Anton Pilgram (naskiĝinta proksimume 1460 en Brno; mortinta en 1515 en Vieno) estis arĥitekto resp. konstruestro kaj skulptisto en Moravio kaj Aŭstrujo.

Atribuita memportreto ĉe la predikejo de la viena katedralo
Anton Pilgram
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1460 (1460-01-01)
en Brno
Morto 1-an de januaro 1515 (1515-01-01) (55-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto • vidartisto • konstruestro
Verkoj Stefana Katedralo
vdr
Portreto en la viena katedralo sub la orgenradiko

Post sia edukiĝo li faris laborojn en la ŝvaba regiono, ekzemple ĉe la preĝejoj Sankta Kiliano en Heilbronn Sankta Georgo en Schwieberdingen. En la kapelo Sankta Lorenco en Rottweil staras supozeble frua memportreto de Pilgram dar.[1]

En la jaroj 1510 ĝis 1511 li laboris ĉe la konstrumetiejo de la malfrugotika preĝejo Sankta Jakobo en Brno.[2]

Ekde 1511 ĝis 1515 Pilgram direktis la katedralkonstruan metiejon de Sankta Stefano en Vieno. Ofte oni ankaŭ atribuis la katedralan predikejon al Pilgram, des pli ĉar sur ĝi brilas ĝia ŝtontajlista marko – li do ja kunlaboris je ĝia realigo. Nun oni tamen pli atribuas la planon al la metiejo de Niclas Gerhaert van Leyden,[3] des pli ĉar la plastika portreto ĉe la predikejo tre malsimilas al tiu de Pilgram malsupre de la orgenradiko.

Li tamen sukcesis per sia tre moderna plano por la orgenbalkono forŝovi la antaŭan katedralan konstruestron Jörg Öchsl de lia posteno kaj fariĝi ties posteulo[4]. La pordegohalo en la viena laŭlonga domo ekestis en simila tempo kiel la orgenradiko en la katedralo. Ofte ankaŭ tiun ĉi verkon oni atribuas al Anton Pilgram. Kompareblaj estas la maŝoformoj de la ripoj kun tiuj de la paroĥopreĝejo de Weistrach (Malsupra Aŭstrujo).

Ankaŭ en lia naskiĝurbo Brno kelkaj konstruaĵoj estas pruveble liaj verkoj, ekzemple ankaŭ la kurioza portalo de la Malnova Urbodomo kun la tordita pinaklo.

Literaturo redakti

  • Constantin von Wurzbach: Pilgram, Anton. En: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich. Volumo 22, Verlag L. C. Zamarski, Vieno 1870, p. 290 s.
  • Eduard Seis: Pilgram, Anton. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 26, Duncker & Humblot, Lepsiko 1888, p. 128 s.
  • Jörg Deuter: Pilgram, Anton. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Volumo 20, Duncker & Humblot, Berlino 2001, ISBN 3-428-00201-6, p. 439 s.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-21. Alirita 2014-10-17.
  2. Jaroslav Pešina / Karel Kibic (Red): ABC kulturních památek Československa. Praha (Panorama) 1985, p. 64
  3. Dehio Wien I, S. 215
  4. Felix Czeike: Wien: Kunst, Kultur und Geschichte der Donaumetropole, Dumont : Kolonjo 1999, p. 18, ISBN 3-7701-4348-5