Anton Dominik von Fernkorn

aŭstra skulptisto

Anton Dominik von FERNKORN (naskiĝinta en la 17-a de marto 1813 en Erfurto, mortinta en la 16-a de novembro 1878 en Vieno) estis germana-aŭstra gisisto kaj monumenteca skulptisto.

Anton Dominik von Fernkorn
Litografio de 1858 fare de Joseph Kriehuber
Litografio de 1858 fare de Joseph Kriehuber
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1813 (1813-03-17)
en Erfurto
Morto 16-an de novembro 1878 (1878-11-16) (65-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo skulptisto • founder
Verkoj Prince Eugene monument, Vienna
vdr

Vivo redakti

Post metia trejnado li venis en 1835 al Munkeno, kie li lernadis ĉe la gisfabriko J. B. Stiglmaier kaj ĉe la Akademio de vidigaj artoj (skolo de L. Schwanthaler, kun influo de Thorwaldsen).

En 1840 li transloĝiĝis Vienon, kie li restis (krom je kelkaj interrompoj) ĝismorte. Ĝis la komenco de malsanego psika kaj enfrenezulejigo (1864) li kreis laŭ komisio de la Imperiestra kortego kaj de kelkaj influoj personecoj siajn monumentajn plastikaĵojn (monumentoj, tomboŝtonoj, fontanoj, ornamaĵoj de kirkoj kaj palacoj, reprezentaj bustoj de profunda portreta karaktero) kaj siajn etplastikaĵojn (modeloj, plimalgrandigo de la plej famaj verkoj, reliefoj).

Moderniga artisto redakti

Koncerne la verka funkcio Fernkorn apartenis al la generacio kiu donis al Vieno tute novan veston. Liaj monumentecaĵoj, kiuj ŝajne reprenis historiismajn tipojn, estis vera vivigo de elstaruloj (ekz. Elizabeto de Aŭstrio-Hungario kiel infano en 1845; Francisko Jozefo la 1-a en 1853 kaj 1862; Barono Sina en 1856; Feldmarŝalo Radetzky en 1858-60; Beethoven en 1862; la ministroj Bruck kaj Schmerling en 1862 kaj 1863; Hebbel en 1864).

La rajdista statuo de Arkiduko Karlo (1847-60) kaj Eŭgeno de Savojo apartenas ankaŭ al tiu grupo. Kiel liberaj plastikoj ili iluziigis historiismajn efektojn reliefajn-siluetajn, sed koncerne siajn turniĝojn kaj gestojn ili estas tipe barokstilaj (ekz. la fontana grupo Sankta Georgo kontraŭbatalanta la drakon de 1853). La naturalisma stilo bone videblas ĉe la Leono de Aspern (1858), monumento por falintaj soldatoj: enhave ĝi unuiĝis al formale romantika aro, nome Der Tanz und die Musik (1853), Tombo de Eŭgenie Littrow (1859, Salcburgo, tombejo de Sankta Petro), Donauweibchenbrunnen (1860–61).

Graveco redakti

La alta kvalito envicigis la majstron al la plej bonaj skulptistoj tiutempaj. Revivigo de tiu gisaddarto fariĝis grandstile danke al de Fernkorn en la 1855-a jaro fondita Imperiestra artgisejo, kiu ekzistis ĝis la 20-a jarcento.

Elektitaj disĉiploj redakti

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Biografio ĉe ADB.