La Antilokapro (Antilocapra americana) estas la sola plu vivanta membro de la nearktisa antilokapreda familio kaj la plej rapida terbesto de Nordameriko, kapabla kuri je rapideco de 90 km hore. La antilokapro estas ankaŭ konata kiel antilokapra antilopo, sed ĝi ne estas vera antilopo, kaj ĝia korno konsistas el hareca substanco kiu kreskas ĉirkaŭ osta kerno kaj defalas ĉiujare.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antilokapro
Du antilokaprinoj
Du antilokaprinoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Antilokapredoj Antilocapridae
Gray, 1866
Genro: Antilocapra
Specio: A. americana
Antilocapra americana
Ord, 1815
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Subspecioj

A. a. americana
A. a. mexicana
A. a. peninsularis
A. a. sonoriensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La antilokapro havas pli longan gravedecon ol aliaj nordamerikaj hufuloj. Ĝi pariĝas meze de septembro, kaj la antilokaprino portas sian idon ĝis la malfrua majo, ses semajnojn pli longe ol sia iom pli granda malproksima parenco, la blank-vosta cervo.

Atentigis la (eŭropan) sciencon pri la antilokaproj la Ekspedicio de Lewis kaj Clark, kiu ilin trovis tie kie nun estas Sud-Dakoto (Usono). La vivregiono de la antilokapro etendas de suda Saskaĉevano kaj Alberto en Kanado ĝis Sonoro kaj Kalifornia Duoninsulo en Meksiko. Ili vivas ambaŭflanke de la Rok-Montaro. La orienta limo de ilia vivregiono estas la rivero Misuro en Usono. La subspecio konata kiel Sonora Antilokapro (Antilocapra americana sonoriensis) vivas en Arizono kaj Meksiko.

La antilokaproj unuavice vivas en herba tereno sed ankaŭ vivas en arbusta tereno kaj dezerto. Ili manĝas kaktojn, herbojn, kaj forbojn, kaj ili paŝtiĝas je plantoj.

Novnaskitaj antilokaproj pezas 2 ĝis 4 kg, kaj plenkreskaj virantilokaproj pezas 45 ĝis 60 kg, dum plenkreskaj antilokaprinoj pezas 35 ĝis 45 kg. Laŭ koloro plenkreskuloj estas brunaj aŭ brunetaj, kun blanka postaĵo kaj ventro kaj du blankaj strioj surkole. Mallonga malhela kolhararo kreskas laŭ la kolo, kaj virantilokaproj ankaŭ havas nigran maskon kaj nigrajn makulojn sur la koloflankoj.

Virantilokaproj havas kornojn 12 ĝis 35 cm longaj kun dento. Antilokaprinoj ankaŭ havas kornojn, sed la kornoj estas iom malgrandaj kaj foje apenaŭ videblaj; tiuj kornoj estas de 2,4 ĝis 15 cm longaj kaj estas rektaj, sen dento. La antilokaproj havas apartan, moskecan odoron, kaj virantilokaproj indikas sian terenon per odorglando kiu troviĝas je la flankoj de la kapo; ĝuste ĉi tial (kaj pro ilia simileco al malsovaĝaj kaproj) oni foje nomas la antilokaprojn "preriaj kaproj", rapidkaproj", aŭ simple "kaproj".

La antilokapro estas unu el la plej rapidaj terbestoj; pli rapida ol ĝi estas la gepardo, sed ĝi povas kuri je alta rapideco pli longe ol la gepardoj. La plej alta registrita rapideco de antilokapro estas 98 km hore. Kvankam la antilokapro estas konstruita por rapida kurado, kun grandaj koro kaj pulmoj, ĝi malbone saltas, kaj ilia disvastiĝo estas ofte limigita de la bariloj de ŝafranĉistoj. La antilokapro ankaŭ havas grandajn okulojn, kiuj donas vidpovon ekvivalenta al tiu tra binoklo kun okobla pligrandigo.

Gis la jaro 1908 ĉasado malgrandigis la nombron de antilokaproj ĝis ĉ. 20.000, sed proktekto de ilia vivmedio kaj limigado de ĉasado permesis al ili kreskigis siajn nombrojn ĝis 500.000. Lupoj, kojotoj, kaj linkoj nun estas iliaj ĉefaj predantoj, kvankam ankaŭ oragloj foje predas antilokapridojn.

Antilokaproj estas nun tiel multnombras ke ili estas pli multnombraj ol homoj en Vajomingo kaj en partoj de norda Kolorado. Oni ofte ĉasas antilokaprojn en la okcidentaj ŝtatoj de Usono por limigi iliajn nombrojn kaj por manĝi ilian viandon, kiu estas riĉgusta kaj kun malmulta graso.

Unu subspecio (A. a. sonoriensis) estas konsiderata kritike endanĝerigita [1][rompita ligilo].

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti