Anti-Counterfeiting Trade Agreement

Anti-Counterfeiting Trade Agreement (ACTA, esperante Komerca konvencio kontraŭ falsado) estas internacia konvencio kun celo batali kontraŭ disvastigado de neleĝaj kopioj kaj falsaĵoj. La konvencion subskribis la 1-an de oktobro de 2011 en Tokio 8 ŝtatoj: Usono, Aŭstralio, Kanado, Japanio, Maroko, Singapuro kaj Suda Koreio[1]. La 26-an de januaro 2012 okazis en Tokio kunveno, dum kiu aliĝis al konvencio eŭropaj ŝtatoj (Aŭstrio, Belgio, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Finnlando, Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio kaj Svedio)[2]. ACTA havas ses ĉapitrojn, kiuj dividiĝas en sekciojn.

Kontroverseco redakti

Laŭ Kader Arif, franca politikisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento, la proceso pri akceptiĝo de la konvencio estis nedemokratia, ĉar oni interalie ignoris postulojn de la Eŭropa Parlamento.[3] Objekto de kritiko estas ankaŭ ebleco pri kontrolado de tekokomputiloj, poŝtelefonoj kaj USB-poŝmemoriloj je landlimoj.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti