Anticiganismo, aŭ kontraŭciganismo, estas la rasismo kaj diskriminacio kontraŭ la ciganoj (Romaoj kaj Sintioj popoloj). La termino estas simila al la koncepto de antisemitismo, kiu estas uzata por priskribi diskriminacion kontraŭ judoj. La termino cigana devenas de la mezepoko. Laŭ Martin Holler la angla termino anti-Gypsyism datas de la 1980-aj jaroj kaj oftiĝis en la jaroj 2000 kaj 2010, dum la termino anticiganismo estis pli poste derivata de la germana Antiziganismus[1].

Deportado de Sintioj kaj Romaoj en Germanio 1940

Dua Mondmilito redakti

Sub la influo de la naziismo homoj el ĉi tiuj etnoj estis persekutataj dum la Dua mondmilito samkiel la judoj estis senkompate persekutataj. Proksimume inter 400 000 kaj 500 000 ciganoj el multaj eŭropaj landoj estis mortigitaj, kio estas konata sub la nomo "porajmos" en la cigana lingvo.

Referencoj redakti

  1. Holler, Martin. (2015) “Historical Predecessors of the Term 'Anti-Gypsyism'”, Antiziganism: What's in a Word?. Cambridge Scholars Publishing, p. 82. ISBN 9781443878715.

Vidu ankaŭ redakti