Romia Imperio

imperio (27 a.K. – 395 p.K.), kiu regis multe da landoj ĉirkaŭ Mediteraneo
(Alidirektita el Antikva Romio)

La Romia Imperio (27 a.K. ĝis 1453 p.K., se temas pri la orienta romia imperio, nome Bizanca Imperio) estis imperio de la epoko de la Grek-romia antikvo, kies ĉefurbo estis Romo, kaj kiu regis la landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo dum kvin jarcentoj laŭ sistemo de aŭtoritatismo. En 476 Romio kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanoj. La orienta, greklingva parto de la imperio, kiu hegemoniis aparte depost 395, travivis kaj daŭre ekzistis sub la gvido de Konstantinopolo sub la nomo Orienta Romia Imperio aŭ Bizanca Imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigi la iaman imperion sub la nomo Sankta Romia Imperio.

Romia Imperio
– 17-a de januaro 0395
Geografio
La ekspansio de la Romia Imperio tempe
La ekspansio de la Romia Imperio tempe
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
Information icon.svg
vdr

La romia imperio estis la posteulo de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj, sed interne baraktis pro enlandaj militoj. La enlandaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la nura forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro.[1] Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco - la tiel nomata Pax Romanaromia paco.[2] Dum la imperia epoko la teritorio sub regado de Romio plupliiĝis ĝis atingi sian maksimuman etendon dum la regado de Trajano, kiam ĝi ampleksis el Atlantika Oceano okcidente ĝis la bordoj de la Kaspia Maro, la Ruĝa Maro kaj la golfo Persa oriente, kaj ekde la dezerto Sahara sude ĝis la arbaraj teroj borde de la riveroj Rejno kaj Danubo kaj la limo kun Kaledonio norde. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de la Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (la nunan Rumanion), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe, sub la regno de Trajano Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion.

La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta por permesi similan procezon. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian reston de la romia kulturo, kiu eble ankoraŭ restis tie.

HistorioRedakti

 
Morto de Julio Cezaro de Michele Cammarano (1798)
 
Busto de Trajano.

La historio de romia imperio disigeblas en kvar fazojn, kies datoj tamen historie ne estas fiksataj:

  1. Romia reĝeco aŭ monarkio: de 753 a.K. ĝis 509 a.K.
  2. Romia respubliko: de 509 a.K. ĝis la detruo de la respubliko pro la romiaj civilaj militoj ekde 133 a.K.
  3. Principato aŭ la frua kaj alta romia imperio: de 27 a.K. ĝis la imperia krizo de la 3-a jarcento (de 235 ĝis 284/285; ankaŭ nomata la "epoko de la soldatimperiestroj")
  4. Malfrua antikvo: de 284/285 ĝis en la 6-a/7-a jarcento. Tiu epoko estas foje ankaŭ nomata "Dominato". Okazis tiam popolmigradoj (de 375 ĝis 568) kaj la deklino de la imperio (476/480) en la okcidento kaj la transiro al la bizanca imperio en la oriento (komence de la 7-a jarcento).

La 500 jarojn malnova romia respubliko, kiu antaŭis la imperion, estis malfortigita kaj renversita pro pluraj romiaj civilaj militoj. Pluraj eventoj estas ofte proponitaj por marki la transiron de la respubliko al la imperio, inkluzivante la nomumon de Julio nomata cezaro (Caesar) kiel dumviva diktatoro (44 a.K.), la batalo de Aktio (la 2-an de septembro 31 a.K.) kaj la nomumo fare de la romia senato donanta al Oktavio la formalan nomon Aŭgusto (la 4-an de januaro 27 a.K.).

Romia disvastiĝo komenciĝis en la tagoj de la Respubliko, sed atingis sian zeniton sub imperiestro Trajano. Ĉe ĉi tiu teritoria pinto, la Romia Imperio regadis proksimume 6,5 milionojn da km² de landa surfaco.

En la fino de la 3-a jarcento, Diokleciano establis la praktikon disigi aŭtoritaton inter kvar kunimperiestroj, por pli bone sekurigi la vastan teritorion. Dum la sekvantaj jardekoj la imperio estis ofte disigita laŭ orienta/okcidenta akso. Post la morto de Teodosio la 1-a en 395 ĝi estis disigita lastan fojon.

Romiaj imperiestrojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de romiaj imperiestroj kaj Romia imperiestro.

La Romia imperiestro estis la reganto de la Romia Imperio dum la imperia periodo (starte en la jaro 27 a.n.e.). La imperiestroj uzis varion de diferencaj titoloj laŭlonge de la historio. Ofte kiam romiano estis priskribita kiel "imperiestro", tio respegulas ke li ekprenis la titolon AugustusCaesar. Alia titolo ofte uzita estas imperator, origine militista honora titolo. La komencaj imperiestroj uzis ankaŭ la titolon princeps (unua civitano). Imperiestroj ofte amasigis respublikajn titolojn, ĉefe Princeps senatus, Consul kaj Pontifex Maximus. La legitimeco de la regado de imperiestro dependis el lia kontrolo de la armeo kaj agnosko de la Senato; imperiestro estis normale proklamita de siaj trupoj, aŭ investita pere de imperiaj titoloj fare de la Senato, aŭ ambaŭ. La unuaj imperiestroj regis solaj; pli postaj imperiestroj foje regis kun kun-imperiestroj kaj kundividis la administracion de la Imperio inter ili.

ProvincojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia provinco.

Interkrampe la jaro de kreado kiel provinco.

 
Mapo de la imperio, en la jaro 116 (sub la imperiestro Trajano)

EkonomioRedakti

 
Sceno de rikolto de romia epoko.

La ekonomio de la Imperio estis bazita sur reto de regionaj ekonomioj, en kiu la ŝtato intervenis kaj regulis la komercon por sekurigi siajn proprajn enspezojn.[3] La teritoria ekspansio ebligis la reorganizadon de la teruzado, kio kondukis al la produktado de agrikulturaj plusoj kaj al iompostioma labordivido, aparte en la regionoj de la nordo de Afriko. Kelkaj urboj funkciis kiel ĉefaj regionaj centroj de specifa ekonomia sektoro, industrio aŭ komerca agado. La skalo de la konstruaĵon en urbaj areoj indikis ekziston de konstruado komplete disvolvigita. Dokumentoj en papiruso montras metodojn de kompleksa kontado kiuj sugestas elementojn de ekonomika raciismo en ekonomio tre dependa de la stampado kaj uzado de moneroj.[4] Dum la unuaj jarcentoj de la Imperio, la retoj de ŝoseoj kaj la sistemoj de transporto ege ekspansiis, unuigante rapide la funkciadon de la regionaj ekonomioj. La ekonomia kresko, kvankam kompreneble nekomparebla al tiu de la modernaj ekonomioj, estis supera al la kresko de la plej granda parto de socioj antaŭaj al la industriigo.[5]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia metalurgio.
 
Las Médulas, ruina pejzaĝo de la plej grava orminejo en la Romia Imperio. La spektakla pejzaĝo rezultis el la mintekniko Ruina Montium.

Metaloj kaj metalurgio estis konataj de la popolo de la teritorio kie nun estas la moderna Italio ekde la Bronzepoko. Ĉirkaŭ la 86 a.K., Romo jam estis etendinta sian kontrolon al la enorma regiono de la Mediteraneo. Tio inkludis naŭ provincojn radie el Italio al ties insuloj, Hispania, Macedonia, Africa, Asia Minor, Syria kaj Grekio, kaj je la fino de la regado de la imperiestro Konstantino, la Romia Imperio estis kreskinta ĝis enhavi partojn de Britio, Egipto, la tuto el la moderna Germanio okcidente de la rivero Rejno, Dakio, Noricum, Judujo, Armenio, Ilirio kaj Trakio [6]. Same kiel kreskis la imperio, tiele faris neceso por metaloj. Centra Italio mem ne estis riĉa en metalaj ercoj, konduke al necesa reto de komerco por plenumi la peton de metalo por la Respubliko. Kun la konkero de Etrurio en 275 a.K. kaj la sekvaj akiroj pro la Punikaj Militoj, Romo havis la kapablon etendi minadon al Gallia Narbonensis kaj Iberio, ambaŭ areoj riĉaj en mineraloj. Je la epoko de la Romia Imperio, Romo espluatis mineralajn rimedojn el Mauretania Tingitana el nordokcidenta Afriko al Egipto, Arabio al Norda Armenio, Galatia al Germania, kaj Britannia al Iberio, enhavante ĉion el la marbordo de Mediteraneo. Britanio, Iberio, Dakio, kaj Noricum estis de speciala signifo, ĉar ili estis tre riĉaj en kuŝejoj kaj iĝis ĉefaj lokoj por espluatado de rimedoj.[7]

SocioRedakti

 
Murpentraĵo (1a jarcento) el urbo Pompejo priskribanta plurgeneracian bankedon.

La Romia Imperio estis socio plurkultura, kun rimarkinda kapablo de kohero por krei senton de komuna identeco asimilante la plej diversajn popolojn.[8] La romia priokupo por la kreado de monumentoj kaj komunumaj lokoj malfermaj al la publiko, tiaj kiaj forumoj, amfiteatroj, cirkojbanlokoj, helpis la establadon de la komuna sento de «romieco».[9] Kvankam la romia socio posedis kompleksan sistemon de hierarkioj, tiu ne estis facile kongruebla kun la moderna koncepto de «socia klaso».[10]

La du jardekoj de enlanda milito antaŭaj al la regado de Aŭgusto lasis la tradician romian socion en stato de konfuzeco kaj kortuŝeco.[11] Tamen, la disigo de la rigida hierarkio de la respubliko kondukis al kreskiĝanta socia moviĝeblo inter romianoj,[12][13] kaj supren kaj malsupren, kaj pli rimarkinde ol ĉe ajna alia dokumentita socio de la antikveco.[14] La virinoj kaj la sklavoj havis oportunojn kiuj antaŭe estis al ili malpermesitaj.[15] La vivo en socio en la Imperio, precize por tiuj kiuj ne estis riĉaj, estis akcelita fare de la abundo de volontulaj asocioj kaj fratrioj (collegia kaj sodalitates) formitaj por tre diversaj celoj: profesiaj kaj komercaj gildoj, grupoj de veteranoj, religiaj asocioj, kuirartaj kluboj[16] kaj artaj kompanioj.[17] Dum la regado de Nerono ne estis rara, ke sklavo estus pli riĉa ol civitano denaske libera, aŭ kavaliro (ĉevalrajdisto) estus pli influa ol senatano.[18]

CivitanecoRedakti

Laŭ la juristo Gajo, la ĉefa distingo inter personoj en la romia juro estis inter liberaj civitanoj (liberi) kaj sklavoj (servi).[19] La jura statuso de la liberaj civitanoj ankoraŭ plie povis esti specifita laŭ la civitaneco. Dum la komenco de la imperio, nur limigita nombro de viroj havis plenan rajton al la romia civitaneco, kio rajtigis ilin voĉdoni, prezentiĝi al elektoj kaj pastriĝi. La plej granda parto de la civitanoj havis nur limigitajn rajtojn, sed ili havis rajton je jura protektado kaj je aliaj privilegioj kiuj estis malpermesitaj al tiuj kiuj ne havis la civitanecon. La liberaj homoj kiuj loĝis ene de la imperio, sed kiuj ne estis konsiderataj civitanoj, havis la statuson de peregrinus, konsiderataj kiel «ne-romiaj».[20] En la jaro 212, pere de la Edikto de Karakalo, la imperiestro etendis la rajton de civitaneco al ĉiuj loĝantoj de la imperio, nuligante ĉiujn leĝojn kiuj estis distingante civitanojn disde ne-civitanoj.[21]

SklavojRedakti

 
Mozaiko de Duogga, Tunizio (2-a jarcento). La du sklavoj kiuj portas kruĉojn da vino vestas la oftajn vestaĵojn inter sklavoj kaj portas amuleton kontraŭ la malica okulo ĉirkaŭ la kolo.

En la epoko de Aŭgusto, ĉirkaŭ 35% de la loĝantoj en Italia[22] estis sklavoj.[23] Sklaveco estis kompleksa institucio ekonomie tre utila kiu subtenis la romian socian strukturon, ĉar la industrio kaj la agrikulturo dependis de la laboro (kaj ekspluatado) de sklavoj.[24] En urboj, la sklavoj povis plenumi diversajn profesiojn, inkludi instruistoj, kurcistoj, kuiristoj kaj kontistoj, ekzemple grekdevenaj kiuj estis pli kleraj ol averaĝaj sklavoj de aliaj landoj, kvankam la plej granda parto realigis nur pli facilajn neklerajn sed pezajn taskojn. Ekster Italia, la sklavoj estis averaĝe inter la 10 kaj la 20% de la loĝantaro.[25] Kvankam la sklaveco iom malpliiĝis en la 3-a kaj 4-a jarcentoj, ĝi plue estis integra parto de la romia socio ĝis la 5-a jarcento, kaj malaperis laŭgrade dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj. Tio okazis paralele al dekadenco de la urbaj centroj kaj la desintegrado de la kompleksa ekonomia sistemo.[26]

La romia sklaveco ne baziĝis sur rasa diskriminacio.[27][28] Dum la ekspansio en la respublika epoko, periodo en kiu generaliĝis la sklaveco, la ĉefa fonto de sklavoj estis la militprizonuloj de la plej diversaj etnoj. La konkero de Grekio havigis al Romio grandan nombron de sklavoj tre alte kvalifikiraj kaj edukitaj. La sklavoj ankaŭ estis vendeblaj en la merkatoj kaj, foje fare de piratoj. Inter aliaj fontoj de sklavoj estis la forlaso de infanoj kaj la memsklavigo inter la plej malriĉaj.[29] La vernoj (vernae) estis sklavoj naskitaj de sklava patrino kiuj naskiĝis kaj kreskiĝis ĉe la posedantoj. Kvankam ili ne havis personan juran protektadon, la posedanto kiu fitraktis aŭ ne bone zorgis sian propraĵon estis malbone konsiderataj de la socio, ĉar ili estis komprenitaj kiel parto de la familio, kaj povis esti eĉ filoj de la liberaj viroj de la familio.[30][31][32]

La leĝaro pri sklaveco estis kompleksa.[33] Lau la romia juro, la sklavoj estis konsiderataj propraĵoj kaj ne havis juran personecon. Sklavo povis ricevi formojn de korpopunoj malpermesitaj al civitanoj, same kiel la seksan ekspluatadon, torturon kaj eĉ ekzekuton. En juraj terminoj, sklavo ne povis «esti perfortita», ĉar perforto povis esti farita nur al liberaj personoj; la perfortisto de sklavo ĉiuokaze povis esti akuzita de la sklavposedanto pro materiaj damaĝoj.[34][35] La sklavoj ne rajtis geedziĝi, kvankam foje oni povis agnoski la uniojn kaj ja ili povis geedziĝi okaze de liberigo de ambaŭ partneroj.[36] Teknike, sklavo ne povis posedi propraĵojn,[37] kvankam sklavo kiu realigas negocojn povis havi aliron al persona fonduso aŭ konto (peculium), de kiu li povis disponi libere. La terminoj de tiu mondisponeblo variis laŭ la fidorilato inter la posedanto kaj la sklavo. Sklavo kun kapablo por la negocoj povis havi konsiderindan aŭtonomecon por administri entreprenojn kaj eĉ aliajn sklavojn.[38] Ene de loĝejo aŭ ateliero, oftis hierarkio inter sklavoj, tiel ke unu el ili estis estro de la ceteraj.[39] La sukcesaj sklavoj povis akumuli sufiĉe da mono por aĉeti sian liberecon aŭ rekte esti liberigitaj pro plenumitaj servoj. La sklavemancipo (sklavliberigo) iĝis tiom ofta ke, en la 2-a jarcento, leĝo limigis la nombron de sklavoj kiujn posedanto rajtas liberigi.[40]

Post la sklavmilitoj (131-71 a.n.e.), la leĝaro klopodis malpliigi la minacon de ribeloj de sklavoj limigante la grandon de la laborgrupoj kaj atakante fuĝintojn.[41] Ĉiuokaze laŭlonge de la jarcentoj, la sklavoj atingis iom post iom pli grandan juran protekton, inklude la rajton prezenti akuzojn kontraŭ siaj posedantoj. Aĉeto-kontrakto povis eviti la ekspluatadon de sklavo; tiukadre oni konsideru, ke la plej granda parto de geprostituitoj estis sklavoj.[42] La kresko de la vend-aĉeto de sklavaj eŭnukoj fine de la 1-a jarcento rezultis en leĝaro kiu malpermesis la kastradon de sklavo kontraŭ ĝia volo.[43]

EkseksklavojRedakti

Diference de la grekaj polis, Romio permesis, ke la liberigitaj sklavoj iĝu civitanoj, eĉ havante rajton al voĉdonado.[44] Sklavo atinginta libertas (liberecon) estis konsiderita ekssklavo (libertus; «liberigita persono») rilate al sia iama posedanto, kiu poste iĝis ĝia patrono (patronus). Tamen, ambaŭ partoj plue havis jurajn devigojn inter si. La socia klaso de liberigitoj estis konata kiel «libertinoj» (libertini), kvankam poste la terminoj "liberto" kaj "libertino" (libertinus) estis uzataj sendiference.[45] "Libertino" ne rajtis okupi postenojn en la publika administracio aŭ en la ŝtata pastreco, sed rajtis plenumi la pastrecon en la imperia kulto. "Liberto" ankaŭ ne rajtis edziĝi al virino de familio de la senata ordo nek formi parton de tiu, kvankam dum la komenco de la imperio "libertoj" okupis gravajn postenojn de la administracio.[46]

VirinojRedakti

 
La romia virino estis sufiĉe sendependa kompare kun aliaj kulturoj de la antikveco, kaj ŝi havis rajton posedi kaj administri propraĵojn sen jura subigo al la edzo.

Dum la Respubliko kaj la Imperio, la liberaj romiaj virinoj estis konsiderataj civitanaj kaj, eĉ se ne ekzistis virina balotrajto, tiuj sukcesis okupi politikajn postenojn kaj eĉ militservi.[47][48] La romia virino retenis la fraŭlinan familinomon dum sia tuta vivo. Plej ofte, la filoj ricevis la familinomon de la patro, sed en la epoko imperia ili povis ankaŭ reteni tiun de la patrino.[49] La romiaj virinoj rajtis posedi propraĵojn, stabli kontraktojn kaj fari negocojn, inklude fabrikadon, transporton kaj monpruntojn.[50][51] Ofte la virinoj financis publikajn vorkojn, kio indikas, ke multaj el ili posedis aŭ administris konsiderindajn monriĉojn.[52] La virinoj havis samajn rajtojn kiul viroj rilate al heredrajto sen testamento de la patro.[53][54][55] La rajto posedi kaj administri propraĵojn, inklude la rajton al propra testamento, havigis al la romiaj virinoj enorman influon super siaj gefiloj, eĉ en ilia plenkreskaĝo.[56]

KulturoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia kulturo.

La kulturo de antikva Romo ekzistis laŭlonge de preskaŭ 1200-jara historio de civilizo de Antikva Romo. La termino aludas al la kulturo de la Roma Respubliko, poste de la Romia Imperio, kiu siapinte kovris areon el Malsupra Skotlando kaj Maroko ĝis la rivero Eŭfrato.

La vivo en antikva Romio disvolviĝis ĉirkaŭ la urbo Romo, nome je ties famaj sep montetoj, kaj je ties monumenta arkitekturo kiel ĉe la Koloseo, la Trajana Forumo, kaj la Panteono. La urbo havis ankaŭ kelkajn teatrojn, gimnastikejojn, kaj multajn tavernojn, termojn, kaj bordelojn. Tra la tuta teritorio sub kontrolo de la antikva Romo, loĝeja arkitekturo gamis el tre malriĉaj domoj al kamparaj vilaoj, kaj en la ĉefurbo Romo, estis imperiaj rezidejoj en la eleganta Palatina Monteto, el kiu derivas la vorto palaco. La ampleksa majoritato de la loĝantaro loĝis en la urbocentro, amasigita en insulae (apartamentaj blokoj).

La urbo Romo estis la plej granda megalopolo tiutempa, kun loĝantaro kiu povis superi unu milionon da personoj, kun maksimuma ĉirkaŭkalkulo de 3.6 milionoj kaj minimuma ĉirkaŭkalkulo de 450,000. Grava proporcio de la loĝantaro sub la ĉefurba jurisdikcio loĝis en sennombraj urbocentroj, kun loĝantaro de almenaŭ 10,000 kaj kelkaj militistaj setlejoj, nome tre alta proporcio de urbanizado en antaŭ-industriaj niveloj. La plej urbanizita parto de la imperio estis Italio, kiu havis ĉirkaŭkalkulitan proporcion de urbanizado de 32%, nome sama proporcio de urbanizado de Anglio en 1800. Plej Romiaj urboj havis forumojn, templojn kaj la saman tipon de konstruaĵoj, je pli malgranda skalo, kiuj troviĝis en Romo. La granda urba loĝantaro postulis senfinan disponon el manĝon kio okazigis kompleksan logistikan taskon, inklude akiron, transportadon, stokadon kaj distribuadon de manĝaĵoj por Romo kaj por aliaj urbaj centroj. Italiaj farmoj liveris vegetalojn kaj fruktojn, sed fiŝaĵoj kaj viando estis luksaĵoj. Akveduktoj estis konstruitaj por alporti akvon al urbaj centroj kaj vino kaj oleo estis importitaj el Hispania, Gaŭlio kaj Africa.

ReligioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia religio.
 
Rekonstruo de statuo de Jupitero datita de la 1-a jarcento. La dio Jupitero estis la ĉefa diaĵo de la publika kulto romia. Sur la Kapitola Monto staris la Templo de Jupitero Optimo Maksimo, la plej grava de Romio.

La romia religio konsistis, same kiel inter la grekoj, en aro de kultoj pli ol en doktrinaro. Estis du klasoj de kultoj: tiuj hejmaj, kiuj ligis la familion, kaj tiuj publikaj, kiuj apogis la patriotismon kaj la respekton al la ŝtato. En la imperia epoko oni aldonis la kulton al imperiestro. En ĝeneralaj terminoj, temas pri religio tolerema al ĉiuj eksterlandaj religioj, ĉar la romianoj akceptis diojn grekajn, egiptajn, frigiajn ktp. Ĝi estis ankaŭ kontrakta religio, ĉar la preĝoj kaj oferoj utilis kiel pakto kun la dioj, tio estas, por ricevi favorojn, kaj se la kredanto komprenis, ke la diaĵo ne plenumis, tiu ĉesis adori la diaĵon.[57]

