konservas etendan arkeologian kaj arkitekturan heredon, elstare ĉefe la aro de dolmenoj de Menga, Viera kaj El Romeral,[7] same kiel nombraj preĝejoj, konventoj kaj palacetoj de diversaj epokoj kaj stiloj. El la fizika ĉirkaŭaĵo elstaras la Natura Loko El Torcal, fama pro kapricaj formoj de ties kalkaj rokoj, kiuj kunformas unu el la karstaj pejzaĝoj plej gravaj de Eŭropo.[8]

Tiu impresa natura loko, kun la menciitaj dolmenoj -Menga, Viera kaj El Romeral- kaj la populara monto nome Peña de los Enamorados (Roko de la Enamiĝintoj), kunformas la nomitan Loko de la Dolmenoj de Antekero, deklarita en Julio de 2016 Monda Heredo fare de UNESCO.

Antekero estis unu el la centroj ligitaj al la komencoj de la andaluza naciismo, kie oni redaktis la Federacian Konstitucion de Antekero en 1883 kaj kie oni interkonsentis pri la tiam nomita Aŭtonoma Pakto de Antekero en 1978, kiu kondukis al la atingo de politika aŭtonomeco por Andaluzio.[9] Tiu urbo iam klopodis iĝi sidejo de la andaluzia registaro, sed voĉdonado malakceptis tion favore al Sevilo.[10]

Geografio redakti

 
Vido de la urbo. Fone dekstre, la Peña de los Enamorados (Roko de la Enamiĝintoj).
 
La Torkalo de Antekero.

Antekero situas inter du el la grandaj unuoj de la andaluzia reliefo: nome la Subbetika Montĉeno kaj la Intrabetika Sulko. La Subbetikaj Montoj estas dise en la montaretoj ĉirkaŭ la Ebenaĵo (Vega) de Antekero, depresio de la ĉeno de valetoj kiuj kunformas la Intrabetikan Sulkon.[11]

Pro la granda etendo de la municipa teritorio, ĝi montras heterogenajn fizikajn trajtojn, en kiuj diferenciĝas tri ĉefaj teritoriaj unuoj: nome la ebenaĵo de la Depresio de Antekero, la montoj kaj la montaroj, kaj la zonoj de kamparo, ĝenerale situaj inter la du antaŭe menciitaj. La plej parto de la teritorio etendiĝas sur la depresia ebenaĵo, fekunda areo kie koncentriĝas la irigaciaj kultivoj kaj kie sidas plej el la municipaj urbaj centroj, kiaj tiu de la centra kerno.[11]

La aro de subbetikaj montaroj kiuj kunformas la Antekera Montaro, de kalka litologio, konstituas grandan barieron inter la depresio kaj la marbordo de la provinco. Tiu montoĉeno karakterizas pro manko de arbaroj kaj de agrikulturaj ejoj, pro ties roka karaktero kaj kruta topografio. Ili estas okupitaj de makiso kaj malgranda nombro de loktipaj kampardomoj (cortijo [korTIho]) kaj malgrandaj ruraj kernoj.[11]

La zonoj de kamparo situas inter la bordoj de la ebenaĵo kaj la montoj, same kiel sur la suda deklivo de la Antekera Montaro. Temas pri spacoj de milda topografio, kun malgrandaj montetoj okupitaj ĉefe de neirigaciaj kultivoj, ĉefe de olivarbaroj kaj cerealoj, kaj de kelkaj urbaj setlejoj.[11]

Flaŭro kaj faŭno redakti

 
Specimeno de Hispana ibekso en la montaro de El Torcal.

La klimato de Antekero estas favora al disvolvigo de vegetaĵaro de tipo mezmediteranea moderklimata. Tamen, pro somera trosekeco, la vegetaĵaro estas tre kserofila. Krome, pro la rokeco kaj kruteco de la montaroj kaj la dediĉo de la valebenaĵo al la agrikulturo, la arbaroj koncentriĝas nur en kelkaj zonoj, ĉefe sur la norda parto de la montaro, kie la grundoj ebligas arbaran vegetaĵaron.[11]

Oni distingas anzinarojn kaj aliajn malfermarbarajn montojn en Altiplano de Lagunillas, Dehesa de Yeguas kaj la zono de la Saucedilla, kie tio miksas kun vitoj, citizoj kaj genistoj, same kiel kun uleksoj kaj pinoj de rearbarigo. La Halepa pino estas la hegemonia specio en la Pinaro Romeral, dum la pinio hegemonias en la Pinaro Hacho [Aĉo]. Alia zono de pinaroj troviĝas en la Sierra de Huma, kie la pinoj alternas kun naturaj olivarboj, juniperoj, terebintarboj ktp. En la Sierra de las Cabras kaj Camarolos la vegetaĵaro estas, ĝenerale, disa kaj reprezentata de vitejoj, genistoj, kareksoj, anzinoj kaj kverkoj.[11]

La ĉerivera arbaro malaperis preskaŭ komplete kaj restas nur en kelkaj eroj de la rivero Guadalhorce kaj de la rojoj Parroso, Cerezo, Cauche, Valdivia kaj Yedra, kie troviĝas ulmoj, poploj, salikoj kaj eŭkaliptoj. Kontraste, estas grandaj zonoj de degradita vegetaĵaro konstituita de makiso, ĉaparalo kaj de kelkaj anzinoj.[11]

La montaroj Camarolos, Co kaj Cabras estas hejmo de faŭno en kiu estas pli ol 90 protektitaj specioj. En tiuj kaj aliaj zonoj oni observis foje eston de la gufo kaj de la reĝa aglo, same kiel de perdriko kaj de kunikloj kaj variaj specioj de amfibioj kaj reptilioj. Menciindas ke la Antekera Montaro utilas kiel ekologia koridoro por specioj kiaj la ibekso, ĉar ĝi faras naturan konekton inter la Natura Parko Sierras de Tejeda, Almijara kaj Alhama kaj la Natura Parko Sierra de las Nieves.[12] El inter la naturaj lokoj protektitaj, elstaras El Torcal, kiu ĝuas la deklaron de Natura Loko ekde 1989.[13] Ĝi enhavas gravajn naturajn valoraĵojn pri geomorfologio, flaŭro, faŭno kaj pejzaĝo, kaj enhavas ankaŭ unu el la plej impresaj ekzemploj de karsta pejzaĝo de Eŭropo.

Loĝantaro en 2013[11]
Setlejoj Loĝantaro
Antequera 35.896
Bobadilla-Estación 1.338
Bobadilla 476
Colonia Santa Ana 96
Cañadas de Pareja 133
Cartaojal 1.151
La Joya 962
Los Llanos 201
Los Nogales 109
Villanueva de Cauche 321

Demografio redakti

La urbo enhavas 41.854 loĝantojn, laŭ la censo de la INE de januaro de 2011, laŭ kiu ĝi estas la naŭa municipo de la provinco Malago laŭ loĝantaro kaj la unua de la interno nemarborda. La loĝdenso estas de 55,85 loĝ/km². La plej loĝata zono de la urbo estas la historia kvartalo; nome la urbocentro. La cetero de la domaro koncentriĝas en la submunicipoj kaj, malgrandkvante, en kampardomoj kaj aliaj ruraj loĝejoj. Ĝis marto de 2009, ankaŭ Villanueva de la Concepción formis parton de Antekero kiel Aŭtonoma Loka Ento.[14]

La demografia evoluo de la municipo estis tiu montrata en la jena tabelo:[15]

Demografia evoluo ekde 1900
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2000 2010 2011
31.609 32.336 31.526 32.974 37.531 43.334 42.327 40.908 35.171 38.827 40.598 45.234 41.854


La nombro de eksterlandanoj loĝantaj en la municipo, laŭ informo de la Instituto de Estadística de Andalucía de 2011, estas de 2.117, kaj la plej multnombra komunumo estas formata de ŝtatanoj el Brazilo, kiuj formas preskaŭ 22% de la totalo de eksterlandanoj.[16]

 
Strato de la urba kerno. Maldesktre, la Domo de Bouderé. Fone Alkazabo.

Urbaj kernoj redakti

La ĉefa kerno de la municipo estas konstituata de la urbo Antekero, kiu enhavas historian centron bone konservata kaj nombrajn monumentojn. Ties loko jam ekzistis en epoko de romianoj kaj islamanoj, elektita probable ĉar temas pri alta setlejo ekde kie oni dominas la valebenaĵon.[11]

La ceteraj kernoj estas pli malgrandaj kaj montras similajn trajtojn, kiaj rura karaktero kaj konstrutipoj kiuj korespondas al la grupigoj de unufamiliaj loĝejoj malaltaj, nedelonge konstruitaj, rilataj al la agrikultura ekspluatado de la zono aŭ al la ĉirkaŭaĵo de la fervojaj infrastrukturoj. La plej parto estas en en la valebenaĵo por profiti ties agrikulturan fekundecon: nome Cartaojal, Los Llanos de Antequera, Bobadilla, Bobadilla-Estación, Colonia de Santa Ana kaj Cañadas de Pareja. La ceteraj estas en la suda deklivo de la montaro: Villanueva de Cauche, La Joya, Los Nogales kaj La Higuera.[11]

Historio redakti

 
Dolmeno de Menga.

Prahistorio redakti

La fondo de Antekero estas ligata al la apero de la romia municipo Anticaria. La restaĵoj de civilizoj antaŭaj troviĝas en la arkeologio prahistoria kaj manifestiĝas en setlejoj kies datigo oscilas inter 2000 kaj 2500 jarojn a.K., kvankam aliaj opinioj datigas ilin en ĉirkaŭ 4000 jarojn.[17] La ĉefaj atestoj de tiu epoko estas la dolmenoj de Menga, Viera, El Romeral kaj la nekropolo de Alcaide, el kiuj la tri unuaj menciitaj estas pli proksimaj al la urbo kaj la lasta proksima al Villanueva de Algaidas, konsiderata la ĉefa dolmenaro de Hispanio kaj kies ĉefa aro estas la dolmeno de Menga, vera mejloŝtono de la megalitismo en la Iberia Duoninsulo.[18] Ĵusaj esploroj uzantaj karbonon 14 kaj kalkulojn pri sunlumado datigis la dolmenon inter la jaroj 3800 kaj 3600 a.n.e., nome mil jarojn antaŭ ol la plej konata megalita monumento de Stonehenge.[19]

 
La Efebo de Antekero.

Antikva Epoko redakti

Foresto de restaĵoj inter la grandaj kompleksoj de la prahistorio kaj la romia restaĵaro, ne indikas maleston de eblaj setlejoj de iberoj, tartesoj, fenicoj kaj kartaganoj, el kiuj la unuaj ĉeestis nur hipoteze sed ne neglektinde, dum la ĉeesto de kartaganoj manifestiĝis pro ceramiko kaj tombejoj trovitaj en Cerro León, batalkampo inter Asdrubalo Magono kaj la romiaj legioj.[20] En la romia epoko, la loĝantaro rapide asimilis la romian kulturon kaj la latinan lingvon.[21] Por romianoj, la urbo pluestis grava komerca centro, ĉefe konata pro ĝia produktado de olivoleo.[22] El romia heredo restas la banejoj nun elfositaj, situaj en la sudokcidenta areo de la urbo, kaj la skulptaĵo de la Efebo de Antekero, datita en la 1-a jarcento n.e. [23]

Mezepoko redakti

La alvenintaj ĝermanoj ŝajne detruis kun Anticaria ankaŭ aliajn setlejojn kiaj Singilia Barba, Nescania, Osqua kaj Aratispi, kvankam pri Singilia la trovitaĵoj atestas pluokupadon en la islama epoko ĝis la 12-a jarcento, same kiel ties gravon en epoko alt-imperia.[24] Simile okazis ĉe Anticaria, en kiu eniris la arabaj trupoj estritaj de Abd al-Aziz ibn Musa, post la traktato farita en Orihuela kun la visigota monarko Todmiro aŭ Teodomiro ĉirkaŭ la jaro 713. Dum la araba epoko la urbo estis konata kiel Medina Antakira kaj fortifikiĝis per alkazabo kaj defenda murego.[25]

 
Fernando la 1-a de Aragono, konkeranto de Antekero.

Ekde mezo de la 13-a jarcento, post la konkero de Sevilo kaj Jaeno, Antakira ekakiris gravon kiel centro de militoperacoj, pro ties proksimo al la landlimo inter regnoj de kristanoj kaj islamanoj. La gravo kiun en Kastilio oni atribuis al la konkero de la urbo evidentiĝas pro la fakto ke plenumis persone ties realigon la propra regento Fernando, kiu regis nome de sia nevo Johano la 2-a kaj kiu pasis al historio per la kromnomo de "tiu de Antekero".[17]

Post kelkaj malsukcesaj klopodoj, la fina atako fre de kastilianoj ekis la 20-an de aprilo de 1410 kaj ne finis ĝis la 22-a de septembro, kiam la andalusanoj negocis la donon de la urbo ŝanĝe de ĉevaloj por ilia retiriĝo al Archidona. Post la konkero, Antekero estis deklarita urbo per reĝa dekreto de 9-a de novembro 1441. Dum la konkero fare de Kastilio de la araba Reĝlando Granado ĝi iĝis strategia centro kaj landlima atakejo, elirejo de konkeroj postaj, kiaj tiuj por la konkero de Álora kaj Casarabonela, kaj ĉefe platformo por ekspedicioj kontraŭ la Nazaria Granada Reĝlando. En 1466, la reĝo Henriko la 4-a havigas la titolon "muy noble" (tre nobela) al la urbo Antekero pro la heroaj servoj havigitaj fare de ties loĝantoj.[26]

Moderna Epoko redakti

El la konkero de Granado en 1492 la urbo ektransformiĝis kaj etendiĝis ekster la muregoj, pliigante sian loĝantaron danke al siaj fekundaj teroj kaj al foresto de malamikoj. Sub dominado kastilia, la urbo pluestis grava komerca centro pro sia privilegia loko, sia floranta agrikulturo kaj la laboro de ties metiistoj, kiuj kontribuas al la kultura kresko de la urbo. Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj la urbo ĝuas eĉ pli grandan demografian kreskon, kaj iĝis unu de la komercaj urboj plej gravaj de Andaluzio, ĉefe pro sia loko kiel kruciĝo de kelkaj ĉefaj komercaj vojoj.[17] En tiuj jarcentoj mortiĝis Pedro Espinosa, Cristobalina Fernández de Alarcón kaj Luis Martín de Plaza, elstaraj poetoj de la nomita "anteker-granada skolo".

 
Palaco de Villadarias.

