Antikvaj Olimpiaj Ludoj

(Alidirektita el Antikvaj Olimpikaj Ludoj)

La Olimpiaj Ludoj[1]Olimpikoj[2] (antikve-greke Ὀλύμπια Olimpia,[3][4][5][6][7][8], nome "Olimpiaĵoj" ankaŭ antikve-greke Ὀλυμπιάς Olimpias[6][7][8][9], "Olimpiado") estis serio de atletaj konkursoj inter reprezentantoj de urboŝtatoj kaj unu el la Tuthelenaj Ludoj de Antikva Grekio. Ili estis okazigataj por honorigo de Zeŭso, kaj la grekoj donis al ili mitologian originon. La unuaj Olimpiaj Ludoj estas tradicie datitaj je 776 a.K.[10] Ili plue okazis kiam Grekio venis sub la romian regadon, ĝis la imperiestro Teodozo la 1-a nuligis ilin en 393 p.K: kiel parto de la kampanjo por trudi kristanismon kiel la ŝtatan religion de Romio. La ludoj okazis ĉiun kvaran jaron, aŭ laŭ olimpiado, kio iĝis tempunuo en historiaj kronologioj.[11]

Antikvaj Olimpiaj Ludoj
ripetiĝanta sporta evento • religia festotago
Fondita en -776
vdr
Palestro ĉe Olimpio, loko dediĉita al trejnado de luktistoj kaj aliaj atletoj

Dum la okazigo de la ludoj, oni deklaris Olimpian Batalpaŭzon por ke la atletoj povu veturi el siaj urboj al la ludoj sekure. La premioj por la venkantoj estis kronoj el olivarnaj branĉetoj. La ludoj iĝis politika ilo uzata de urboŝtatoj por deklari dominadon super ties rivaloj. Politikistoj anoncis politikajn aliancojn ĉe la ludoj, kaj dum milittempo, pastroj proponis buĉoferojn por peti al dioj venkon. La ludoj estis uzataj ankaŭ por helpi la disvastiĝon de la kulturo de Helenismo tra Mediteraneo. La Olimpiaj Ludoj prezentis ankaŭ religiajn celebrojn. La Statuo de Zeŭso en Olimpio estis enkalkulata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Skulptistoj kaj poetoj kongresis en ĉiu olimpia jaro por montri siajn artaĵojn al eblaj patronoj.

La antikvaj Olimpiaj Ludoj havis pli malmultajn konkurso-specojn ol la nuntempaj ludoj, kaj nur libernaskitaj grekaj viroj rajtis partopreni,[12] kvankam estis venkintaj virinoj inter ĉarposedantoj. Se ili plenumis la eniran kriterian postularon, atletoj el ajna greka urboŝtato aŭ regno estis rajtigitaj partopreni, kvankam la Hellanodikai, nome koncernaj funkciuloj, rajtigis al la reĝo Aleksandro la 1-a de Macedonio partopreni en la ludoj nur postkiam li pruvis sian grekan praularon.[13][14] La ludoj okazis ĉiam ĉe Olimpio anstataŭ translokiĝi inter diversaj lokoj, kia estas la praktiko ĉe la nuntemapaj Olimpiaj Ludoj.[15] Venkintoj ĉe Olimpiaj Ludoj ricevis honorojn, kaj ties faroj estis kronikataj por postaj generacioj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Olimpia
  2. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Olimpikoj
  3. Ὀλύμπια the Olympic games, in honour of Olympian Zeus.
  4. 15-04-16 Χαιρετισμός των Υπουργών Ν.Φίλη και Α.Μπαλτά για την Παγκόσμια Ημέρα Μνημείων και Τοποθεσιών. “Πανελλήνια συμμετοχή είχαν: τα Ολύμπια, που διεξάγονταν κάθε τέσσερα χρόνια στην Αρχαία Ολυμπία προς τιμήν του Διός,”.
  5. Francis Edward Jackson VALPY. (1832) Second Greek Delectus; or, new Analecta Minora ... With English notes, and a copious Greek and English lexicon, etc, p. 1.
  6. 6,0 6,1 (1811) Grieksch leesboek voor eerstbeginnenden: ingerigt ten dienste der Hollandsche jeugd. H.C.A. Thieme, p. 248.
  7. 7,0 7,1 Henry Cary. (1843) A Lexicon to Herodotus, Greek and English, Adapted to the Text of Grisford and Bachr. J. Vincent and, p. 279.
  8. 8,0 8,1 Fridericus Gulielmus Sturz. (1818) Etymologicum graciae linguae Gudianum et alia grammaticorum scripta e codicibus manuscriptis nunc primum edita Accedunt notae ad Aymologicion magnum ineditae E. H. Barkeri, Innr. Bekkeri, Lud. Kulencampii, Amad. Peyronialiorumque. Weigel, p. 371.
  9. Ο᾿λυμπιάς 1 pecul. fem. of Ὀλύμπιος. “1.the Olympic games, Hdt., Pind.”.
  10. History. Olympic Games. Alirita 2016-08-11.
  11. Panhellenic Games. Alirita 9a de Novembro 2016.
  12. David Sansone, Ancient Greek civilization, Wiley-Blackwell, 2003, p.32
  13. Robert Malcolm Errington, A history of Macedonia, University of California Press, 1990, p. 3
  14. Joseph Roisman, Ian Worthington, A Companion to Ancient Macedonia, Wiley-Blackwell, 2010, p.16
  15. The Ancient Olympics. The Perseus Project. Tufts University. Arkivita el la originalo je 10a de Februaro 2010. Alirita 12a de Februaro 2010.