Rilato kun la Persa ImperioRedakti

Geoffrey Greatrex[58] per tre detala studo fokuzas al pacaj, diplomataj rilatoj, kiuj evidente ekzistis inter ambaŭ imperioj, krom la militaj konfliktoj, kaj al la rezultoj de tio. Estis oftaj kontaktoj inter ambaŭ imperioj, ambasadoj inter la respektivaj regantoj, helpopetoj fare de disidentoj, translimaj koincidoj, komerco, pilgrimadoj ktp. Nevole ekzistis deportitoj, rifuĝintoj aŭ transfuĝintoj, ktp. La influkampoj estis diversaj. La romiaj kuracistoj estis prestiĝaj inter persoj, kaj tiel ludis gravan rolon en altaj kontaktoj, rilate foje al diplomatio. Kristanismo (alitipa, neortodoksa) iom disvastiĝis en teritorio persa ofte pere de romianoj; sed en mala direkto ankaŭ persdevena maniĥeismo disvastiĝis al la Romia Imperio kaj Diokleciano kaj Konstanteno devis instigi persekuton kontraŭ ili. Teorie la oficialaj religioj (kristanismo en Romio, zoroastrismo en Persio) estis toleritaj en la alia imperio, sed foje okazis iaj premoj unu- aŭ aliloke. En arto romiaj kaptitoj kaj translokigitoj en Persion estis ofte gravaj metiistoj kiuj helpis en konstruado (kaj respektive arkitektura ornamado) el la 3a al la 6a jarcentoj. Simila influo okazis en la inversa direkto. Partikulara estis la dudirekta influo en mozaikoj kaj silkaĵoj. Fakte ekzistis ia komuna kulturo, laŭ kiu foje en precizaj detaloj malfacilas klarigi kiu estis la direkto de la influo. Tio konstateblas ekzemple en kelkaj sociaj moroj, kiel ludoj kaj distraĵoj. Pro la forta graveco de la greka filozofio evidentas ke tiukampe la influo iris orienten, foje helpe de la siria lingvo. Kontraste la longdaŭra milita "kunvivado" dum jarcentoj konstruis ankaŭ komunan militan teknologion, en kiu la persoj estis kompetentaj, ekzemple por sieĝoj.

La fino de la antikva imperioRedakti

Komence de la 7-a jarcento ene de la orientromia imperio estiĝis religiaj disputoj inter kristanaj grupoj (monofizitoj kontraŭ ortodoksoj) kaj malkontento de grandaj partoj de la popolo pro altaj impostoj pro daŭraj militoj, kiel en Sirio kaj Egiptujo. Vastaj partoj de la lando estis konkeritaj de la sasanidoj. Tiuokaze la persaj trupoj gvidataj de Kosro la 2-a dufoje antaŭeniris ĝis Bizanco kaj rabis la sanktan krucon, kiun laŭdire trovis Helena, la patrino de Konstantino, kaj kiu estis la plej alta trezoro de la imperio. Post kiam la imperiestro Heraklio post longaj klopodoj fine sukcese venkis en la milito, la laciĝinta imperio apenaŭ sukcesis kontraŭstari la atakon de islamanaj araboj (araba ekspansio) kaj perdis la tutan Sirion kaj Afrikon. Ĉefe la perdo de la riĉa Egiptujo, kiu pro perfido de la patriarko Kiros, preskaŭ senbatale iris al la araboj, malfortigegis la orientan reston de Romio. Heraklio disiĝis de la romia tradicio, akceptante la malnovgrekan reĝan titolon de Basileus anstataŭ tiun de Imperator kaj igante la grekan oficialan lingvon. Tiel la imperio perdis sian antikvan romian karakteron. Tiel ankaŭ en la oriento komenciĝis la mezepoko.

 
La teritoriaj ŝanĝoj en la bizanca imperio
(ruĝe: Bizanca imperio / verde: rekonkeritaj provincoj de la iama okcidentromia imperio)

Kvankam la orientromia imperio kun sia ĉefurbo Konstantinoplo daŭre ekzistis ĝis la 15-a jarcento, kaj ke la grekoj ankoraŭ nuntempe nomas sin foje „rhomoi“, tio estas romianoj, ŝanĝiĝis la enaj strukturoj tiel funde ekde 640, ke oni de tiam parolu pri la bizanca imperio. Tamen notindas, ke la termino bizancanoj estiĝis nur en la 19-a jarcento sen ia ajn historia tradicio. La katolika okcidento de la mezepoko preferis la nomon imperio de la grekoj, al kiuj oni tute ne volis agnoski la heredaĵon de la romia imperio, pro la de la papeco forfalintaj ortodoksaj kristanoj de la oriento. Prefere oni uzis tian heredaĵon por si mem, kiel sankta romia imperio de ĝermanaj nacioj, kio estis la oficiala nomo de la mezepoka ĝermana imperio. Kiam tamen bizancano parolis pri grekoj (hellenoi), tiam ĉiam temis pri la antaŭkristanismaj antikvaj grekoj. Same kiel ĉe bizancanoj, la loĝantoj de la mezepokaj islamanaj imperioj uzis la nomon romia imperio (aŭ Rum) por la bizanca imperio.

BildaroRedakti


Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Syme, Ronald (1939). The Roman Revolution. Oxford University Press. pp. 3–4.
  2. Boatwright, Mary T. (2000). Hadrian and the Cities of the Roman Empire. Princeton University Press. p. 4.
  3. Mattingly 2006, paĝo286, 295
  4. Mattingly 2006, paĝo292
  5. Mattingly 2006, paĝo285-286, 292
  6. (Shepard 1993)
  7. (Shepard 1993)
  8. Peachin 2011, paĝo12
  9. Peachin 2011, paĝo16
  10. Peachin 2011, paĝo9
  11. Garnsey 1987, paĝo197
  12. Saller 2002, paĝo123, 176, 183
  13. Duncan 2006, paĝo164
  14. Reinhold 2002, paĝo25ff - 42
  15. Saller 2000, paĝo18
  16. Peachin 2011, paĝo17-20
  17. Millar 1983, paĝo81-82
  18. Winterling 2009, paĝo11, 21
  19. Frier 2004, paĝo14
  20. Frier 2004, paĝo31–32
  21. Ando 2010, paĝo177
  22. Italy, ancient Roman territory en Encyclopædia Britannica
  23. Bradley 1994, paĝo12
  24. Bradley 1994, paĝo15
  25. Harris 1999, paĝo62-75
  26. Harper 2011, paĝo10-16
  27. Frier 2004, paĝo15
  28. Goodwin 2009, paĝo41
  29. Harris 1999, paĝo62
  30. Rawson 1986, paĝo186–188, 190
  31. Bradley 1987, paĝo72
  32. Bradley 1994, paĝo34, 48-50
  33. Frier 2004, paĝo7
  34. McGinn 1998, paĝo314
  35. Gardner 1991, paĝo119
  36. Frier 2004, paĝo31, 33
  37. Frier 2004, paĝo21
  38. Gamauf 2009, paĝo331-346
  39. Bradley 1994, paĝo2-3
  40. Bradley 1994, paĝo10
  41. Fuhrmann 2012, paĝo21-41
  42. McGinn 1998, paĝo288ff
  43. Abusch 2003, paĝo77-78
  44. Millar 1998, paĝo23, 209
  45. Mouritsen 2011, paĝo36
  46. Berger 1953, paĝo564
  47. Sherwin-White 1979, paĝo211, 268
  48. Frier 2004, paĝo31–32, 457
  49. Rawson 1986, paĝo18
  50. Harris 2000, paĝo733
  51. Frier 2004, paĝo461
  52. Woodhull 2004, paĝo77
  53. Johnston 1999
  54. Frier 2004
  55. Thomas 1991, paĝo134
  56. Severy 2002, paĝo12
  57. Historia del Antiguo Continente (Carvajal S. A., Editorial Norma: 1977) p. 56
  58. Geoffrey Greatrex, Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo. En IKU-libro de 2020, Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp. pp. 36-50. ISBN 978-5-7161-0314-6

BibliografioRedakti

  • Frank Frost Abbott (1901). A History and Description of Roman Political Institutions. Elibron Classics. ISBN 0-543-92749-0.
  • Abusch, Ra'anan (2003). «Circumcision and Castration under Roman Law in the Early Empire». The Covenant of Circumcision: New Perspectives on an Ancient Jewish Rite. Brandeis University Press.
  • Ando, Clifford (2010). «The Administration of the Provinces». A Companion to the Roman Empire. Blackwell.
  • Berger, Adolf (1953). Encyclopedic Dictionary of Roman Law. The American Philosophical Society.
  • Bradley, K.R. (1987). «On the Roman Slave Supply and Slavebreeding». Classical Slavery. Frank Cass.
  • Bradley, Keith (1994). Slavery and Society at Rome. Cambridge University Press.
  • John Bagnell Bury, A History of the Roman Empire from its Foundation to the death of Marcus Aurelius, 1913, ISBN 978-1-4367-3416-5
  • Duncan B Campbell, The Rise of Imperial Rome, AD 14-193, Osprey, 2013, ISBN 978-1-78096-280-1
  • Winston Churchill, A History of the English-Speaking Peoples, Cassell, 1998, ISBN 0-304-34912-7
  • J. A. Crook, Law and Life of Rome, 90 BC–AD 212, 1967 (ISBN 0-8014-9273-4).
  • Duncan, Anne (2006). Performance and Identity in the Classical World. Cambridge University Press. ISBN 978-0521852821.
  • Arther Ferrill, The Fall of the Roman Empire: The Military Explanation, Thames and Hudson, 1988 (ISBN 0-500-27495-9).
  • Frier, Bruce W.; Thomas A.J. (2004). A Casebook on Roman Family Law. Oxford University Press: American Philological Association. ISBN 0195161858.
  • Fuhrmann, Christopher (2012). Policing the Roman Empire: Soldiers, Administration, and Public Order. Oxford University Press.
  • Gamauf, Richard (2009). Slaves Doing Business: The Role of Roman Law in the Economy of a Roman Household 16 (3). p. European Review of History. doi:10.1080/13507480902916837.
  • Gardner, Jane F. (1991). Women in Roman Law and Society. Indiana University Press.
  • Garnsey, Peter; Saller, Peter (1987). The Roman Empire: Economy, Society and Culture. University of California Press. ISBN 9780520285989.
  • Garnsey, Peter (2000). «The Land». The Cambridge Ancient History: The High Empire A.D. 70–192 11. Cambridge University Press.
  • Edward Gibbon, The History of the Decline and Fall of the Roman Empire, 1776–1789
  • Adrian Goldsworthy. In the Name of Rome: The Men Who Won the Roman Empire, Weidenfield and Nicholson, 2003, ISBN 0-297-84666-3
  • Goldsworthy, Adrian. The Complete Roman Army, Thames and Hudson, 2003 (ISBN 0-500-05124-0).
  • Goodwin, Stefan (2009). Africa in Europe: Antiquity into the Age of Global Expansion 1. Lexington Books.
  • Michael Grant, The History of Rome, Faber and Faber, 1993, ISBN 0-571-11461-X
  • Harper, Kyle (2011). Slavery in the Late Roman World, AD 275-425. Cambridge University Press. ISBN 0521198615.
  • Harris, W.V. (1999). Demography, Geography and the Sources of Roman Slaves, 89. p. Journal of Roman Studies.
  • Benjamin Isaac, "The Limits of Empire: the Roman Army in the East" Oxford University Press, 1992 (ISBN 0-19-814926-3).
  • Johnston, David (1999). Roman Law in Context. Cambridge University Press. ISBN 0521639611.
  • Andrew Lintott, Imperium Romanum: Politics and administration, 1993 (ISBN 0-415-09375-9).
  • Mattingly, David (2006). «The Imperial Economy». A Companion to the Roman Empire. ISBN 9780631226444. doi:10.1002/9780470996942.
  • McGinn, Thomas (1991). Concubinage and the Lex Iulia on Adultery. American Philological Association. p. 121, Transactions of the American Philological Association.
  • McGinn, Thomas A. (2004). The Economy of Prostitution in the Roman World. University of Michigan Press.
  • McGinn, Thomas A.J. (1998). Prostitution, Sexuality and the Law in Ancient Rome. Oxford University Press.
  • Millar, Fergus (1983). "Empire and City, Augustus to Julian: Obligations, Excuses and Status" (73). Society for the Promotion of Roman Studies. p. Journal of Roman Studies.
  • Millar, Fergus (1998). The Crowd in Rome in the Late Republic. University of Michigan.
  • Mouritsen, Henrik (2011). The Freedman in the Roman World. Cambridge University Press.
  • Peachin, Michael (2011). The Oxford Handbook of Social Relations in the Roman World. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-518800-4.
  • Rawson, Beryl (1986). «The Roman Family». The Family in Ancient Rome: New Perspectives. Cornell University Press. ISBN 0801494605.
  • Rawson, Beryl (2003). Children and Childhood in Roman Italy. Oxford University Press.
  • Reinhold, Meyer (2002). Studies in Classical History and Society. Oxford University Press.
  • Saller, R. P. (1980). Promotion and Patronage in Equestrian Careers, 70. p. Journal of Roman Studies.
  • Saller, Richard P. (2000). «Status and patronage». En Garnsey, Peter, eld. Cambridge Ancient History: The High Empire, A.D. 70–192. Cambridge University Press. ISBN 9780521263351.
  • Saller, Richard P. (2002). Personal Patronage under the Early Empire. Cambridge University Press. ISBN 978-0521893923.
  • Antonio Santosuosso, Storming the Heavens: Soldiers, Emperors and Civilians in the Roman Empire, Westview Press, 2001, ISBN 0-8133-3523-X
  • Severy, Beth (2002). Augustus and the Family at the Birth of the Empire. Londono kaj Novjorko: Routledge. ISBN 041558891X.
  • Shepard, Robert. 1993. Ancient Mining. London: Elsevier Applied Science.
  • Sherwin-White, A. N. (1952). The Early Persecutions and Roman Law Again. 3.2. p. Journal of Theological Studies.
  • Sherwin-White, A.N. (1979). Roman Citizenship. Oxford University Press. ISBN 9780198148470.
  • Thomas, Yan (1991). «The Division of the Sexes in Roman Law». History of Women in the West, Volumen I: From Ancient Goddesses to Christian Saints. Harvard University Press. ISBN 0674403703.
  • Winterling, Aloys (2009). Politics and Society in Imperial Rome. John Wiley & Sons. ISBN 9781405179690.
  • Woodhull, Margaret L. (2004). «Matronly Patrons in the Early Roman Empire: The Case of Salvia Postuma». Women's Influence on Classical Civilization. Londono kaj Novjorko: Routledge. ISBN 0415309581.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imperio romano en la hispana Vikipedio.