Anton Denikin

(Alidirektita el Anton DENIKIN)

Anton Ivanoviĉ DENIKIN (ruse Анто́н Ива́нович Дени́кин) (16-a de decembro, 18728-a de aŭgusto, 1947) estis armea oficiro en Rusia imperio antaŭ kaj dum la Unua mondmilito. Sekve de la Oktobra Revolucio, li estis ano de la kontraŭrevoluciaj Blankaj fortoj dum la Rusa Enlanda Milito.

Anton Denikin
Supera Reganto de Rusio (laŭnome)
generalo en la Rusa Enlanda milito
generalo en la Rusa Enlanda milito
Regado La 4-a de januaro 1920 - la 4-a de aprilo 1920
Persona informo
Naskiĝo 16-a de decembro 1872
en Włocławek
Morto 8-a de aŭgusto 1947
en Ann Arbor, Miĉigano, Usono
Tombo tombejo Donskoje vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rusafrancaangla vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Military Institute of Telecommunications and Informatization vd
Partio Blanka movado vd
Familio
Patro Ivan Efimovich Denikin vd
Patrino Elizaveta Fyodorovna Denikin vd
Edz(in)o Xenia Denikina vd
Infanoj Marina Denikina vd
Profesio
Okupo oficiroverkistopolitikisto vd
Aktiva dum 1895– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 

Li naskiĝis en Varsovio (Rusia imperio) kiel filo de malaltranga oficiro. Lerteco kaj necedema ambicio helpis al li forlasi povran vivon kaj fari brilan karieron. Li estis edukita ĉe la Kieva Milita Lernejo kaj ĉe la Akademio de la Generalstabo. Li servis unue aktive en la Rusa-Japana milito.

En aŭgusto en 1914, Denikin estis generalmajoro kaj komandanto de la Kieva armea distrikto. Li batalis en Galicio, en 1916, Rumanio en la Brusilov-ofensivo. Sekve de la Februara Revolucio, li fariĝis staboĉefo de Miĥail Alekseev, poste Aleksej Brusilov kaj fine Lavr Georgeviĉ Kornilov. Denikin apogis la aŭdacan provon de sia komandanto (Kornilov Okazo septembre en 1917 kaj estis arestata kaj enprizonigata kune kun li.

Pro la Oktobra Revolucio, Denikin kaj Kornilov fuĝis al Novoĉerkask en suda Rusio por renkontiĝi kun aliaj caristaj oficiroj kaj oficiroj de Voluntula Armeo, komence komandita far Alekseev.

Kornilov estis murdita en aprilo de 1918 proksime al Jekaterinodar kaj la Voluntula Armeo estis ekkomandata far Denikin. Liaj trupoj retiriĝos pro la bolŝevika kontraŭ-ofensivo al la areoj de rivero Don. Li gvidis la finan atakon de la sudaj blankaj fortoj — aŭdacan atakon por okupi Moskvon somere de 1919. Pro la troa fortostreĉo de sia armeo, li suferis decidan malvenkon oktobre ĉe Orel, nur 400 km sude de Moskvo. La blankaj fortoj de suda Rusio estis en konstanta retiriĝo kaj agadis en marto de 1920 nur en Krimeo. Ekde januaro ĝis aprilo de 1920 li nominale estis Supera Reganto de Rusio.

Denikin abdikis pri sia pozicio aprile favore al Pjotr Nikolajeviĉ Vrangel kaj ekzilis al Francio kaj poste en 1945 al Usono. Li publikigis du librojn The Career of a Tsarist Officer: Memoirs, 1872-1916 kaj The Russian Turmoil.

Li mortis en Ann Arbor en 1947.

Reentombigo en Rusio redakti

Oni reentombigis liajn restaĵojn en 2005 kun solena ĉeesto de la moskva urbestro Jurij Luĵkov kaj la ĉefpatriarĥo de Moskvo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti