Arvigo

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Antiglio)
Arvigo
Blazono de Arvigo
Arvigo
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Calanca
Koordinatoj  46° 18′ 0″ N 9° 6′ 46″ O / 46.30000 °N, 9.11278 °O / 46.30000; 9.11278 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 0″ N 9° 6′ 46″ O / 46.30000 °N, 9.11278 °O / 46.30000; 9.11278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 95
Areo 17,01 km²
Alteco 876 m super marnivelo
Poŝtkodo 6543
Komunumkodo 3801
Mapo de Arvigo

Pri la komunumo redakti

Arvigo estas komunumo de la komunumaro Calanca, kies ĉefloko ĝi estas, kaj la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 95 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Arvigo situas en la Valo de Calanca, flanka valo de la Valo de Mesoko, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Calancasca. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Arvigo la vilaĝo Landarenca en nordo de la komunumo kaj la setlejo Antiglio en la valfundo sude de la ĉefvilaĝo.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arvigo limas en nordo al Cauco, en nordoriento al Selma, en sudoriento al Braggio, en sudo al Buseno, en sudokcidento al San Vittore, en okcidento al Cresciano (TI), kaj en nordokcidento al Osogna (TI).

Trafiko redakti

Arvigo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka vojo de Grono al Rosso supre en la Valo de Calanca. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio per kiu Arvigo estas konektita al la publika transportreto. La vilaĝo Landarenca atingeblas nur per piedpado kaj aertelfero ek de Selma. Alia aertelfero kondukas de Arvigo al Stabbio.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arvigo okazis relative malfrue en la jaro 1453 kiel Arvicho. Kiam en la jaro 1496 la valoj de Mesoko kaj de Calanca aliĝis al la Griza Federacio, la valo de Calanca fariĝis unu de la kvar flagoj de la Supera Tribunalo de Mesoko. Arvigo en ĝi ricevis la statuson de duondegagno. En la jaro 1590 estis fondita kaplanejo, kiu fariĝis en la jaro 1611 memstara paroĥo. Per la administracia reformo de 1851 Arvigo fariĝis politika komunumo de la komunumaro Calanca en la distrikto Moësa. [1]

La unua dokumenta mencio de Landarenca datiĝas el la jaro 1550 kiel Lan Darencha. En la jaro 1980 la ĝis tiam aparta komunumo Landarenca estis integrita al la komunumo Arvigo. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti