Antipoda albatroso

La Antipoda albatroso (Diomedea antipodensisDiomedea exulans antipodensis) estas granda marbirdo de la familio de albatrosoj. Antipodaj albatrosoj estas pli malgrandaj ol la Vagalbatrosoj, kaj reproduktuloj havas hegemonie brunan plumaron, sed krom tio malfacilas distingi ilin de la Vagalbatrosoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antipoda albatroso
Antipoda albatroso aŭ Gibsona albatroso, Diomedea antipodensis gibsoni
Antipoda albatroso aŭ Gibsona albatroso, Diomedea antipodensis gibsoni
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Diomedea
Diomedea antipodensis
(Warham kaj Roberston, 1992)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Gibson's Albatross 0A2A4153.jpg
Gibson's Albatross

Etimologio redakti

Diomedea antipodensis estas de la genro Diomedea alude al Diomedo, kies kompanoj laŭlegende iĝis birdoj, kaj antipodensis aludas la latinan formon de la nomo de la insuloj Antipodoj, kie ili estis trovitaj.[1]

Taksonomio redakti

La Antipoda albatroso estas el la ordo de Procelarioformaj. Kiel ĉiuj membroj de tiu ordo, ili havas narikornojn, nome tubecajn nazajn trapasejojn en siaj bekoj. Ili havas ankaŭ unikan palaton kun 7 al 9 ostecaj platoj.[2] Ĝi estas unu el la grandaj albatrosoj de la genro Diomedea, kaj estis distingita kiel subspecio de la Vagalbatroso nur en 1992 kaj agnoskita de kelkaj fakuloj kiel aparta certa specio en 1998. Dum ne ĉiuj sciencistoj konsideras ĝin kiel certa specio, retenante ĝin kun la Vagalbatroso, studo de 2004 pri la DNA kaj mikrosatelita genetiko de la vagalbatrosa specikomplekso subtenis la disigon. Inter ĉefaj fakuloj, BirdLife International disigis tiun specion,[3] Jeff Clements ne ankoraŭ,[4] kaj la SACC havas studatan proponon por disigi ĝin.[5]

Subspecioj redakti

Estas du subspecioj; tamen estis studo de 1998 kiu sugestis la disigon de tiu specio,[6] kvankam tio ne estis akceptita en studo de 2004.[7]

Aspekto redakti

La Antipoda albatroso estas granda, 110 cm longa.[3] Ties reprodukta plumaro estas bruna kaj blanka kaj ties junuloj estas similaj laŭ aspekto al la Vagalbatroso. Reproduktaj inoj havas brunajn suprajn partojn, kaj havas blankajn vermikulaĵojn en siaj dorsoj. Ties vizaĝo, gorĝo, malsupra brusto, kaj ventro estas blankaj, kaj ties subvostaj kovriloj estas brunaj. Ankaŭ ties subflugiloj estas blankaj, sed kun malhela pinto. Reproduktaj maskloj estas pli blankaj ol inoj, sed ne tiom blankaj kiom la Vagalbatrosoj, kaj ambaŭ seksoj havas rozkolorecajn bekojn. La inoj de la nomita raso havas malhelbrunan brustobendon kaj la maskloj havas pli malhelajn kronon, voston kaj humeran faldejon ol gibsoni.[3]

Teritorio kaj vivejo redakti

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[3]
Loko Populacio Dato Tendenco
Antipodoj 4,635-5,737 paroj 2007 Malpliiĝante
Aŭklandoj 5,800 paroj 2007 Malpliiĝante
Kampbeloj 10 paroj 2007
Insulo Pitt 1 paro 2004
Totalo 25,000 2007 Malpliiĝante

Ĉemare Antipodaj albatrosoj havas teritoriojn tra Suda Pacifiko el Aŭstralio tiom for kiom ĝis Ĉilio, el Tropiko de Kaprikorno suden. La gibsonii ŝajne havas teritoriojn oriente de la Aŭklanda Insulo, kaj la nomiga raso havas teritoriojn oriente de Ĉilio. Ili reproduktiĝas en Aŭklandaj Insuloj, Antipodaj Insuloj, kaj Kampbelinsulo.[3]

Kutimaro redakti

Ili manĝas ĉefe cefalopodojn kaj je malpli etendo fiŝojn[3] (malkiel aliaj albatrosaj specioj ili ne estis registritaj manĝantaj krustulojn), kaj estis registritaj vizitantaj la ovodemetajn teritoriojn de la giganta sepio ĉe Novsudkimrio. Ili nestumas sur bordoj, deklivoj aŭ altebenaĵoj, kaj konstruas siajn nestojn en malfermo aŭ ene de disa vegetaĵaro, kiaj ĉe tufherbejo.[3]

Konservado redakti

La IUCN klasigas tiun albatroson kiel Vundebla,[8] kun loĝa teritorio de 37,400,000 km²; kvankam ties reprodukta teritorio estas nur de 670 km². En 2007 oni ĉirkaŭkalkulis la populacion inter 4,635 kaj 5,757 reproduktaj paroj en Antipodaj Insuloj, 5,800 paroj en Aŭklandoj (Insulo Adams, Aŭklanda Insulo, kaj Insulo Disappointment), kaj 10 paroj en Kampbelinsulo. Estis 1 paro reproduktanta en Insulo Pitt, Ĉathamoj, ekde 2004. Tio faras totalan populacion de 25,300. Malpliiĝis kaj la reprodukta sukceso (25%) kaj la survivindico de plenkreskuloj (80% ĉe inoj & 88% ĉe maskloj).[3]

Porkoj kaj sovaĝiĝintaj katoj damaĝas la populacion de Aŭklandinsulo kaj multhokada fiŝkaptado estas ankoraŭ malpliigante ilin. Ĵusaj studoj montris ke altiĝo en la temperaturo de la Tasmana Maro povus esti malpliigante la gibsoni.[3]

Oni pliigas ringadon, kaj oni plue klopodas satelitan monitoradon de la specio. Bovaro kaj ŝafaro estis forigita el Kampbelinsulo, kaj ĉiuj insuloj estas naturrezervejoj kaj ĵus iĝis Monda Heredo. Katoj kaj porkoj estu formovitaj el la Aŭklandoj, oni devas labori ĉe fiŝkaptejoj kaj oni devas studi la oceantemperaturajn fluktuojn por helpi la survivadon de tiu specio.[3]

Referencoj redakti

  1. Gotch, A. F. (1995)
  2. Robertson, C. J. R. (2003)
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 BirdLife International (2008)(a)
  4. Clements, J. (2007)
  5. Remsen Jr., J. V. (2009)
  6. Robertson, C. J. R. & Nunn, G. B. (1998)
  7. Brooke, M. (2004)
  8. BirdLife International (2012). Diomedea antipodensisInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16 July 2012.

Literaturo redakti

  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Robertson, C. J. R., Michael, Hutchins, Jerome A. Jackson, Walter J. Bock, Donna Olendorf, Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator Grzimek's Animal Life Encyclopedia, Albatrosses (Diomedeidae), 2003, Gale Group, volumo 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins, Farmington Hills, MI isbn = 0-7876-5784-0 paĝoj 113–116.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti