Antikva Gvatemalo (urbo)

La urbo Antigua Guatemala (Antikva Gvatemalo) estas la ĉefurbo de la samnoma municipo kaj de la departemento Sakatepekezo, Gvatemalo.Laŭ la oficiala censo de 2002, ĝi havas 41.097 loĝantojn. Ĝi estas agnoskata pro la bone konservita renesancstila hispana arkitekturo kun barokaj fasadoj de la Nova Mondo, kaj ankaŭ pro la multnombro da ruinoj de pluraj preĝejoj. Ĝi estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO en 1979.

Antikva Gvatemalo
urbo • municipo de Gvatemalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 03001
Demografio
Loĝantaro 59 091  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 14° 33′ N, 90° 44′ U (mapo)14.5575-90.733333333333Koordinatoj: 14° 33′ N, 90° 44′ U (mapo) [+]
Alto 1 582 m [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Antikva Gvatemalo (Gvatemalo)
Antikva Gvatemalo (Gvatemalo)
DEC
Antikva Gvatemalo
Antikva Gvatemalo
Situo de Antikva Gvatemalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Antigua Guatemala [+]
vdr
Preĝejo kaj monaĥejo La Merced.

La urbo estis fondita kiel Santiago de Los Caballeros kaj la 10-an de junio de 1566 la reĝo Filipo la 2-a (Hispanio) donis la titolon "La tre Nobla kaj Lojala urbo Santiago de los Caballeros de Gvatemalo".

Ĝi estis la tria sidejo de la ĉefurbo de la tiel nomata reĝlando Gvatemalo kiu konsistis el la teritorioj de la nunaj ŝtatoj Gvatemalo, Belizo, Salvadoro, Honduro, Nikaragvo kaj Kostariko, sed ankaŭ Chiapas. En sia tempo ĝi konkuris kun aliaj urboj kiaj Meksikurbo, Puebla de Zaragoza, Lima, Quito kaj Potosí. Tamen, la tertremoj de la 29-a de julio 1773, en plena florado de la baroko, bremsis la kreskadon.

Eksteraj ligiloj redakti