Antinoo estis grekia junulo, kunulo kaj amanto de la imperiestro Publio Elio Hadriano. Temis pri nobelo el Klaŭdiopolo (la nuna Bolu en Turkio), kiu fariĝis Hadriana protektato kaj favorato. En la jaro 130 dum vizito de Hadriano en Egiptio Antinoo dronis en Nilo. Laŭ iuj fontoj temis pri akcidento, laŭ aliaj fontoj pri sinofero por sia sinjoro, ĉar profetantoj asertis, ke nur tiel prilongiĝos la imperiestra vivo. Ĉiuokaze morto de la dudekjara viro emocie tre atencis Hadrianon. Li memore al Antinoo konstruigis en Egiptio urbon Antinoopolison (nun aš-Šajch Ibáda), agnoskigis al Antinoo diajn honorojn kaj konsekris al li templon.

Antinoo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 110 (0110-11-30)
en Bolu
Morto 30-an de oktobro 130 (0130-10-30) (19-jaraĝa)
en Nilo
Mortokialo drono
Tombo Hadrian's Villa
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Amkunulo Hadriano
Okupo
Okupo favoratulo
vdr
Statuo de Antinoos en Luvro