La Antila eŭfonjo (Euphonia musica) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antila eŭfonjo
Antila eŭfonjo
Antila eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. musica
Euphonia musica
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas tri tre similaj eŭfonjoj kun helbluaj krono kaj nuko (kasko) kaj seksa duformismo laŭ kiu maskloj havas reston de supraj partoj malhelbluaj kaj subaj partoj oranĝecaj, dum inoj estas respektive supre pli malhelverdaj kaj sube pli helverdaj. Krom aliaj detalaj diferencoj, la Eleganta eŭfonjo loĝas en Centrameriko, la Antila eŭfonjo en Karibio, kiel ties nomo sugestas kaj la Blukapa eŭfonjo en Sudameriko.

Tiu specio troviĝas en ĉiuj el la ĉefaj insuloj de la Malgrandaj Antiloj, kaj de la Grandaj Antiloj el Hispaniolo orienten. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj, kafoplantejoj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

La masklo havas flavoranĝajn pugon kaj subajn partojn, oranĝecan frunton, helbluajn kronon kaj nukon kaj bluecnigrajn vizaĝon, gorĝareon, dorson, flugilojn kaj voston. La ino havas similajn oranĝecan frunton kaj pli helbluajn kronon kaj nukon, dum ĝenerale estas olivecverda en vizaĝo kaj supraj partoj, havas flavan gorĝareon kaj estas olivecflava sube. Ĝi estas tipe 10 al 12 cm longa kaj pezas el 13 al 16 g. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo kaj ambaŭkaze de tre buntkolora birdo. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Ekzistas tri subspecioj de tiu specio, el kiuj Euphonia musica musica estas la nomiga subspecio kaj la Euphonia musica sclateri estas subspecio endemia de Puerto-Riko.

Tiu specio moviĝas en malgrandaj aroj serĉe de sia preferata nutraĵo: nome la semoj de visko (Phoradendron sp.). Kelkaj individuoj manĝas en sama planto kaj poste ekflugas per ondeca flugmaniero al alia. Foje la alvoko (ununura aŭ duobla sonorilado) kaj flugmaniero estas unikaj identigiloj dumfluge. La birdoj fekas gluecajn semojn kiuj algluiĝas al branĉoj kaj tiele faciligas la disvastigon de la parazita visko al aliaj arboj. Foje ili manĝas ankaŭ semojn kaj fruktojn de aliaj plantoj kiaj “jagrumo” (Cecropia peltata).

Ili reproduktiĝas el januaro al julio, konstruas kupolan neston kun flanka enirejo, ofte kaŝita inter arbaj epifitoj; la ino demetas 3 al 4 blankajn ovojn kiuj havas ruĝecbrunajn makuletojn en la larĝa pinto.

Tiu specio pro ties kanto kaj bela plumaro, estis populara kiel kaĝobirdo ekzemple sude de Puerto-Riko ĝis meze de la 20a jarcento. Nuntempe ĉiuj la indiĝenaj birdoj de Puerto-Riko estas laŭleĝe protektitaj kaj estas kontraŭleĝe havi ilin kaptivece kiel maskotoj. Post teruraj uraganoj kia Georges en 1998, enteraj populacioj de tiu eŭfonjo abandonis multajn arbarajn areojn aŭ malsatas ĉar la ĉefa nutrofonto estis detruita de fortaj ventoj kaj arbofaloj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti