Antiklerikalismokontraŭklerikalismo referencas al historiaj movadoj (kaj epokoj) kiuj kontraŭis al klerikaro pro tialoj kiaj ties faktaj aŭ supozitaj povo kaj influo en ĉiuj aspektoj de publika kaj politika vivo kaj ties engaĝiĝo en la ĉiutaga vivo de la civitanaro, ties privilegioj, aŭ ties plifortigo de ortodoksio.[1]

Bildo en la franca kontraŭ-klerikala gazeto La Calotte en 1908.

Ne ĉiuj kontraŭ-klerikanoj estas nereligiaj aŭ eĉ kontraŭreligiaj, kelkaj estis religiaj aŭ religiemaj kaj eĉ tiele ili kontraŭis klerikaron sur la bazo de instituciaj aferoj aŭ malkonsentoj pri religiaj interpretadoj, kiaj dum la Protestanta Reformacio. Tiele oni povus distingi du ĉefajn tipojn de kontraŭklerikalaj movadoj, nome tiuj pure kontraŭklerikalaj aŭ eĉ kontraŭreligiaj, sendepende de la deveno (nome sen rilatoj al sociaj aŭ politikaj aferoj) aŭ tiuj kiuj formas parton de pli ampleksaj socipolitikaj epokoj, revolucioj aŭ historiaj eventoj, kiaj dum la Franca Revolucio, la Rusa Revolucio, la Hispana Enlanda Milito ktp.[2]

La inkludo de kontraŭklerikalaj sentoj en socipolitikaj aferoj rilatas al la ofta engaĝiĝo de la diversaj religioj, eklezioj kaj partikulare la Katolika Eklezio kiel parto de la politikaj sistemoj aŭ historiaj okazaĵoj, kiaj ĉe kontraŭrevoluciojpuĉoj, kaj tre ofte flanke de la potencaj aŭtoritatoj aŭ sociaj altaj klasoj. Tiele la reago fare de revoluciaj sektoroj kontraŭ sektoroj de religia deveno enkadriĝas en la ĝenerala kunteksto de la socipolitikaj epokoj.[3]

Referencoj

redakti
  1. José Mariano Sánchez, Anticlericalism: a brief history (University of Notre Dame Press, 1972)
  2. Beevor, Antony (2006), The Battle For Spain; The Spanish Civil War 1936-1939, London: Weidenfeld and Nicholson.
  3. Gross, Michael B. The war against Catholicism: Liberalism and the anti-Catholic imagination in nineteenth-century Germany (University of Michigan Press, 2004)

Vidu ankaŭ

redakti