Antikostio

Antikostio (france l'Île d'Anticosti) estas insulo lokiĝanta en la Golfo Sankt-Laŭrenco. Ĝi estas la plej vasta insulo en la kanada provinco Kebekio (8300 kilometrojn kvadratajn tute, 217 longa, de 16 ĝis 48 larĝa), pli granda ol la provinco Insulo de Princo Eduardo.

Antikostio
Antikostio - Foto el Landsat
Antikostio - Foto el Landsat

Supermara alteco192 m [+]
Koordinatoj49° 32′ N, 63° 15′ U (mapo)49.538611111111-63.245277777778Koordinatoj: 49° 32′ N, 63° 15′ U (mapo)
Ĉefa lokoPort-Menier
- koordinatoj49° 32′ N, 63° 15′ U (mapo)49.538611111111-63.245277777778Koordinatoj: 49° 32′ N, 63° 15′ U (mapo) [+]
Plej alta punktonenomita
- alteco312 m

Longo217 km (135 mi)
Larĝo48 km (30 mi)
Areo7 941 km² (794 100 ha) [+]
Loĝantaro281 [+]
HorzonoUTC-05:00 [+]


Map
Antikostio
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Anticosti Island [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Malgraŭ ĝia vasteco, la insulo restas tre malmulte evoluinta. Tie estas neniuj urboj, kaj nur eta populacio (264 homoj en 1991) koncentrita en la vilaĝo Port-Menier ĉe la okcidenta pinto de la insulo.

La lando nuntempe servas ĉefe kiel ĉasejo, precipe pro abundo de cervoj. Ĝin frekventas ankaŭ fiŝkaptistoj.

Vidu ankaŭRedakti