Antonín Lewý (29-an de marto 1845 Wolfsthal[1] distrikto Bruck an der Leitha, Malsupra Aŭstrio28-an de septembro 1897 Teplice-Šanov[2]) konata ankaŭ kiel Antonín Josef Levý, estis ĉeĥa pentristo-pejzaĝisto. Li agadis precipe en Prago kaj Teplice.

Antonín Lewý
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1845 (1845-03-29)
en Wolfsthal
Morto 28-an de septembro 1897 (1897-09-28) (52-jaraĝa)
en Teplice
Okupo
Okupo pentristo • artistoilustristo
vdr

Vivo redakti

Li kreis kvanton da ilustraĵoj por gazetoj (Květy, Světozor, Zlatá Praha) kaj libroj (ekz. Bohemio de Bedřich Bernau en eldonejo de Jan Otto). Li pentris fakte ĉiujn bildojn per plumo, krajonoĉina inko, por ke ili aspektu kiel eble plej bone sur nigrablanka reprodukto en libro aŭ gazeto. Oni ne trovos en liaj verkoj fortajn emociojn, sed prefere trankvilajn vidojn al reguligitaj urboj, belvidajn parkojn aŭ malnovepokajn burgojn tiel, kiel vidus ilin neobjektiva turisto.

Spite al la ampleksa kreado Lewý estis jam en la jaro 1899 fakte forgesita. Sed dank' al li ni hodiaŭ povas rememorigi, kiel aspektis ekzemple pereinta urbo Doupov aŭ forbruligita ekskursa restoracio sur monto Doubravská hora apud Teplice.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Matrikula registro pri naskiĝo kaj bapto paroĥo Wolfsthal (Malsupra Aŭstrio)
  2. registro pri morto de paroĥo Teplice-Šanov

Eksteraj ligiloj redakti