Anthony Rudolph Oaxaca QUINN (naskiĝis la 21-an de aprilo 1915, mortis la 3-an de junio 2001) estis usona aktoro.

Anthony Quinn
Oskar-premiito
Persona informo
Manuel Antonio Rodolfo Quinn Oaxaca
Naskonomo Manuel Antonio Rodolfo Quinn Oaxaca
Naskiĝo 21-an de aprilo 1915 (1915-04-21)
en Chihuahua
Morto 3-an de junio 2001 (2001-06-03) (86-jaraĝa)
en Bostono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco MeksikoUsono vd
Alma mater Stella Adler Studio of Acting • Belmont High School vd
Subskribo Anthony Quinn
Memorigilo Anthony Quinn
Familio
Edz(in)o Katherine DeMille vd
Infanoj Danny Quinn • Francesco Quinn • Lorenzo Quinn • Alex A. Quinn vd
Profesio
Okupo filmaktoro • skulptistoverkistofilmreĝisoroaktoro • televida aktoro • pentristo vd
Aktiva dum 1936–2001 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anthony Quinn en ¡Viva Zapata!

Li naskiĝis en Chihuahua, Meksiko. Sian filmdebuton li havis en la jaro 1936: Pro sia ekzotika aspekto li tiutempe ĉefe aperis en la rolo de malicema meksikano aŭ indiano. Internacian famon li gajnis en 1953, kiam li gajnis Oskaron pro la plej bona epizoda rolo la filmo Viva Zapata. Sekvis neforgeseblaj karakteraj roloj, kiel ekz. tiu de la perfortema Zampano en la Fellini-filmo La strada kaj tiu de la greko Aleksis Sorbas, surscenigita ankaŭ en la Broadway-teatro. Ekde la 1970-aj jaroj Anthony Quinn dediĉis sin ankaŭ al verkado, pentrado kaj skulptado. Li mortis en Bostono, Masaĉuseco.

Listo de filmoj redakti

 
  • Road to Singapore (Usono, 1940)
  • The Ox-Bow Incident (Usono, 1943)
  • Back to Bataan (Usono, 1945)
  • Viva Zapata (Usono, 1952)
  • La strada (Italio, 1954)
  • Lust for Life (Usono, 1956)
  • Notre-Dame de Paris (Francio, 1956)
  • Wild is the Wind (Usono, 1957)
  • Warlock (Usono, 1959)
  • Last Train from Gun Hill (Usono, 1959)
  • Lawrence of Arabia (Britio, 1962)
  • Zorba, the Greek (Grekio, 1964)
  • La Vingt-cinquième heure (1967)
  • The Greek Tycoon (Usono, 1977)
  • Omar Mukhtar – Lion of the Desert (1979)

Listo de Premioj redakti

  • Oskaro pro epizoda rolo en Viva Zapata (1953)
  • Oskaro pro epizoda rolo en Lust for life (1957)

Eksteraj ligiloj redakti