Antioĥia princlando

(Alidirektita el Antioĥa princlando)

La Antioĥia princlando estis krucista ŝtato etendiĝanta en la hodiaŭa Sirio kaj Turkio, fondita dum la unua krucmilito en la jaro 1098.

Antioĥia princlando
1098 – 1268

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
feŭda monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Antioĥia princlando kaj Proksima Oriento en la jaro 1135
Sieĝo de Antioĥio fare de krucistoj en la jaroj 1097 – 1098
Krucistoj sekrete estas superantaj la antioĥian fortikaĵon kaj enpenetrantaj en la urbon

Krucista bazo redakti

Kiam en la jaro 1097 Baldueno de Boulogne apartiĝis de ĉefa soldataro, por ke li miliru plu orienten, la ceteraj en oktobro de 1097 venis al Antioĥio. La sieĝadon gvidis Bohemundo de Tarent. La urbo kun pli ol kvar cent turoj restis senĉese netrapenetrebla. La sieĝado kun granda suferado tiriĝis ankaŭ dum vintro, la soldatoj estis devigitaj manĝi viandon de siaj ĉevaloj, kaj laŭ legendo eĉ siajn falintajn kunbatalantojn.

Fine Bohemundo sukcesis konvinki gardiston de unu el pordegoj, la estintan kristanon de nomo Firouz, por ke li enlasu la krucistojn en la urbon. Tiel ankaŭ la 3-an de junio 1098 okazis. Poste sekvis masakrigado de la muslimaj loĝantoj de Antioĥio. Sole je kvar tagoj pli poste venis la muslima soldataro de mosula reganto Körbugha, kiu sieĝis la krucistojn. La bizanca imperiestro Aleksios la 1-a Komnenos, kiu ekiris por helpi la krucistojn, ekordonis por retiriĝi, kiam li eksciis, ke la urbo estis denove ĉirkaŭita.