En la jaro 1500, la Katolikaj Gereĝoj havigas permesilon al la urbo por ke tiu donu 700 varas de tereno sur kiuj oni konstruu monaĥejon sub la nomigo de Sankta Zoilo, por la Monaĥoj Franciskanoj. Krome, la samaj reĝoj fondis la preĝejon Real Colegiata de Santa María La Mayor, kiu ekde tiam iĝis la referenco kultura antekera.[17] En 1573 aperas la unua presmaŝino, kaj tiele Antekero iĝis la sepa andaluza urbo kiu havis tion post Sevilo (1472), Granado (1496), Osuna (1549), Baeza (1550), Kordovo (1556) kaj Jerez (1564), spite manko de universitato, kvankam ja havis gramatikejon ĉe la Colegiata.[27]

En la 18-a jarcento la urbo atingas sian plej bonan epokon. La urbo transformiĝas kaj nombraj religiaj institucioj sidejis en la urbo kaj konstruis nombrajn domojn, kapelojn kaj preĝejojn, ĝis konverti Antekeron en aŭtenta konventa urbo. Ankaŭ la nobelaro realigas mendojn de novaj palacoj kaj tiam aperas grava arta agado dediĉita al nutrado ne nur de la nombraj konventoj kaj palacoj antekeraj, sed ankaŭ de tiuj de najbaraj setlejoj kaj eĉ de aliaj provincoj.[17] En tiu epoko, Antekero estis unu el la andaluzaj urboj kun plej granda fabrika agado, ĉefe por la tekstila industrio, baze ĉefe sur la lano, kaj iom pli malgrandskale sur la silko kaj la lino. Ĉirkaŭ 1755 la urbo havis 87 tekstilajn fabrikantojn kiuj disponis de 147 teksejoj. Pro ties gravo, en 1765 oni donas la titolon de “Reĝa” al la Real Fábrica de Lanas, Paños y Bayetas. La plej parto de la fabrikoj koncentriĝis en la bordo de la Rivero, kiu havigis energion al la instalaĵoj.[28]

Nuntempa Epoko redakti

 
Angulo de tipa popola arkitekturo, kun fonto.

La 19-a jarcento karakteris pro la perdo de loĝantaro pro epidemioj, kaj la apero de pliiĝanta burĝaro kiu serĉos en la sektoro tekstila kaj lanprodukta alternativojn al la agrikulturo kaj al la malaltiĝantaj metioj.[26] En 1810 la urbo estis denove konkerita, tiam de la trupoj napoleonaj, kiuj estis elpelitaj post du jaroj. La alveno de la industria epoko en la urbon, ebligis ke ties produktoj estu komercigitaj en la tuta Hispanio, kaj iĝis famaj kaj valorigitaj la litkovriloj el Antekero. Sed tuj poste, el la inaŭguro de la unua fervojo Barcelono-Mataró, Antekero perdis komercpovon favore al la tekstilo de Katalunio, ĝis malaperi komplete. En 1883, oni aprobis en Antequera la andaluzian konstitucion kaj el tiam ĝi iĝis konata kiel la Konstitucio de Antequera.[29]

En la komenco de la 20-a jarcento oni kreis la gazeton El Sol de Antequera, plej aĝa en la malaga gazetaro. La postaj militoj kaj aliaj faktoroj tiujarcentaj ne favoris la disvolvigon de la urbo, kaj okazigis ke la urbo revenu al agrikulturo pli kaj pli malpli kompetenca. Post la Hispana Enlanda Milito, la urbo suferis grandan ekonomian kaj socian dekadencon okazigante fortan elmigradon.[17]

Pro la alveno de la demokratio kaj la sencentrigo de la ŝtato, la socia interkonsento favore al la aŭtonomeco por Andaluzio materiiĝis en la nomata Pakto de Antekero la 4-an de decembro 1978.[30] La urbo ricevis proponon por iĝi sidejo de la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo,[31][32] sed tiu malsukcesis kaj finfine Sevilo estis elektita.

Monumentoj kaj interesaj lokoj redakti

 
Real Colegiata de Sankta Sebastiano.

Antekero estas hejmo de etenda arkitektura heredo komponita de pli ol duoncento da religiaj kaj civilaj konstruaĵoj, same kiel de nombraj arkeologiaj kuŝejoj.[33]

Religia arkitekturo redakti

Deklarita Nacia Monumento, la Reĝa Kolegiato de Santa María La Mayor estas transira verko inter la malfrua gotiko kaj la renesanco. Ĝi estis konstruita inter 1514 kaj 1550 kaj estas la unua templo planita ene de la renesanca stilo en Andaluzio. Elstaras ties ionikaj kolonoj kaj ties mudeĥara kasonaro same kiel la gotik-mudeĥara volbo de la Ĉefaltaro. La fasado de konstru-ŝtonaro estis konstruita el ŝtonoj devenaj el la restoj de la iama urbo Singilia Barba. La alia Reĝa Kolegiato de Antekero, nome la Reĝa Kolegiato de Sankta Sebastiano, estis konstruita el 1548 fare de la arkitekto Diego de Vergara, kvankam poste ĝi suferis variajn ŝanĝojn pro kio aktuale ĝi prezentas mikson de stiloj: renesanca kaj platereska en la fasado, baroka en la sonorilturo kaj novklasika en partoj de la interno.[33]

 
Preĝejo de la Konvento de Sankta Aŭgusteno.

Konventoj redakti

La konventoj interesaj estas nombraj. La aktuala Konvento de Madre de Dios (Dipatrino) de Monteagudo estis starigita inter la jaroj 1747 kaj 1761 sur iama konvento detruita de incendio. La projekto korespondis al arkitekto Cristóbal García, kiu sukcesis havigi al la interno impreson de movo kunigante konkavajn surfacojn kun volboj sur kaskedetoj kaj aliaj elementoj. Ties turo estas konsiderata kiel unu el la plej belaj ekzemploj de la baroko andaluza. La Konvento de Belén datas el komenco de la 17-a jarcento kaj prezentas planon de latina kruco, fasado simpla el ŝtono kaj briko kaj kupolo ornamita per multkoloraj barokaj pucaĵoj. La Konvento de la Victoria (Venko), kontraste, havas oklateran planon kaj estas inspirata en la modeloj de la itala baroko. La fasado de ŝtonkonstruado prezentas centran balkonon kiu havigas civilan aspektoon al la konstruaĵo. La Konvento de la Encarnación (Enkarniĝo), datita en 1580, estas de estilo manierisma-mudeĥara kaj ripetas la modelon de moriska granada preĝejo, kun unusola navo kovrita per kasonaroj.[33]

La Konvento de Sankta Aŭgusteno estas unu de la plej antikvaj, konstruita inter la jaroj 1550 kaj 1566, laŭ la projekto de Diego de Vergara. La turo de la preĝejo montras pekuliaran aspekton ĉar estas situa inter kontraŭfortoj. La hegemonia stilo estas tiu de la manierismo, al kiu korespondas la kapelo, la fasado kaj la volbo. La Konvento de la Trinidad (Triunuo) datas de 1672-1683 kaj prezentas barokan stilon tre klasikisman. La projekton faris monaĥo de la ordeno de la Senŝuaj Triunuanoj, fray Pedro del Espíritu Santo. Ankaŭ de la 17-a jarcento datas la Konvento de Remedios (Virgulino de Rimedoj), la Konvento de Sankta Dominiko, el kiu elstaras la mudeĥara strukturo de la centra navo kaj la Konvento de la Magdalena, kiu datas de 1691, de la ordeno de la Senŝuaj Franciskanoj. [33]

 
Detalo de la pordego de la Konvento de Dipatrino de Monteagudo.

Al la 18-a jarcento apartenas aliaj tri konventoj. La Konvento de Sankta Jozefo estis konstruita inter 1707 kaj 1734 kaj estas konsiderata kiel unu de la plej aŭtentaj montraĵoj de la antekera baroko. Ĝi havas du partan pordegon, el prilaborita briko kaj bakita tero, atribuita al Tomás de Melgarejo. La arkitekto Andrés Burgueño estas la aŭtoro de la pregejo de la Konvento de la Catalinas. Ĝi prezentas unusolan navon ŝirmita per barelvolbo, ofta kaj en Hispanio kaj en Hispanameriko, kun ĉefa kapelo kaj ĥorejo. La interno, tre ornamita, kontrastas kun la simpleco de la ekstero. Siaflanke, la Konvento de Sankta Eŭfemia havas miksan planon. Ties preĝejo stariĝis inter la jaroj 1739 kaj 1763 laŭ la planoj de la majstro Cristóbal García. Ĝi prezentas similaĵojn de la nazaria arkitekturo kaj novklasikajn nuancojn en la fasado.[33]

Laste menciendas la Reĝa Monaĥejo de Sankta Zoilo, fondita de la Katolikaj Gereĝoj en 1500. Estas konvento de stilo gotika kaj ankaŭ deklarita Nacia Monumento. El la origina verko konserviĝas kelkaj volboj kaj la pordego de la preĝejo. En la interno elstaras la mudeĥara strukturo de la centra navo kaj de la manierismaj pucaĵoj de la krucvolbo.[33]

 
Interno de la Preĝejo de Nuestra Señora del Carmen.

Preĝejoj redakti

El la 16-a jarcento elstaras la aro de preĝejoj kun kolonoj renesancaj formita de la preĝejoj de Sankta Petro, de Sankta Maria de Jesuo kaj de Sankta Johano Baptista. La unua prezentas volbojn de gotika krucaro, eblaj restaĵoj de la origina templo komencita en 1522. La venonta jarcento ĝi suferis kelkajn verkojn de remodelado, direktitaj de la arkitekto de la Katedralo de Malago Pedro Díaz de Palacios. Tiu de Sankta Maria de Jesuo estas rekonstruaĵo, ĉar la origina preĝejo estis detruita dum la franca invado. Ĝi havas seslateran planon kaj grandan ornamaron. La preĝejo de Sankta Johano Baptisto estis finita en 1584. La fasado estas simpla, sed ties interno estas konsiderata kiel unu el la juveloj de la andaluzia baroko.[33]

Estis konstruitaj en la 16-a jarcento ankaŭ la Preĝejo de Santiago (Sankta Jakobo) kaj la Preĝejo de Nuestra Señora del Carmen. Tiu de Santiago en sia komenco estis ermitejo, komencita en 1519. Ĝi havas unusolan navon ŝirmita per volbo. Tiu de Carmen situas sur deklivo, ĉe la rivero Villa [BIja]. Ĝi formis parton de antikva konvento nun malaperinta kaj ĝi estas deklarita Nacia Monumento. Ĝi konstruiĝis inter 1583 kaj 1633 en stilo manierisma-baroka. Elstaras la tri grandaj retabloj de la ĉefkapelo, datitaj en la 18-a jarcento.[33]

 
Baroka interno de la preĝejo Carmen.

El 17-a jarcento elstaras du temploj: la Preĝejo de Nia Senjorino de Loreto kaj la Preĝejo de Kapucenoj. La unua ekkonstruiĝis en 1693 kaj elstaras pro sia monumenta fasado baroka. Tiu de Kapucenoj estis sanktigita en 1658 kaj ĝi havas plenon de latina kruco. El la 18-a jarcento datas la Preĝejo de Sankta Mikaelo, konstruita laŭ la desegnoj de la arkitekto Nicolás Mejías, el kies verkaro konserviĝas nur la ĉefkapelo, ĉambro kaj la sonorilmuro. La cetero de la preĝejo estas rekonstruaĵo de la 20-a jarcento, kiu intencis reprodukti la originan desegnon.[33]

Ermitejoj kaj kapeloj redakti

La Kapelo de la Virgen del Socorro (Helpovirgulino) estas nomita ankaŭ Kapelo Portiĉŭelo, ĉar estas situa en la samnoma placo, kiu estas konsiderata kiel unu de la aroj plej interesaj de la andaluza popola urbanizado. La kapelo estis starigita en 1715 kaj komponiĝas de du etaĝoj de malfermaj galerioj kun duoncirklaj arkoj kaj tri fasadoj. Aliflanke, la Kapelo Tribuna de la Blanka Kruco datas de 1774 kaj estas atribuita al la arkitekto Martín de Bogas. Ties stilo estas malfrubaroka. Aliflanke, la Ermitejo de la Vera Kruco estas sur unu el la plej altaj partoj de la urbo. Estas de stilo renesanca kun kelkaj elementoj manierismaj kaj barokaj pucaĵoj.[33]

Civila arkitekturo redakti

 
Alkazabo de Antekero.

La Alkazabo de Antekero estas la komplekso plej elstara de la antikva islama medina (urbo). Ĝi okupas la monteton kaj havas ortangulan planon kaj du turojn, el kiuj la plej granda estas tiu Homenaje (ĉefturo). Aliaj civilaj elstaraj konstruaĵoj estas la jenaj: nome la Municipa Pósito, nome antikva stokejo de tritiko de la 17-a jarcento; la Hospitalo de Sankta Johano de Dio, konstruita en la dua duono de la 18-a jarcento; kaj la Urbodomo, antikva konvento konvertita en la sidejo de la urbodomo.[34]

El la 20-a jarcento elstaras du konstruaĵoj konstruitaj dum la Dua Respubliko: nome la Kin-Teatro Torkal (1933-34), ekzemplo de arkitekturo raciisma kaj estetiko de artdekora stilo, de la arkitekto Antonio Sánchez Esteve; kaj la eklektika banko Caja de Ahorros de Antequera (1932), projekto de la arkitekto Daniel Rubio.[34]

Apartan mencion meritas la nombraj ekzemploj de palaca arkitekturo kiuj konserviĝas en la urbo, el kiuj meciendas la jenaj: la Palaco de la Markizoj de la Peña de los Enamorados, de la 16-a jarcento; la Palaco de la Markizo de Eskalonias kaj la Domo de Pardo, de la 17-a jarcento; la Palaco de la Markizo de Villadarias, la Palaco de Nájera, la Domo de Kolarte, la Domo de la Grafo de Pinofiel kaj la Domo de la Barono de Sabasona, ĉiuj el la 18-a jarcento; la Domo de la Grafo de Kolĉado; la Domo de Ramírez; la Domo Bouderé, de la arkitekto Daniel Rubio; kaj la Domo de Serrailler, de Aníbal González.[34]

Monumentaj pordegoj redakti

 
Pordego de Estepa.
  • Arko de la Gigantoj: estas konstruaĵo farita pro municipa iniciato en 1585 kadre de la planoj de la humanismo, cele al anstataŭo de angula alirejo al la islama murego rememorigante per granda duoncirkla arko la triumfarkoj de la klasika mondo. Sur la murego oni sitius latinlingvajn skriboŝtonojn de la propra Anticaria same kiel el aliaj romiaj urboj kiuj ekzistis en ties ĉirkaŭaĵoj (Singilia Barba, Nescania, Osqua, ktp.) kaj kvar grandajn skriboŝtonojn sur kiuj oni montras dediĉon al ka reĝo Filipo la 2-a.[35]
  • Pordego de Malago: situa en la murego de la alkazabo, kiel angula pasadejo. Ĝi enhavas hufoferan arkon konstruita el briko de nazaria stilo.[36]
  • Pordego de Estepa: detruita en 1931 kaj rekonstruita en 1998, estas konstruaĵo el briko kaj ruĝa kalkoŝtono el la Torkalo. Ĝi prezentas tri duoncirklajn arkojn kaj bildon el terakoto de la Virgulino de la Rozario de la antekera skulptisto Eloy García, kiu anstatatŭas al tiu kun iam faris la skulptisto Andrés de Carvajal y Campos.[37]
  • Pordego de Granado: estas verko de la arkitekto Martín de Bogas, konstruita en 1748, kvankam ĝi suferis diversajn modifojn postajn. Ĝi komponiĝas el duoncirkla arko kaj supra fenestreto kiu enhavas bildon de la virgulino.[38]
 
Fontan-skulptaĵo de la Enamiĝintoj.

Fontanoj kaj skulptaĵoj redakti

  • Skulptaĵo de la Infanto Don Fernando: situa en la placo Coso Viejo, estas dediĉata al la konkeranto de Antekero.[39]
  • Fontano de la Kvar Elementoj: same situa en la placo Coso Viejo, reprezentas la Kvar Elementojn: akvo, fajro, aero kaj tero.[39]
  • Fontano de Sankta Sebastiano: situa en la placo de Sankta Sebastiano, verko de Baltasar de Grodos, kiu desegnis ĝin en 1545 dekomence pora la Alta Placo.[40]
  • Skulptaĵo de Pedro Espinosa: starigita honore al antekera poeto, estas verko de José Manuel Patricio Toro, datita en 1998. Estas situa en la placo de Sankta Maria.[41]
  • Triumfo de la Senmakula: baroka kolono datata en 1697, de la skulptisto Antonio del Castillo.[42]
  • Fontan-skulptaĵo de la Enamiĝintoj: konstruita de José Manuel Patricio Toro en 2004, omaĝe al la du Enamiĝintoj kiuj laŭ la legendo ĵetiĝis el la Roko de la Enamiĝintoj.[43]

Arkeologio redakti

 
La Arko de la Gigantoj enhavas latinlingvajn skriboŝtonojn devenaj el la kuŝejoj de Singilia Barba kaj aliaj romiaj setlejoj.

La arkeologiaj restaĵoj plej gravaj de la municipo estas tiuj kiuj formas la nomatan arkeologia zono de la dolmenoj de Antekero, komponita de la dolmenoj kiuj nomigas ĝin kaj serio de kuŝejoj rekte rilataj kun la nekropolo megalita. La tri tombejoj kiuj formas ĝin konservas la originan tombon kaj ĉiuj el ili prezentas klarajn teknikajn kaj formalajn diferencojn. La dolmeno de Menga estas unu el la mejloŝtonoj de la lintela arkitekturo en la Prahistorio de Eŭropo. Ties grando konsistas ĉefe el ties arkitekturaj trajtoj kaj la grando de la rokegoj uzitaj por ties konstruo. Ĝi okupas malaltan elstaraĵon sur kiu ĝi estis konstruita, sur natura roko, nome larĝa kaj longa elfosaĵo kiu jam havis la dimension de kio poste estos la propra tombo. La totala longo de la tuto atingas 27,5 metrojn.[18]

 
Vido interna de la dolmeno de Menga.

Ankaŭ la dolmeno de Viera estas konstruita parte sur altaĵo de la tereno. En tia altaĵo oni faris, laŭlonge, fosaĵon en kies interno oni lokigis, vertikale, la ortostatojn. La tuta dolmeno ŝirmiĝas per teramaso kiu atingas kvindek metrojn de diametro. La definitiva formo de la plano permesas klasigi ĝin ene de la tipo "megalita tombo de koridoro". La dolmeno tholos de El Romeral havas du ekzemplojn de ĉambroj realigitaj pere de la rimedo de kupolo de alproksimigo de linioj. Ekstere la teramaso ne ŝajnas diferenca el la aliaj du. Tamen, en ties konstruo oni uzis ŝtonojn kiel ĉefa elemento de muroj kaj volboj. Ankaŭ ties plano kaj distribuo interna montras pekuliaraĵojn. Nome longa koridoro de 26 metroj formita de du longaj muroj kun klara klino, havigas aliron, tra pordo tre prilaborita, al granda funebrejo.[18]

 
Vido interna de la dolmeno de Viera.

En la ĉirkaŭaĵoj de la dolmenoj troviĝas la setlejo de la Monteto de Antekero, studita la unuan fojon en 1977. Temas pri setlejo de la Ĥalkolitiko jam enirante en la epoko de la Kulturo de sonorilformaj pokaloj, pri kio oni povas identigi elementojn plej gravajn kelkajn ujojn kun elstaraj bordoj iom foraj kaj ornamitan pinton ebenan kun sonorilformaj motivoj fendigitaj, similaj al la tipoj rilatigitaj tradicie kun la tipoj de Palmela.[18]

Aliaj gravaj kuŝejoj estas la jenaj: la Buĉejo de la Maŭroj, nome restaĵoj de termobanejoj ĉe la rivero de la Villa; la romiaj termobanejoj situaj ĉe la ekdeklivo de la Real Colegiata de Santa María la Mayor; la romia vilao de la Stacio, datita inter la 1-a kaj la 4-a jacento. a.K.; la arkeologia zono de Aratispi, koresponda al la Ĥalkolitiko, al la Bronzepoko, kaj al epoko de iberoj-kartaganoj kaj romiaj; El Gallumbar, rura setllejo dediĉita al la prilaborado de olivoleo en romia epoko; la nekropolo de Alcaide, apartenanta al centraj Ĥalkolitiko kaj Bronzepoko; la malfruromiaj setlejo kaj nekropolo de La Angostura; kaj la arkeologia zono de la romia urbo de Singilia Barba, inter multaj aliaj.

Ekonomio redakti

Brutaro[44]
Brutaro Brutoj
Kapra 33.637
Ŝafa 14.769
Porka 13.451
Kortobirda 10.579
Bova 3.337
Ekveda 544
Kuniklina 148
 
Herbaj kultivoj en la kamparo de Antekero.

Agrikulturo kaj brutobredado redakti

La valebenaĵo Vega de Antequera estis priskribita kiel la "provizejo" de la provinco Malago. Fakte, en tiu zono oni rikoltas 90% de la produktado de tuberoj de la provinco, ĉefe terpomoj kaj cepoj, kio kune sumis rikolton en 2007 de 33 milionoj de kilogamoj. Samjare oni rikoltis 250.000 kilogramojn de asparagoj, produkto speciale enspeziga el kiu 90% komerciiĝas en merkatoj de Eŭropo. Tiuj tri kultivoj estas la plej gravaj, elstare la produktado de frua terpomo, el kio Antekero estas unua produktanto de Hispanio, kun 8 milionoj da kilogramoj ĉiujare.[45]

La agrikulturo estas fundamenta en la ekonomio de la urbo. La municipo havas totalon de 50.605 ha kultivataj, distribuitaj inter 24.713 ha destinataj al kultivo de herboj kaj 25.892 ha dediĉataj al la arbaj kultivoj.[46] La plej parto de la agrikultura areo estas dediĉata al senirigacio, el kio ĉefaj kultivoj estas olivarboj, la cerealoj kaj la industriaj kultivoj. La kultivoj de fruktarboj reprezentas malgrandan procenton de la kultivata areo kompare kun la senirigaciaj kultivoj. Elstaras la nombro de kooperativoj dediĉataj al la produktado de olivoleo, inter kiuj elstaras Dcoop, unu el la plej grandaj kooperativoj de Hispanio.[47]

La senirigacia areo estas dediĉita same al la herbaj kultivoj, ĉefe al tritiko, hordeo, aveno, legomoj, tuberoj kaj la industriaj kaj furaĝaj kultivoj. La senirigacia zono koncentriĝas en la valebenaĵo, kie eĉ oni konstruis eĉ la setlejon de kolonianoj nome Los Llanos de Antequera, cele al potencigo de la irigacio en la zono.[48]

 
Antekero, vendeja strato.

La intereso de la brutobredado en la municipo centriĝas en la laktoprodukta industrio, kiu grupigas grandan nombron de partneroj. En la municipo estas la brutobredado kalkulita en la apuda tabelo. Ankaŭ gravas la bestobredado de ĉevaloj de Hispanaj Purraso (Andaluza Ĉevalo) kiuj elstaras pro pureco kaj kvalito.

Komerco, industrio kaj turismo redakti

Pro la disvolvigo de la komunikvojoj kaj pro la centra situo en Andaluzio, la logistika industrio spertis eksplodon en la zono per la instalado de nombraj entreprenoj kiaj Verdifresh, Alcati, la distribucentroj de la ĉenoj de superbazaroj Mercadona kaj Día aŭ la fabriko de produktado de kukoj de Bimbo, inter multaj aliaj instalaĵoj. Unu de la plej grandaj zonoj de koncentrado de entreprenoj estas tiu nomita Centro Logístico de Andalucía, kie sidejas entreprenoj kiaj Pordoj THT, Baeza SA aŭ la distribuanto de marproduktoj Cadelmar.[49]

La Centro Comercial Abierto (Komerca Malferma Centro) estas aro de vendejaj stratoj kiu troviĝas en la urbocentro. Ĝi etendas inter la strato Alameda kaj la strato Carrera, kie estas la plej parto de la vendejoj de la urbo. Tiu Komerca Malferma Centro (fakte vendeja kvartalo) enhavas diversajn sektorojn kiaj tekstila, manĝaĵa, ilara, ŝua, pan-kuka ktp. Aliflanke, la turismo kiu venas al la urbo plej ofte serĉas kulturajn kaj monumentajn vidindaĵojn krom la kuirartajn kaj ennaturajn distrojn kaj ĝuojn. En la urbo estas hoteloj, ĉu malnovaj en tradiciaj konstruaĵoj ĉu modernaj en apartaj situoj.

Metioj redakti

La komarko de Antekero ĝuis iam de granda metiista tradicio kiu pli kaj pli perdiĝis. En la aktualo, la metiistaj atelieroj plej elstaraj estas dediĉataj al la fabrikado de mebloj el ligno, al la forĝado, al la laboroj el ŝtono kaj marmoro, al la farado de regionaj folkloraj vestaĵoj ktp. Aperis ankaŭ novaj atelieroj centrataj en la tekstila metiaro (tapiŝoj, jarapa (ĉifontapiŝoj), litkovriloj), en la ceramiko kaj la ledo.[50]

Menciindas ankaŭ la atelier-lernejoj situaj en la komarko, pro9 la laboro farata por la rekuperado de la tradiciaj metioj kaj pro ties kontribuo al la taskoj de rehabilitado de konstruaĵoj de la urbo.

Kulturo redakti

 
Kin-teatro Torcal.

Antekero estas la naskiĝurbo de la poetoj Pedro Espinosa kaj José Antonio Muñoz Rojas. Pedro Espinosa pritraktis sian naskiĝurbon en libro en prozo, nome Panegírico de la ciudad de Antequera, en 1626 kaj li estas konata ĉefe kiel ĉefe reprezentanto de la anteker-granada skolo kaj unu el ĉefaj antologiistoj de la liriko de la Hispana ora epoko.[51] José Antonio Muñoz Rojas estis premiita en 1998 per la Nacia Premio de Literaturo de Hispanio pro sia verko Objetos Perdidos (Perditaĵoj), kaj per la Premio Reina Sofía de Poesía Iberoamericana en 2002. Li estis nomumita Preferata Filo de Andaluzio en 1992.[52] El lia fekunda verkaro elstaras Antequera, norte de mi pluma Arkivigite je 2016-04-16 per la retarkivo Wayback Machine (Antekero, nordo de mia fontoplumo) en kiu li kolektas artajn kaj literaturajn manifestojn de intereso pri la urbo.

 
Evento de 2007 de la Antequera Blues Festival.

La tipa danco estas la antekera fandango. Li estis malpermesita en 1556 sed eĉ tiele ĝi estis dancita en la familia etoso. Oni uzas pistilon kiu markas la takton de la fandango kaj oni kreis por flirtado inter viroj kaj virinoj. Tiu estas danco trankvila kaj ceremonia kiu, spite sian popolan karakteron, similas pli al salondanco. Ĝi plej ofte dancatas en du partoj, de po tri strofoj, kiuj komponiĝas siavice de po unu dancero kaj de po unu promeneto kiu ripetiĝas en ĉiuj strofoj. Ankaŭ kaj la muziko kaj la vortumado kaj la instrumentoj kiuj akompanas tiun dancon estas popolaj.

Oni dancas ankaŭ dancojn kiaj tiu de la zapatilla (pantoflo), kantata en pasakaljoj kaj en Kristnasko[53] kaj la feliciano, tipa kanto de ekskursoj kaj kamparpromenadoj, kiu enhavas dancon simila al la pasakaljoj. Estas multnombraj popolaj kantoj kaj por infanludoj, kiuj estis kompilitaj fare de lokaj fakuloj.

Kulturaj eventoj redakti

 
La Real Colegiata kaj ties placo, scenejo de la Antequera Blues Festival, la Noche Flamenca de Antequera kaj aliaj kulturaj eventoj.

Unu el ĉefaj muzikaj eventoj estas la blusa festivalo Antequera Blues Festival, okazigita ĉiujare ekde 1988. La festivalo okazas dum la semajfinoj de la monato julio pere de koncertoj en diversaj kortoj de la urbo, kiaj tiu de la biblioteko, de la municipa muzeo kaj de la Muze-Domo de Kolarte, kvankam la ĉefaj koncertoj okazas en la etoso de la Real Colegiata de Santa María la Mayor.[54] Pli malnova estas la festivalo de la Noche Flamenca de Antequera (Flamanka nokto), okazigita ankaŭ ĉiujare la 11-an de aŭgusto ekde 1985. Ĝi estas dediĉata al la flamenko kaj okzas samen en la etoso de la Colegiata de Santa María.[55]

Alia grava evento estas la Baroka Festivalo de Muziko kaj Komedioj. Ĝi okazas ekde 2004 sur la stratoj, placoj kaj monumentoj de Antekero kaj centriĝas ĉefe en la verkoj de la Hispana Ora Jarcento. La programo inkludas koncertojn kaj klasikteatrajn ludojn. Tiuj ludoj estis ekzemple de famaj verkoj kiaj El perro del hortelano (La hundo de la fruktoĝardenisto, de Lope de VegaLa cena del rey Baltasar (La vespermanĝo de la reĝo Baltazaro), de Calderón de la Barca.[56]

Kultura ekipado redakti

 
Omaĝo al esperantisto Higinio García Gómez-Quintero en la Klostro de Sankta Zoilo de Antekero dum la Andaluzia Kongreso de Esperanto 2016 la 29-an de Oktobro.

La urbo enhavas kvin bibliotekojn, inter kiuj elstaras du administrataj de la municipo, nomataj la Biblioteca Supramunicipal de San Zoilo kaj la Municipa Historia Arkivo.[57] La nomo de Sankta Zoilo devenas por la unua ĉar ĝi estas situa ĉe la klostro de antikva monaĥejo franciskana dediĉata al tiu sanktulo. Krome la urbo disponas el du teatroj: nome la Teatro Cervantes, kun enhavkapablo por 440 ĉeestantoj, kaj la Kin-Teatro Torkal, kie desegno estis verko de la kadiza arkitekto Antonio Sánchez Esteve inter la jaroj 1933-34.[58] Alia sceneja elstara loko estas la Kultura Centro Sankta Klara. Krome estas konservatorio en la urbo situa en la Konstruaĵo de la Kulturdomo.

Krome, oni inaŭguris la nomata "Galería de Alcaldes" (Galerio de Urbestroj) en la Palacio Consistorial (Urbodomo).[59] Tie troveblas la portretoj de ĉiuj urbestroj de la demokratia epoko de Antekero, tio estas de José María González Bermúdez, de Pedro de Rojas Tapia, de Paulino Plata Cánovas kaj de Jesús Romero Benítez.[59]

  • Municipa muzeo: situa en la Palaco Nájera, ĉe la Placo Coso Viejo enhavas etendan kolekton de religia arto kaj de verkoj de la loka pentristo Cristóbal Toral, same kiel la statuon de la Efebo de Antekero, kconsiderata la verko plej grava de la muzeo.[60]
 
La Palaco Nájera, sidejo de la municipa muzeo.
  • Konventa Muzeo de Descalzas (Senŝuaj Monaĥinoj): montras la artan heredon de la Konvento de la Senŝuaj Karmelaninoj. La kolekto estas distribuata en kvar salonoj krom la propra preĝejo kaj inkludas skulptaĵojn kiaj busto de Virgulino de Doloroj de Pedro de Mena kaj la Virgulino de Betleno, atribuita al La Roldana, same kiel pentraĵoj de Antonio Mohedano de la Gutierra, Luca Giordano kaj Antonio de Torres, krom aliaj artaĵoj de Francisco Salzillo.[61]
  • Muzeo de la Olivoleo: administrata de la kooperativo Hojiblanca, estas dediĉata al la oliva tradicio de la komarko de Antekero. Ĝi montras kolekton de artefaktoj rilataj kun la produktado de olivoleo kaj informajn tabulojn pri ties historio.[62]
  • Muzeo de la Beatino Madre Carmen del Niño Jesús: muzeo dediĉata nur al la antekera beatino Madre Carmen del Niño Jesús.
  • Muzeo de Uzadoj kaj Kutimoj de Sankta Benedikto: temas pri privata kolekto de kutimara enhavo, komponita de montraĵoj de diversa deveno.[63]
  • Muzeo-Domo de Kolarte: temas pri senjora rezidejo de la 18-a jarcento de novaraba stilo, ornamita per mebloj kaj utilaĵoj de la epoko.[64]
  • Museo Taurino (Taŭrluda Muzeo): Situa en la alta etaĝo de la Plaza de Toros (Taŭrludejo). Ĝi enhavas etendan arkivon kaj fotan kaj ĵurnalisman pri taŭrludaj temoj, afiŝoj, dokumentoj, taŭrkapoj kaj lum-vestaĵoj (taŭrludaj vesto) apartenantaj al gravaj taŭrludistoj.
  • Municipa Historia Arkivo: Situa en la antikva municipa pósito (grenostokejo), tiu arkivo enhavas 16.193 manuskriptajn volumoj (3.472 libroj kaj 12.721 dosieroj) kaj 2.731 presitajn librojn de la jaroj 1411 al 1998. Elstaras la kolekto de 64 ĥorus-libroj de la 16-a al 19-a jarcentoj, ornamitaj per miniaturoj.[65]

Kuirarto redakti

 
La mollete kun olivoleo.

La kuirarto de Antekero estas etenda kaj varia, kaj por ĉefaj pladoj kaj por desertoj. La mollete [moJEte] de Antekero, nome tipo de brioĉo, estas standardo de la urbo ĉar ĝi estas konata transe. La mollete estas ligata al la urbo Antekero, pro la laboro de la familio Paradas, kiu dum generacioj disvastigis kaj ekkonigis ĝin ĉefe en Andaluzio sed ankaŭ en la cetero de Iberio. La porra (nomita salmorejo aliloke, nome ia tipo de gazpaĉo malpli likva), kaj la pío antequerano (tipo de salta) estas pladoj oftaj en la someraj manĝoj. En Kristnasko diversaj lokaj entreprenoj specialiĝis en la fabrikado de mantecados kaj aliaj dolĉaĵoj tiutempaj. La produktado de tiuj dolĉaĵoj generas ĉirkaŭ 150 laborlokoj portempaj, kiuj produkta ĉirkaŭ 3.000 tunojn da ĉiujare kiujn oni eksportas al la tuta hispana teritorio. Pri desertoj, la bienmesabe (signife, ege gustoplaĉas al mi) estas unu el la plej famaj de la municipo, same kiel la angelorum.[66]

Aliaj ĉefaj pladoj tipaj estas la jenaj: ajoblanco, pimentón, la gazpachuelo (fiŝsupo kun ovaĵo), la migas kaj kelkaj salatoj, kiaj tiuj el kardo. Kelkaj produktoj komerciigitaj de aliaj entreprenoj de la zono estas la olivoleo kun devennomigo Antequera kaj la konservoj de la produktoj de la antekera valebenĵo. Oftas ankaŭ la pladoj de ĉasbestoj kaj la receptoj de fiŝaĵoj en escabeche (vinagrotemprite), konservosistemo de manĝaĵoj el la epoko de la Romia Imperio.[66]

Antekero kaj Esperanto redakti

 
Esperantistoj en la Dolmeno de Menga.

En Antekero okazis la Andaluzia Kongreso de Esperanto 2016 el 29-a de oktobro al 1-a de novembro kun agado en Municipa Muzeo kaj en Kulturdomo kaj ekskursoj al Torkalo de Antekero, Dolmenoj de Antekero, Oleomuzeo kaj al la urbo mem. Prelegoj kaj atelieroj temis pri astronomio, lingvopolitiko, arbarĝardenado, dolmenoj, Angolo kaj Orienta Timoro, mikroliteraturo kaj kompreneble uzado de la lingvo Esperanto. Aliĝis 67 kongresanoj.[67] Respondeculoj pri tiuj programeroj estis Ricardo Felipe Albert Reyna, David Galadí-Enríquez, Fátima Jiménez García, Heidi Goes kaj aliaj.

Partikularaj agadoj estis omaĝo memore al S-ro Higinio García Gómez-Quintero (1939-2010), antekera esperantisto, kaj kunlaboro per alporto de ideoj por neesperantista verkisto nome Leonardo Cervera, kiu planas romanon kun esperantista ĉefrolulo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Consejo General Procuradores de España (eld.). «Antequera, partido judicial nº1 de Málaga». [1] Arkivigite je 2013-06-22 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  2. INE 2012
  3. Instituto Geográfico Nacional - Ministerio de Fomento (ed.). «Tabla de Datos geográficos municipios de España con más de 20.000 habitantes». Arkivita el originalo la 30-an de novembro de 2015. [2] Konsultita la 16-an de aprilo de 2010.
  4. Ferrocarriles de la Junta de Andalucía (eld.). «Index». [3] Arkivigite je 2016-11-03 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30-an de oktobro 2009.
  5. Diario de Córdoba (ed.). «Antequera pone en marcha el Centro Logístico de Andalucía». [4] Konsultita la 30-an de oktobro 2009 kaj la 3-an de novembro 2016.
  6. La Opinión de Málaga (ed.). «Antequera, la gran despensa de patata de la provincia». [5] Konsultita la 30-an de oktobro de 2009.
  7. Junta de Andalucía (eld.). «Resolución de 19 de diciembre de 2007, de la Dirección General de Bienes Culturales, por la que se incoa el procedimiento para la declaración de Bien de Interés Cultural, con la categoría de Zona Arqueológica, denominado Dólmenes de Antequera, en Antequera, (Málaga).». [6] Konsultita la 24-an de februaro de 2010.
  8. La Opinión de Málaga (eld.). «El Torcal, paisaje kárstico más importante de Europa». [7] Konsultita la 24-an de febrŭro 2010 kaj la 3-an de novembro 2016.
  9. Europa Press (eld.). «Chaves destaca la "austeridad" del pleno de Antequera y critica que los políticos "abrimos debates que son inútiles"». [8] Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  10. La Opinión de Málaga (eld.). «La Cámara andaluza volverá a Antequera a los 30 años del pacto autonómico». [9] Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  11. 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Avance del PGOU. Tomo I». Konsultita la 24-an de februaro de 2010.
  12. Ecologistas en Acción (ed.). «El Arco Calizo Central Malagueño debe ser declarado Parque Natural». [10] Arkivigite je 2016-11-04 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 24-an de februaro de 2010.
  13. Junta de Andalucía (eld.). «Paraje Natural Torcal de Antequera». [11] Konsultita la 3-an de novembro 2009.
  14. La Opinión de Málaga (eld.). «Villanueva de la Concepción ya es el pueblo número 101». [12] Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  15. INE
  16. Instituto de Estadística de Andalucía
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 Ayuntamiento de Antequera (ed.). «Historia». Konsultita la 3-an de novembro de 2010. [13]
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 Junta de Andalucía (eld.). «Resolución de 19 de diciembre de 2007, de la Dirección General de Bienes Culturales, por la que se incoa el procedimiento para la declaración de Bien de Interés Cultural, con la categoría de Zona Arqueológica, denominado Dólmenes de Antequera, en Antequera, (Málaga).». [14] Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  19. Nacho Sánchez, "El sol ayuda a poner fecha a la construcción del Dolmen de Menga, en Málaga", El País, 30a de Julio 2022, Alirita la 3an de Julio 2022.
  20. Diario Sur (eld.). «Antequera». [15] Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  21. García-Gelabert Pérez, María Paz. UNED, eld. «Indigenismo y romanización en Turdetania durante la República». [16] Konsultita la 12-an de aprilo de 2010.
  22. Consejo regulador de la DOP Antequera (eld.). «Historia. La comarca de Antequera y su D.O.P.». Arkivita el originalo la 30-an de novembro 2015. [17] Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  23. «El Efebo de Antequera». [18] Arkivigite je 2013-01-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  24. BOE (eld.). «Decreto. BOE número 172 de 17/7/1996, paĝoj 22531 al 22535 (5 paĝoj)». [19] Konsultita la 3-an de novembro 2016.
  25. Patronato de Turismo de la Costa del Sol (eld.). «Antequera. Datos de interés». Konsultita la 11-an de aprilo 2010.
  26. 26,0 26,1 Victoriano Guarnido Olmedo. Cuadernos geográficos de la Universidad de Granada, eld. «Antequera, una ciudad andaluza». [20] Konsultita la 24-an de februaro de 2010.
  27. Francisco Leiva Soto. Universidad de Málaga, eld. «La imprenta de Antequera en el siglo XVI: Andrés Lobato, Antonio de Nebrija, Agustín Antonio de Nebrija y Claudio Bolán.». [21] Konsultita la 24-an de februaro de 2010 kaj la 3-an de novembro 2016.
  28. AnteQultura. Revista Cultural Contemporánea (eld.). «Fábricas junto al río: una historia oculta bajo las ruinas». [22] Arkivigite je 2010-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 3-an de aprilo de 2010.
  29. ACOSTA SANCHEZ, José (1978). Anagrama, eld. Andalucía: Reconstrucción de una identidad y la lucha contra el centralismo.
  30. Centro de Estudios Andaluces (eld.). «La reforma del Estatuto de Autonomía para Andalucía». [23] Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4-an de novembro 2016.
  31. [24] (ed.). «La Transición en Andalucía». [25] Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 4-an de novembro de 2016.
  32. El País (eld.). «Andalucía podría tener su régimen preautonómico antes de fin de mes». [26] Konsultita la 24-an de februaro 2010 kaj la 4-an de novembro 2016.
  33. 33,00 33,01 33,02 33,03 33,04 33,05 33,06 33,07 33,08 33,09 SOPDE (eld.). «Monumentos de Antequera». [27][rompita ligilo] Konsultita la 25-an de februaro de 2010.
  34. 34,0 34,1 34,2 Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Patrimonio». [28] Arkivigite je 2010-03-29 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 7-an de aprilo de 2010.
  35. La enhavo de tiu sekcio uzas materialon de la deklaro de Bien de Interés Cultural publikigita en la BOE Nº 35, de la 10-a de februaro 2005, kiu troviĝas en la publika havaĵo laŭ la artikolo 13 de la hispana Ley de Propiedad Intelectual.
  36. Turismo Andaluz S.A. (eld.). «Puerta de Málaga». [29] Konsultita la 7-an de Aprilo de 2010 kaj la 4-an de novembro 2016.
  37. Turismo Andaluz S.A. (eld.). «Puerta de Estepa». [30] Konsultita la 7-an de Aprilo de 2010 kaj la 4-an de novembro 2016.
  38. Turismo Andaluz S.A. (eld.). «Puerta de Granada». [31] Konsultita la 7-an de Aprilo de 2010 kaj la 4-an de novembro 2016.
  39. 39,0 39,1 Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Plaza Coso Viejo». [32] Konsultita la 11-an de aprilo 2010.
  40. Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Plaza San Sebastián». [33] Konsultita la 11-an de aprilo 2010.
  41. Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Plaza Santa María». [34] Konsultita la 11-an de aprilo de 2010.
  42. Ayuntamiento de Antequera (ed.). «Triunfo Inmaculada». [35] Konsultita la 11-an de aprilo de 2010.
  43. El País (eld.). «La Peña de los Enamorados». [36] Konsultita la 11-an de aprilo de 2010.
  44. SOPDE (eld.). «Ganadería de Antequera». [37][rompita ligilo] Konsultita la 2-an de aprilo de 2010.
  45. Vida económica (eld.). «El 90% de la producción de tubérculos de la provincia se recogen en la vega de Antequera». [38] Arkivigite je 2010-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 2-an de aprilo 2010.
  46. SOPDE (eld.). «Agricultura de Antequera». [39][rompita ligilo] Konsultita la 10-an de aprilo 2010.
  47. Dcoop (eld.). «El grupo Dcoop». [40] Konsultita la 10-an de novembro 2015.
  48. Junta de Andalucía (eld.). «Modelos territoriales del regadío». [41] Konsultita la 11-an de aprilo 2010.
  49. Málaga Hoy (eld.). «El ‘boom’ logístico permite a los pueblos de interior crecer al ritmo de los de la costa». [42] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  50. SOPDE (eld.). «Artesanía de Antequera». [43] Konsultita la 5-an de novembro de 2016.
  51. Rodríguez Marín, Francisco (1907, reimpresión 2004). Tipografía de la Revista de Archivos, reimpresión facsímil de la Universidad de Málaga., eld. Pedro Espinosa. Estudio biográfico, bibliográfico y crítico. Madrid.
  52. Ángel Pariente. «Diccionario bibliográfico de la poesía española (Siglo XX)». [44] Arkivigite je 2012-01-13 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  53. Diario Sur (eld.). «El baile prohibido». [45] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  54. Cambayá Records (eld.). «Antequera Blues Festival». [46] Konsultita la 6-an de aprilo de 2010.
  55. Flamenco News (eld.). «La Noche Flamenca de Antequera apuesta por los jóvenes cantaores». [47] Konsultita la 6-an de aprilo de 2010.
  56. Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Cultura». [48] Konsultita la 6-an de aprilo de 2010.
  57. SOPDE (eld.). «Cutura de Antequera». [49] Konsultita la 7-an de aprilo de 2010.
  58. SOPDE (eld.). «Teatros de Antequera». [50][rompita ligilo] Konsultita la 11-an de aprilo de 2010.
  59. 59,0 59,1 El Sol de Antequera (eld.). «Galería de Alcaldes». [51] Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 5-an de novembro de 2016.
  60. Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Museo municipal». [52] Konsultita la 7-an de aprilo de 2010 kaj la 5-an de novembro 2016.
  61. Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Museo Conventual de las Descalzas». [53] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  62. Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Museo del aceite - Hojiblanca». [54] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  63. Ayuntamiento de Antequera (eld.). «Museo de Usos y Costumbres San Benito». [55] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  64. Diputación de Málaga (eld.). «Casa de los Colarte». Arkivita el originalo la 30-an de novembro de 2015. [56] Konsultita la 5-an de novembro 2016.
  65. SOPDE (eld.). «Archivo Histórico Municipal». [57][rompita ligilo] Konsultita la 25-an de marto 2010.
  66. 66,0 66,1 SOPDE (eld.). «Gastronomía de Antequera». [58][rompita ligilo] Konsultita la 25-an de marto 2010.
  67. Pri la Andaluzia Kongreso de Esperanto 2016 Konsultita la 3-an de novembro 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti